7 Bonegaj Programetoj Rekomenditaj de Mojose

Traduku – Traduku ajnan tekston el ajna lingvo al Esperanto, per simpla dekstra butona klako en via Firefox. Aldone al la Esperanto-vortaro, estas unu el la plej povaj komplementoj por blogistoj.

MediaMonkey – Kontrolu 100,000+ kantojn en via muzika kolekto tute trankvile. Nia plej ŝatata muzik-ludilo pretas por ĉiuspecaj dosieroj: kanzonoj, audiobooks, podkastoj ktp. Sinkronigu plurajn iPhone, iPod kaj aliajn MP3-ludilojn en la sama komputilo. Viaj dosieroj estas .WMA? Senprobleme – la programo konvertos la formaton on-the-fly por via iPod. Kaj multaj, multaj aliaj aferoj… Se vi havas multajn MP3-dosierojn, tiu programo estas por vi.

SyncBack SE – SyncBack estas plurfoje premiita softvaro por backup kaj sinkronigado. Vi povas perlabori viajn dosierojn en la sama komputilo, en malsama aparato (CDRW, CompactFlash ktp.), per FTP aŭ tra via loka reto.

Stardock ObjectDock – Kun pli ol 3 milionoj da elŝutoj en Download.com, ObjectDock ebligas alispecan organizadon en via PC, pli simila al la sistemo uzita de Apple-komputiloj. Fakte ObjectDock povas eĉ anstataŭigi vian tutan Start-menuon – se vi volas.

RoboForm – Temas pri elstara mastrumilo por pasvortoj. Ĝi ankaŭ plenigas formularojn aŭtomate kaj sekure gardas aliajn kaŝendajn informojn laŭ via bezono. RoboForm estis nomumita “Elekto de la Editoro” en PC Magazine kaj “Softvaro de la Jaro” ĉe CNET.

Syncplicity – Aliru al viaj dokumentoj ie, iam kaj iel ajn, aŭtomate sinkronigante viajn dosierojn inter diversaj komputiloj per Interreto. Senpaga por la unuaj 2 gigabajtoj da datumoj.

Ek – La klasika programeto ne estis aktualigita ekde 2005, sed daŭre ĝi estas la solvo por tajpi esperantajn ĉapelitajn literojn en ĉiuj vindozaj programoj. Kaj jes, ĝi funkcias sub Vista.

Ĉu estas alternativoj? Avertu nin en la komentoj.

Posted on Septembro 4, 2008, in Listoj, Teknologio and tagged , , , , , , , . Bookmark the permalink. 3 Komentoj.

  1. Chu vi povas konsili programeton kiel Ek! por Makintosho? Chu ghi ekzistas?

  2. Bedaŭrinde mi ne konas… Por Linux (Ubuntu) mi memoras ke estis simila ebleco, kvankam laŭ mi ne tiel “bona” kiel Ek.

  1. Resondado 4 Programetoj Por Linux, Kiujn ni Ŝatas « Mojose

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: