Kiel Tajpi URL-ojn Pli Rapide En Via iPhone

iPhone enkondukis na “.com” kiel klavara mallongirejo por plirapidigi la tajpadon de URL-oj ekde kiam ĝi estis lanĉita, sed nun oni povas pligrandigi tiun eblecon por tajpi retadresojn kaj retpaĝojn. Unue, en Mobile Safari, simple premadu la “.com” butonon dum sekundo por vidi la aliajn eblecojn (nome “.net”, “.edu”, kaj “.org”). Due, kiam la klavaro havas la simbolon “@” sed ne havas la klavon “.com”, vi povas teni “.” (punkto) por akiri la samajn domajnajn mallongirejojn. Tio estas speciale utila kiam oni devas permane tajpi retadresojn aŭ plenigi formularojn en novaj programoj.

Posted on Julio 15, 2008, in Kiel, Teknologio and tagged , . Bookmark the permalink. 7 komentoj.

  1. Kio estas via regulo pri uzo de la vorto “na”? Mia kompreno de la proponita vorto estas ke oni uzu ĝin por inidiki “n” finaĵon sur vorto aŭ vortoj kiuj ne povas havi finaĵon (ekzemple, fremd-lingvaj nomoj aŭ plurvortaj titoloj). Sed vi ŝajne ne uzas ĝin tiel. En pluraj enskriboj ĉi tie, vi uzas ĝin antaŭ vorto kiu ne bezonas n-finaĵon (subjekto de frazo aŭ objekto de prepozicio kiu ne temas pri moviĝo). Mi komencis supozi ke via regulo estis ĉiam uzi la vorton “na” antaŭ fremdlingvan vorton (nomojn), sed estis enskriboj kie vi ne faris tion. Do mia supozo ne ĝustis. Bonvolu klarigi kion la vorto “na” signifas en viaj tekstoj.

  2. saluton kvarko! jes vi pravas – kaj mi mem ne povas klarigi tion, hehehe!! laŭ via opinio, kiel oni devas uzi “na”?

  3. Nu, miaopinie oni ne uzu la vorton “na” :) Plejparte mi evitas la neceson per aldoni substantivon apud la nomo — kiel mi faris en mia unua frazo. Tio ĉiam sufiĉas por mi (kaj kondukas al pli klara komunikado); se ne, miaopinie jam ekzistas la prepozicio “je” kiel alternativo por n-finaĵo.

    Ĉiuokaze, ĉu vi posedas iPhone-n? (Ho, jen!) Mi ankoraŭ ne! Mi iris al Apple-vendejo ĉi-matene kaj estis longa vico! Deĵoranto enlasis la unuajn pli-malpli 6 homojn kaj diris ke ili ne havos pli ol tiom da telefonoj! Do ni ceteraj foriris. Oni diris al mi ke eblas iri al telefon-vendejo kaj mendi la telefonon, kaj ĝi alvenos post 7-10 tagoj. Sed mia nuna telefono komencas panei kaj do mi volas anstataŭigi ĝin kiel eble plej rapide. Do eble mi provos iri al Apple-vendejo pli frue en la mateno, por esti la unua en la vico. La vendejoj havas senpagan retaliron, do se mi kunportas seĝon kaj komputilon, mi povas komforte atendi en la vico.

  4. Mi persone uzas NA-n nur antaux personajn nomojn, cxar malbelas aldoni N-n post la familinomo aux nomo.

  5. mi jxus revenis el (na?) :) Apple Store en Madrido, kaj tie ankaux estis vico. La ebleco estis:

    iPhone 3G 8GB – 300 euxroj

    monate – minimume 25 euxroj dum 24 monatoj (10 euxroj telefon-alvokoj + 15 euxroj datumoj)

    jen la prezoj por Hispanio:

    Click to access ven_a_movistar.pdf

    kie oni povas acxeti liberan aparaton? mi auxdis ke en belgio eblas…

  6. mi jxus revenis el (na?) :) Apple Store en Madrido, kaj tie ankaux estis vico. La ebleco estis:

    iPhone 3G 8GB – 300 euxroj

    monate – minimume 25 euxroj dum 24 monatoj (10 euxroj telefon-alvokoj + 15 euxroj datumoj)

    jen la prezoj por Hispanio:

    Click to access ven_a_movistar.pdf

    kie oni povas acxeti liberan aparaton? mi auxdis ke en belgio eblas…

  7. El Vikipedio:

    “na” estas eksperimenta aŭ neologisma prepozicio en Esperanto, kiu estas proponita alternativa maniero esprimi akuzativon en situacioj, kie uzo de la kutima finaĵo -n ne taŭgas. Ĝi estas uzata antaŭ la nominativa formo de substantivo kaj kune kun ĝi havas la saman signifon kiel la kutima akuzativa formo de la substantivo kreita per la finaĵo (ekz. na esperanto = esperanton). Ĝi estas konsiderata fare de prestiĝaj homoj kiel kontraŭfundamenta, sed parte populara en la junulara medio, kies multaj aktivaj anoj ĝin jam pasive konas, sed aktive uzas ĝin nur kelkaj.”

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: