Freecycle, La Socia Reto Pri Reuzado
Oktobro 19, 2008 at 11:38 ptm | In Teknologio | 1 CommentTags: freecycle, reuzo, socia reto
“Ies forĵetaĵo estas alies trezoro.”
Se vi ankoraŭ ne stumblis ĉe Freecycle, la reto pri reuzado – unu el la plej grandaj verdaj iniciatoj el la pasinta jardeko – temas pri tutmonda reto de afiŝejoj, kun pli ol 450 grupoj nur en Britio. En ĝi homoj anoncas aĵojn, kiujn ili ne plu volas kaj intencas “reuzi”. Senpagaj “donacoj” ekzemple estas 17″ komputilaj ekranoj, seĝoj, rakedoj, libroj, bicikloj, infanaj ludoj…
Freecycle nun havas 6 milionojn da membroj tutmonde. Oni aliĝas al loka grupo, kie anonciĝas (senpage) kio estas serĉata kaj kio estas disdonata. Mono ne estas interŝanĝita, kaj estas la aĵo-ricevanto kiu ĝenerale rikoltas ĝin – do ne zorgu pri kiel tiu malnova futon malaperos el via salono.

Magia Sofo Pligrandiĝas Laŭ La Gastoj
Septembro 26, 2008 at 6:26 ptm | In Dizajno | Leave a CommentTags: kartono, meblo, reuzo, sofo
Iam ni revis pri sofo kiun ni povus pligrandigi laŭ la kvanto de gastoj, kaj jen la Tajvana desegnisto Chishen Chiu kreis ĝin. FlexibleLove fabrikas pligrandiĝantan sofon, farita de reuzita kartono.
Seĝo, sofo, benko, brakseĝo, fotelo… FlexibleLove estas meblo kiun vi povas adapti laŭ viaj bezonoj aŭ viaj nuntempaj humoroj. Kiel tiu miraklo eblas ?
Simple pro ĝia strukturo sama de akordiono. La sofo estas revolucia pro sia formo sed ankaŭ pro sia ekologia zorgo: ĝi estas nure konstruita de kartona papero kaj 100% reuzita ligno. Krome, la solideco estas ege bona – ĝis 960 Kg da pezo.
Kiel oni malfermas livron, oni pligrandigas la sofon, facile por ke ĉiuj viaj geamikoj povu sidiĝi kune. Pli ol grandiĝi, la sofo ankaŭ tordiĝas por esti pli facile adaptita laŭ via loko. Cetere, FlexibleLove estas facile kunportebla; laŭ la video eĉ infano povas movi ĝin.
Donu Duan Vivon Al Via Biciklo
Julio 30, 2008 at 8:53 atm | In Dizajno | Leave a CommentTags: andy greg, biciklo, bike forniture, michigan, reuzo
Ĉu vi iam pensis kiel mortas bicikloj kaj kie ĝi entombiĝas? Ĉu ne eblas revivigi sian du-radian amikon? Respondo de Andy Greg estas “Jes, eblas”. Nun bicikloj rajtas ricevi novan vivon en novaj formoj kaj funkcioj: transformitaj en seĝoj, skabeloj, benkoj kaj kafo-tabletoj. Ĉio tio danke al metiejo Bike Forniture el Michigan (Usono), vera juvelejo de kreema reuzo. Por produkti (aŭ pli karese krei, ĉu ne?) ilin, oni elprenas restaĵojn de biciklaj radoj, kaj kovras la aluminian skeleton je gomaĵa aŭ leda tego. La fondinto de la metiejo, mem fervora biciklisto, diras ke la ideo de Bike Forniture venis al li pro malŝato vidi grandan kvanton de biciklojn apud strataj rubujoj.

Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.