Kiel Mezuri Distancon per Google Maps

Google Maps havas utilan funkcion kiu ebligas kalkuli la distancon inter du punktoj ie ajn sur la Tero – vi povus uzi ĝin por mezuri la proksimuman interspacon inter du urboj, kalkuli la grandecon de loka futbala kampo aŭ scii kiom for estas tiu nova oficejo de via hejmo. En la supra ekzemplo, ni mezuris la longecon de Manhattan-ponto (inter Brooklyn kaj NovJorko). En la ĉefa paĝo de Google Maps, simple klaku sur “My Maps” (“Miaj Mapoj”) kaj elektu “Distance Measurement Tool” (“Distanc-Mezurila Ilo”). Nun elektu du punktojn sur la mapo; la distanco tuj aperos (en mejloj aŭ kilometroj). Google Maps uzas rektajn liniojn por kalkuli la plej mallongan distancon, sed vi povas ankaŭ spuri kompletan vojon per pluraj klakoj en ĉiuj devioj kaj kurboj, kiel montrita sube:

En ĉi tiu ekzemplo ni mezuris la distancon inter la parkejo de Taj Mahal kaj la reala monumento – oni devas piediri 1,4 kilometrojn antaŭ ĝin eniri. Nun vi povos vere scii kiom for estas tiu komunloĝejo dum vintro frostas ekstere.

Posted on Septembro 18, 2008, in Kiel and tagged , , , , . Bookmark the permalink. 3 Komentoj.

  1. tio ankaŭ eblas en la ankaŭ senkosta… Google Earth, ankaŭ el google…

    sed tie oni povas scii ankaŭ la diferenco de alturo…

  2. Mi ne sciis pri tio (alturo!), dankon!

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: