Diskĵokeo En Via Poŝo

Ĉu vi sentas vin DĴ enanime? Jen do por vi monujo – nemankebla aĵeto, poŝ-granda Plastinkus DJ scratch pad (“skrap-bloko”). Kreaĵo de moskvaj dizajnistoj de Art Lebedev Studio, dika kiel bank-karto, ĝi ebligas skrapi aŭ, pli bone dirite, senti la efekton produktatan per tradiciaj vinilaj diskoj. Ĝi kostas malpli ol 3eŭrojn, sed pagendas la poŝtosendado.

Advertisements

About kataluna

29jara, naskigxinta en Moskvo (Rusio), nun logxanta en Bolonjo(Italio). Esperantistiĝis en la jaro 2000 kaj ekde tiam aktivis en EK MASI/ REJM/ TEJO, kunlaboris kun CxEJ kaj IEJ. Ofte partoprenas naciajn kaj internaciajn e-arangxojn, estis organizanto de kelkaj el ili. Prelegis cxe KAEST en 2006. Parolas la anglan, la italan, la hispanan, lernis ankaŭ francan, katalunan lingvojn. Ĉefaj ŝatokupoj estas ne-holivuda kino, monda muziko, dancoj, vojagxoj, fotografio kaj nuntempa arto.

Posted on Septembro 19, 2008, in Dizajno, Muziko and tagged , , . Bookmark the permalink. Komentoj malŝaltitaj ĉe Diskĵokeo En Via Poŝo.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: