Kreu Tekstan Arton per Wordle

’Chu vi pretas ?!’ pretiĝis per Wordle…
La ĉi-supra afiŝo aspektas sufiĉe mojosa, ĉu ne? Eble vi rekonas pri kio temas: la iama furorkanto ”Chu vi pretas” far Dolcxamar. La vortoj grandas laŭ ofteco en la origina teksto. (Tre oftaj vortetoj [’vi’ k.a.] estas intence forigitaj.)
La artaĵo kreiĝis per la interreta programo Wordle (’Vortjo’), kiu troviĝas je http://www.wordle.net/ . Per ĝi ĉiu facile povas krei mojosajn vortartaĵojn – nur necesas ia teksto, retkonekto kaj Java-hava foliumilo.
Posted on Januaro 31, 2009, in Dizajno, Teknologio and tagged vortoj, wordle. Bookmark the permalink. 8 komentoj.
Tre interesa ilo :) Dankon!
Ankaŭ al mi ŝajnas amuza kaj eble vere utila:)
Mi unue verku la kanton, poste wordle-igu ĝin:)
kaj fine kantu ĝin laŭ ordo ricevita de wordle ;)
Mave!
Mi uzis la programon antaŭ iom da tempo en http://www.delbarrio.eu/2008/06/ridi-en-esperanto.htm
Sed eble mi fuŝis ion, ĉar oni ne vidas klare; oni devas klaki por vidi bone. Ĉu vi povas diveni kial?
Tio ja mojosas! Mi ŝategas ĝin. Mi ĝin neniam antaŭ vidis. Kreas ĝi tre belajn bildojn.
Luis Guillerme Rivas faris 3 versiojn de “la espero” per wordle, vidu ĉe http://skribitaj-pensoj.blogspot.com/2009/01/la-espero-grafike-per-wordle.html
Resonado: Per Wordle por JES « LukiZ