Twitter-Uzantoj, Kiujn Indas Sekvi

Kompreneble ke vi povus malŝpari vian tempon legante pri kion manĝis viaj amikoj hieraŭ nokte ĉe la mikro-bloga servo Twitter, sed aliflanke vi ankaŭ povus fari ion pli produkteman el via tempo. Dum estas preskaŭ neebla eviti iom da bruo en Twitter, ekzistas kelkaj uzantoj (kaj robotoj!) kiujn tute indas sekvi, ĉar ili oferas lastminutajn avertojn, taŭgajn informojn aŭ eĉ inspiron. Jen kelkaj Twitter-uzantoj por aldoni kiel amikoj:

Novaĵoj:  cnnbrk (CNN breaking news) bonegas pro ĝiaj “grandaj storioj” —kiel kiam Tim Russert forpasis aŭ Clinton finigis ŝian kampanjon. Aktualigado okazas nur post kelkaj tagoj, tiel estas, nur kiam estas vere gravaj noticoj. Alia novaĵo-fonto inda estas NASA (por spacemuloj, kompreneble).

Ofertoj: Kompreneble ĉi-kategorio estas plena, sed bonas AmazonMP3 kaj Woot (vi ne konas Woot?)

Gvidado: Trovu “tagan konsilon” en via Twitter-fluo per tinybuddha, kaj mallongajn kuirartajn receptojn per cookbook.

Robotoj: Provu mymm (MyMileMarker) por kontroli vian benzenon, timer kiel memorigilo, kaj twye (Tweet What You Eat) por tiu dieto, kiun vi ekis pasintan Lundon.

Softvaraj Novaĵoj: Twitter ankaŭ estas interesa maniero por resti aktuala rilate al softvaraj ŝanĝoj. Provu xbmc, firefox_answers, TwerpScan, kaj kompreneble twitter_status.
Ĉu Twitter utilas al Esperanto? Rakontu vian sperton en la komentarioj!

twitter logo

Posted on Julio 1, 2008, in Teknologio and tagged . Bookmark the permalink. 3 Komentoj.

  1. Mi ne uzas la servon Twitter, sed mi havas konton ĉe Facebook kie eblas entajpi unufrazan staton, kaj pluraj homoj kun Twitter-konto aŭtomate plenigas tiun per la Twitter-stato. (Simile, mi havas konton ĉe LiveJournal kie almenaŭ unu amiko aŭtomate kreas enskribon ĉiun tagon kiu enhavas ĉiujn Twitter-statojn de la tago.) Mi malofte uzas la stato-kampon ĉe Facebook, sed kiam mi faras estas la malfacila decido pri kiun lingvo mi uzu. Kiam mi legas la statojn de amikoj, la plejparto estas en la angla, kelkaj en Esperanto, kelkaj en la sveda, de tempo al tempo en la hungara aŭ franca aŭ alia eŭropa lingvo. Mi ŝatus indiki mian staton en la angla kaj Esperanto, sed ĝis nun ĉiam faris en la angla.

    (Temas pri “Ofertoj” ne “Oferoj”, ĉe ne?)

  2. Jes ankaux mi uzas tiun eblecon de Facebook (mi kredas ke ili rekte kopiis la ideon el Twitter). Kaj jes temis pri “Oferto”, mi jam korektis la artikolon, dankon!

  1. Resondado Kial Twitter? « Mojose

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: