4 Programetoj Por Linux, Kiujn ni Ŝatas

Antaŭe en Mojose ni menciis niajn Windows-preferojn je 7 Bonegaj Programetoj Rekomenditaj de Mojose. Nun ni faros same por Linux (ĉu poste por OS X?):

GNOME Do: Simile al aliaj “Alt+Spacebar” program-vokiloj (kiel porvindoza Launchy) kaj forte inspirita de Quicksilver (OS X), GNOME Do estas nia elekto por Linukso. Aldone al la bazaj eblecoj, plug-in dizajnistoj profitis ĉiujn avantaĝojn de ĝia API kaj nun vi povas rapide verki novajn retmesaĝojn (per via loka klienta softvaro aŭ per via reta servilo, laŭplaĉe), serĉi dokumentojn kaj dosierujojn, aldoni eventojn al la kalendaro, aŭ ŝanĝi la muzikon al sekva kanto. Ho, ni preskaŭ forgesis rakonti pri tiu “baza ebleco”: lanĉi viajn programojn rapide, tiel ke eble vi eĉ ne plu bezonos ikonojn sur na desktop. Jen informoj pri la instalado de GNOME Do kiu devintus funkcii por ajna Linuksa sistemo.

Avant Window Navigator: Pluraj homoj preferas tiun “dock” laŭ la stilo de OS X ol la taskopleto de Windows, kaj kvankam plejmultaj distros bazitaj sur GNOME defaŭlte venas kun supra aŭ suba breto, estas nur kelkaj klakoj por malaperigi ilin. AWN havas grandan kolekton de apletoj, inkluzive de simplaj tasko-listoj kaj fenestraĵoj, RSS-kontroliloj, staka dosieruj-lanĉilo kaj, kompreneble, ligiloj al viaj plej uzataj softvaroj. Vi povas stiligi la taskopleton laŭ via plaĉo, inkluzive lasi ĝin kiel preskaŭ-ekzakta kopio de la bela “OS X dock”. En vikio estas gvdlibro pri instalado de AWN kun informoj pri la plej lasta versio.

CheckGmail: Multaj retmesaĝ-kontroliloj servas nur por porti vin al retumilo aŭ retmesaĝa kliento per montro de la sendanta nomo aŭ temo de la mesaĝo ĵus alvenita. CheckGmail, aliflanke, funkcias kiel eta legilo, kiu permsas al vi legi, enarkivigi, aŭ viŝi mesaĝojn ene de malgranda, blanka panelo. Ĝi uzas la RSS-fluon de via Gmail-konto por minimuma uzo de via bendlarĝo, funkcias ankaŭ bone kun retadresoj de Google Apps krom esti tute tajlorebla laŭ aspekto kaj tempo-agordoj.

VirtualBox: Eĉ se vi devotas vian tutan durdiskon al Linux, vi ne bezonas forlasi Windows por ĉiam. Senpaga softvaro VirtualBox estas sufiĉe afabla solvo por ruli Vindozon ene de Linukso. Ĝi estas rekomendita kiel solvo por uzi Office 2007 -programojn kaj aliajn.

Ŝajnas ke la mondo de Linukso kaj Esperanto estas parencaj. Ĉu vi havas softvarajn rekomendojn por ni? Lasu viajn konsilojn en la komentoj.

Posted on Oktobro 22, 2008, in Listoj, Teknologio and tagged , , , , , . Bookmark the permalink. 5 komentoj.

  1. Linuksa Esperantisto

    mi volas “EK” por linukso… kiel tajpi supersignojn en Ubuntu?

  2. Vi devas uzi la programeton por ŝanĝi klavararanĝon… simple alklaku (dekstra klako) sur la panelon, elektu “aldonu al la panelo”. Poste, elektu “Klavara montrilo” (aŭ io simila en la lingvo de via Gnome-o).

    Post tio vi devas akordigi la programeto, dekstre klaku ĝin, elektu klavarajn akordigojn, en la aperonta fenestro alklaku aranĝojn kaj aldonu la esperantan.

    mi skribis tiun ĉi komenton uzante ĝin :)

  3. tio estas bona konsilo, mi provos tion poste en mia oficeja komputilo, dankon!

  4. Ne dankinde :)

  5. asdŝĝŭcĉirkauĉŭklgfhv vŝĝŝŝĝ

    al likso:
    mi provis viajn konsilojn en gOS 3.0, funkcias bone. sed oni devas alkutimigi la kapon… ĉar por tajpi “ŝ” oni fakte devas tajpi “Q”, ekzemple. Mi opinias ke Ek estas plej bona solvo, sed dankon cxiokaze, mi uzos vian metodon en Linukso ekde nun!

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: