Nova Biografio pri Lidia Zamenhof Aĉeteblas de FEL

Flandra Esperanto-Ligo (FEL) lanĉis novan biografion pri Lidia Zamenhof, la plej juna filino de la Majstro. La libro nomiĝas “Lidia” kaj ĝin aŭtoras Wendy Heller angle, kun esperanto-traduko de Bernhard Westerhoff kaj ilustraĵoj de Marjan Nirou.

Ne nur fascina, sed ankaŭ inspira. Bedaŭrinde mi havis antaŭe nur nebulan ideon pri Lidia kaj ŝia agado, kaj supozeble multaj aliaj esperantistoj, precipe tiuj pli junaj ol mi, vere ne multon scias pri Esperanto en la gravaj jaroj inter la du mondmilitoj, nek kompreneble, memoras, kia estis la vivo tiam. Certe tiu ĉi libro informos ilin. (William Auld)

Lidja Zamenhof naskiĝis en 1904 kaj aktive kunlaboris en la Studenta Esperanto-movado, en la Internacia Studenta Ligo, en UEA, Cseh-Instituto kaj en la Bahaa Kredo. Krome ŝi skribadis por la ĵurnalo Literatura Mondo, precipe studojn pri la pola literaturo, kaj kontribuis ankaŭ al Pola Esperantisto, La Praktiko, Heroldo de Esperanto, Enciklopedio de Esperanto kaj aliaj Esperanto-publikigaĵoj.  Lidja estis murdita en la nazia ekstermejo Treblinka iam post la somero de 1942.  Je ŝia memoro en decembro 1995 okazis speciala kunveno en na Jewish Holocaust Museum je la usona ĉefurbo Washington. La aranĝaĵo atentigis pri la klopodoj de esperantistoj savi persekutitajn judojn dum la Dua mondmilito.

lidia biografio kovrilo

Posted on Julio 2, 2008, in Libroj and tagged , , . Bookmark the permalink. Komenti.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: