Aŭskultu Ajnan Ekzistantan Kanton, Nun
Julio 19, 2008 at 2:29 ptm | In Muziko | Leave a CommentTags: MP3, twitter, tinysong, grooveshark, Muziko
TinySong estas unika servo por uzantoj de sociaj amaskomunikiloj, kiu kombinas elfluigantan aŭdion, serĉon kaj URL-mallongigadon. Ĝi ebligas sendi muzikon al amikoj por tuja aŭskultado. Jen kiel ĝi funkcias: unue serĉu kanton ĉe www.tinysong.com; vidu la rezultojn kaj elektu la kanton, kiun vi volas aŭskulti. TinySong provizos mallongan URL-on, taŭgan por sendi kiel tekstmesaĝo aŭ tra Twitter. La ricevinto tiam povos, per simpla klako, aŭskulti la kanton en la GrooveShark reta muzikludilo , kiu postulas nek instaladon nek registradon de konto aŭ softvaro. Simpla, rapida, mojosa.

Trovu Album-Kovrilan Arton ĉe AllCDCovers
Junio 25, 2008 at 1:58 ptm | In Muziko | Leave a CommentTags: DVD, KD, MP3
Ret-bazita album-arta biblioteko kaj serĉ-motoro AllCDCovers eble havas tiun mankantan album-arton, kiun vi delonge serĉis por plenigi vian digitalan muzikan kolekton. Kvankam ĝia nomo, AllCDCovers havas krom KD-arto ankaŭ DVD-kovrilojn kaj videoludaj kovriloj, antaŭe kaj malantaŭe, kun sufiĉe grandaj altkvalitaj versioj por senpaga elŝultado. AllCDCovers ne havis tiun esperanto-artiston, kiun mi serĉis, do eble tiu plej malhela trezorajxo via eble ne troviĝos tie; sed okaze ke iTunes Store malsukcesas ĉi tiun paĝaron povas esti helpega ilo. Ne forgesu mencii viajn plej ŝatatajn retajn fontojn por elŝulti album-artojn en la komentoj.
Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.