Kie Trovi Picon Kun Banano

Denove mojosan oferton proponas Londono. En picejo Eco-Restaurant, dank’ al posedanto Charmaine Wasif, estis inventita serio de picoj, kreitaj por gravedaj virinoj, kiuj tre ofte kapriĉas pri manĝaĵoj kaj do bezonas la plej variajn menuojn. Enkadre de “Gravedec-picoj” oni proponas 7 focaccie (picaĵojn), kiujn tradiciemaj pic-manĝantoj neniam alproksimigus al buŝo. Ekzemple, picaĵo kun mozarella-fromaĝo kaj glaciaĵo; kun favoj aŭ vinberoj; freŝa salmono, laktaĵ-salso, bifsteko, semoj de sunfloroj…

PS: se iu leganto malsatas, jen la adreso: 144 Chiswick High Road, Chiswick

About kataluna

29jara, naskigxinta en Moskvo (Rusio), nun logxanta en Bolonjo(Italio). Esperantistiĝis en la jaro 2000 kaj ekde tiam aktivis en EK MASI/ REJM/ TEJO, kunlaboris kun CxEJ kaj IEJ. Ofte partoprenas naciajn kaj internaciajn e-arangxojn, estis organizanto de kelkaj el ili. Prelegis cxe KAEST en 2006. Parolas la anglan, la italan, la hispanan, lernis ankaŭ francan, katalunan lingvojn. Ĉefaj ŝatokupoj estas ne-holivuda kino, monda muziko, dancoj, vojagxoj, fotografio kaj nuntempa arto.

Posted on Oktobro 2, 2008, in Manĝado, Vojaĝado and tagged , . Bookmark the permalink. 4 Komentoj.

  1. Tre interesan picon mi manĝis en picejo apud kongresejo de la 62-a IJK en Sarajevo. Ĝi estis kun banano kaj curry-spicaĵo. Kaj vere bongustis! :)

  2. Hehehehe, nun ni scias de kie oni ŝtelis la recepton. Vera mojosa ĉefurbo estas do Sarajevo!!!!

  3. mi scivolemas cxu iu alia restoracio inventos “malgravedec-menuon”?

    povus igxi ecx pli populara, se oni konsideras demografiajn tendencojn.. almenaux tiujn en euxropo..

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: