Down-Sindroma Pupo Furoras En Usono

Gabriela, bronzhaŭta kun nuks-koloraj okuloj, ŝatas naĝi. Francesca, kontrare, estas blondhara kaj ŝa-te-gas pentri. Ili ne estas fratinoj, sed similas. Ambaŭ estas pupoj dediĉitaj al personoj kun Down-sindromo kaj rapide fariĝas popularaj ludiloj en Usono. Helga Parks vendas ilin ĉerete po 2000 jare, dum aliaj ludiloj de Donna Moore estas uzataj por terapeŭtaj celoj en malsanulejoj kaj lernejoj. Tamen ne ĉesas polemiko: ĉu tiuj ĉi pupoj vere helpas toleri aliajn aŭ temas simple pri pasonta modo? Ni ludu kune en la komentoj.

About kataluna

Naskiĝis en Moskvo, nun loĝas en Bolonjo (IT). Esperantistiĝis en la jaro 2000 kaj ekde tiam aktivis en EK MASI/ REJM/ TEJO, kunlaboris kun CxEJ kaj IEJ Parolas la anglan, la italan, la hispanan, lernis ankaŭ rancan, katalunan lingvojn. Ĉefaj ŝatokupoj estas ne-holivuda kino, monda muziko, dancoj, vojagxoj, fotografio kaj nuntempa arto.

Posted on Oktobro 6, 2008, in Dizajno, Televido and tagged , , , , , . Bookmark the permalink. 3 komentoj.

  1. Laux mi tiuj pupoj tute ne similas Down-infanojn! Do la interesa demando el mia vidpunkto estas kial oni ne kuragxis igi ilin pli similaspektaj?

  2. mi aldonas por vi ankoraux unu foton de simila pupo (de alia produktanto), cxu pli respondas stereotipon pri “kutima” aspekto de down-infano

  3. Jes, efektive tiu pli similas! Verŝajne tiaj pupoj iel utilas.

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: