Aŭskultu Ajnan Ekzistantan Kanton, Nun

TinySong estas unika servo por uzantoj de sociaj amaskomunikiloj, kiu kombinas elfluigantan aŭdion, serĉon kaj URL-mallongigadon. Ĝi  ebligas sendi muzikon al amikoj por tuja aŭskultado. Jen kiel ĝi funkcias: unue serĉu kanton ĉe www.tinysong.com; vidu la rezultojn kaj elektu la kanton, kiun vi volas aŭskulti. TinySong provizos mallongan URL-on, taŭgan por sendi kiel tekstmesaĝo aŭ tra Twitter. La ricevinto tiam povos, per simpla klako, aŭskulti la kanton en la GrooveShark reta muzikludilo , kiu postulas nek instaladon nek registradon de konto aŭ softvaro. Simpla, rapida, mojosa.

Advertisements

Posted on Julio 19, 2008, in Muziko and tagged , , , , . Bookmark the permalink. Komentoj malŝaltitaj ĉe Aŭskultu Ajnan Ekzistantan Kanton, Nun.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: