Utiligi Mojosecon Por Savi La Planedon

Nuntempe oni ne povas esti konsiderataj vere mojosuloj, se ne estas naturprotektemaj (aŭ almenaŭ natur-amikemaj) kaj ŝparemaj. Jen do por vi la listo de eroj, pere de kiuj vi ne nur zorgas pri viaj personaj elspezoj, sed ankaŭ kontribuas al daŭrigebla evoluo de nia socio. Rigardu, estas ĉefe fareblaj kaj facilaj aferoj!

bio

  1. aĉetumu ĉerete aŭ almenaŭ ne veturu ĈIAM aŭte. sciu ke kutima familio veturas 1440km jare por aĉetumi semajnfine.
  2. bio-aĉetaĵoj aŭ aĉetoj ope. por aĉeti bio-produktojn laŭ la plej sparema maniero, indas aliĝi iun grupon de aĉetado.
  3. kovriloj/paketaĵoj? ne dankon! la plej bona ilo por ne pagi tro estas aĉetumi ĉe bazaro, kie oni kutime multe malpi enpaketigas varojn.
  4. oni trinkas bone kiam trinkas (preskaŭ) senpage. mineralakvo vojaĝas en kamionoj kaj plejparte estas enmetita en plastajn botelojn, kiuj ne ĉiam estas reŭzataj. do plibone  trinku de la  krano.
  5. pastaĵoj kaj legumoj. kunfaru! uzu la saman ankvon, kiun  vi prenis por kuiri legumojn, por kuiri ankaŭ la pastaĵon.
  6. sekvu “gust-kalendaron”. uzu PRECIPE aŭ NUR  produktojn de la sezono. tiam ili malplikostas kaj plibongustas
  7. 0-km produktoj. estu konsumataj manĝaĵoj, kiuj devenas  de  ingredientoj, produktitaj proksime al via loĝloko.
  8. kaseroloj kun kovriloj. metu ĉiam sur kaserolon iun kovrilon kie vi boligas akvon aŭ kuiras. tio  multe  ŝparas energion
  9. uzu taŭgan fridujon. se vi posedas fridujon de A-speco, ĉiumonate ĝi produktus 15kilogramojn de karbodioksidio malpli.
  10. kuiru sub premo. uzu la prem-kaseruolon kiam kuiras ion ajn kio  devigas longan kuiradon

Rakontu en komentoj, kiujn konsilojn vi sekvas kaj kiom vi sukcesas.

About kataluna

29jara, naskigxinta en Moskvo (Rusio), nun logxanta en Bolonjo(Italio). Esperantistiĝis en la jaro 2000 kaj ekde tiam aktivis en EK MASI/ REJM/ TEJO, kunlaboris kun CxEJ kaj IEJ. Ofte partoprenas naciajn kaj internaciajn e-arangxojn, estis organizanto de kelkaj el ili. Prelegis cxe KAEST en 2006. Parolas la anglan, la italan, la hispanan, lernis ankaŭ francan, katalunan lingvojn. Ĉefaj ŝatokupoj estas ne-holivuda kino, monda muziko, dancoj, vojagxoj, fotografio kaj nuntempa arto.

Posted on Novembro 16, 2008, in Listoj and tagged , , , . Bookmark the permalink. 7 Komentoj.

  1. 1. Interreta aĉetado bezonas liveradon al via hejmo (se vi ne volas manĝi nur virtuale) – kaj tio ofte estas pli (CO2-)malŝparema ol aĉeti en apuda superbazaro. (Mia familio kutime aĉetas per biciklo tie.)
    9. Kompare al kio ĝi produktas malpli? (Kaj kiom ĝi produktas entute en tiu jaro?)
    Tio ankaŭ dependas de la meza temperaturo en via kuirejo (aŭ kie ajn ĝi staras), kaj kiom ofte oni malfermas ĝin.

  2. pri la 1a komento mi respondus ke kiam oni acxetas cxerete, la firmao, kio tion organizas, samtempe liveras multajn mendojn (ne cxar oni estas verduloj, sed cxar oni volas malaltigi siajn kostojn, do estas preskaux 2a ero de listo. Do, kelkaj homoj/famlioj acxetas, kaj nur 1-foje kamioneto veturas por alporti cxion tion al ili. do oni sxparas benzinon.
    kaj pri la 9a, vi pravas, ekstera temperaturo gravas. kiel mi scias, A’class subkomprenas ke la fridujo havas, krom la standartajn malvarmigajn ilojn, ankaux specialajn ilojn, kiuj uzas malvarmecon de esktera aero.

  3. Ankoraŭ kelkaj lingvaj komentoj:
    merkato → bazaro
    ankvo → akvo
    plibongus → pli bongustas
    karbohidrido → karbodioksido (Aŭ ĉu vi vere celas karbonhidridojn? Kutima fridujo tute ne produktu tiajn, krom eble en kazo de difekto.)
    boiligas → boligas
    kilojn → kilogramojn

  4. Kara Paŭlo, mi ŝatus emfazigi kernajn vortojn de via respondo. Biciklo kaj apuda.
    Se oni vere volus kaj kapablus ĉiam aĉetumi kiel vi kaj via familio, estus jam grava paŝo al plibona mondo.
    Fakte, ankaŭ mi ne uzas aŭton por aĉetumi nek en egaj kvantoj, nek en etaj.
    Dankon pro via komento

  5. jam korektite, dankon denove

  6. mi opinias ke kelkaj depende ja kie oni loĝas…
    urbege oni ne bezonas veturi multe por atingi merkaton.. malsame ol vilaĝe….

    same okazas pri pureco de tuba akvo….

  7. reta acxetumado de mangxajxoj ne funkcias laux la komerca vidpunkto (t.e. superbazaroj elspezis milionojn por krei retpagxojn, kiu finfine ne multe vendas). mi sxatas la ideon de pauxlo, iri acxetumi per biciklo. sed mi ankaux povas imagi grandan familion, kiu bezonas acxeti skatolon da lakto: tio multe pezus kaj biciklo ne estus tiel konvena kiel auxto. haku menciis purecon de tuba akvo – tio ankaux povus esti problema pro la pezo (5-litra akvo-botelo, bicikle?)

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: