La Plej Malgranda Aŭtomobilo Iam Ajn

Brita (fi)fama televidulo Jeremy Clarkeson (el Top Gear) ŝoforis tiun ĉi aŭteton interne de la ĉefkonstruaĵo de BBC en centra Londono. Farita en 1963 sur la Insulo Man, ĝi atingas 61 km/h kaj facile tireblas kvazaŭ valizo. Ŝajne ĝi ne multe vendiĝis, kaj neniam atingis Usonon; tamen pro la nuntempaj prezoj de nafto, ni jam pripensas aĉetadi! ;-)

Ve! La originala video sendita de Rolf malaperis!! (dankon Tusxar por informi nin)

Nu, jen la sama video per alia ligo:

Advertisements

Posted on Julio 2, 2008, in Vojaĝado and tagged , , , , . Bookmark the permalink. 2 komentoj.

  1. fek, “we’re sorry, this video is no longer avaible”
    konservu filmeton sur wordpress.com por ne havi problemojn :)

  2. Ho… :( nu, mi publikigis novan ligon por la video… dankon pro la averto!!

%d bloggers like this: