La Foto De La Jaro

World Press Photo, unu el la plej prestiĝaj fotografiaj organizaĵoj de la mondo, invitas profesiajn fotistojn kaj foto-ĵurnalistojn eniri la 2009-an konkurson de World Press Photo. Ĉiuj fotoj devas atingi la fondaĵon ĝis la 15a de Januaro 2009. La jara internacia konkurso estas ĝenerala superrigardo al la laboro de fotografistoj tutmonde – kaj kiel la mondo rakontas pri siaj novaĵoj. La juĝistoj estas editoroj, fotografiistoj kaj reprezentantoj de ĵurnalismaj agentejoj el diversaj partoj de la terglobo. La konkurso estas malferma al ĉiuj profesiaj fotistoj kaj partopreno estas senpaga. Venkantoj ricevas premiojn ĉe la festo Awards Days en Amsterdam fine de Aprilo, kaj la bildoj estas kunigitaj en ekspozicio kiu vojaĝas tra 45 landojn, vizitita de 2 milionoj da homoj jare. Aldone, jarlibro prezentante la premiitajn fotojn estas publikigita en ses lingvoj.

BONUSO: Vidu premiitajn fotojn el 2008

Posted on Novembro 10, 2008, in Fotografio and tagged , , . Bookmark the permalink. 2 Komentoj.

  1. Kara Mojose,
    La unuan saluton!
    Cxiujare mi vizitas la ekspozicion de World Press,
    organizatan de Internacia Pacmuzeo de Universitato Ritumeikan en Kioto, Japanio.
    Cxi-jare la afisxo de la ekspozicio alprenis la
    unuan foton “Momente ripozanta soldato”.

  2. Saluton, Tahira Masako! Prave, la foto de la Usona soldato en Afganio estis premiita kiel “Foto de La Jaro” en 2007. La foton faris Tim Hetherington (Britio) por la revuo Vanity Fair.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: