Semantika Reto, Komprenebla (video)

Semantika Reto povas esti sufiĉe malkomprenebla terminologio, sed en ĝi enestas giganta promeso por la estonteco de la homara kono. Parallax, nova reta interfaco kreita de David Huynh por foliumi malferman datumbazon Freebase, montras kiel enhav-bazitaj konektoj povas esti faritaj per maŝin-legeblaj datumoj, kun la celo provizi riĉajn rezultojn – kiuj siavice povas iĝi fascinaj grafikoj, inter aliaj eblecoj. Kvankam ankoraŭ en “beta”, Freebase estos esenca por multaj entreprenoj – kelkaj diras ke tiu metodo estas fakte la futuro de la tuta interreto. Ankoraŭ ne certas? La sekva video (anglalingve) klarigos la temon al vi.

Freebase Parallax: A new way to browse and explore data from David Huynh on Vimeo.

Advertisements

Posted on Septembro 2, 2008, in Teknologio and tagged , , , , , . Bookmark the permalink. 1 komento.

  1. Tre bona konsilo, mi republikos tion en mia blogo. Dankon!

%d bloggers like this: