TelePresence Ebligas Realajn Virtualajn Kunsidojn

Ja, TelePresence el Cisco ne estas vere nova – la giganta fabrikanto de retaliraparatoj lanĉis ĝin jam antaŭ 18 monatoj. Tamen, certe elvokiĝas magia sento, kiam oni vidas ĝin la unuan fojon. Londono-bazita Cisco-manaĝero Ian Gander diras, ke la originala ideo estis krei renkontiĝan teknologion, kiu aspektus natura al homoj. Pro la alta kosto, TelePresence ne estas ankoraŭ taŭga por malgrandaj (nek por mezgrandaj) entreprenoj, sed Gander kredas, ke la investo-reveno por grandaj kompanioj estas sufiĉe alloga. Cisco mem jam havas 241 unuojn en siaj oficejoj tutmonde kaj uzas la sistemon regule por ŝpari kostojn. Tia sumo jam superis 180.000.000 US-dolarojn rilate al flugbiletoj, hoteloj kaj aliaj elspezoj; onidiras, ke ordinaraj klientoj profitas la investon post 6 aŭ 9 monatoj. Spektu la videon kaj aldonu vian opinion, ĉu ni finfine trovis la solvon por la kunvenoj de TEJO.

Posted on Julio 16, 2008, in Teknologio and tagged , . Bookmark the permalink. 1 komento.

  1. Batu min kaj forpelu de la teamo:), sed mi opinias ke neniu teknologio neniam PLENE ne anstataŭigos kontenton pri reala (eksterreta) kunveno.
    Eble por kvereli en ega enterpreno tute taŭgus, sed por kunlaboremaj kaj amikemaj TEJO-estraranoj, laŭ mi, neniam malhelpos klasika kunveno.
    Tamen jes, por iuj formalaj enuigaj kunvenoj povus taŭgi por spari tempon/monon. Por cerbumado en grupo- malprobable…

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: