5 Divoj De “Klubo 27” Ekspoziciitaj En Londono
Rok–muziko provizas al numerologio sufiĉe da malgajaj kontribuoj. Laŭ stranga koincido, multaj muzikistoj kaj kantistoj mortis ĝuste 27-jarojn aĝaj. Ili “membras” tiel nomatan Forever 27 (“ĉiam 27 jarulojn”) klubon, pri ili oni daŭre faras biografiajn studojn kaj dediĉas ekspoziciojn.
Ekzemple tiu en Londona galerio Proud Gallery de CamdenTown. Malfermita ĝis la 9a de Novembro, ĝi proponas mediti pri Jim Morrison, Kurt Cobain, Janis Joplin, Jimi Hendrix kaj Brian Jones. Pensigas ne nur pri ĉi-fenomeno, sed ankaŭ pri rilato inter famuloj kaj amaskomunikiloj.
Se en via Londona vojaĝo estas tempo por viziti ĉi-ekspozicion, bonvolu kunhavigi viajn impresojn kaj fotojn kun ni.
Posted on Septembro 25, 2008, in Fotografio, Muziko and tagged forever 27, london, proud gallery, roko. Bookmark the permalink. Komentoj malŝaltitaj ĉe 5 Divoj De “Klubo 27” Ekspoziciitaj En Londono.