Rokidoj, La Nova Muzika Fenomeno De Esperantujo
Aŭgusto 12, 2009 at 12:32 ptm | In Eventoj, Muziko | 2 CommentsTags: KEF, rokidoj, sub_18

Internacia Esperanto-kultura festivalo KEF 2009 ĵus finiĝis prezenti siajn altkvalitajn originalajn artistojn kaj en Interreto jam furoras ĝia plej agrabla surprizo, sub-18a rokbando “La Rokidoj”, en kiu muzikumas Sesil Knage, Olga Marian Elliot Schou, Villads Bugge Bang kaj Carina – gefiloj de diversaj esperantistaj steluloj. Jen video:
La Rokidoj estas pura rokenrola sinteno, kaj ni amas ĝin!

Inicialoj DC Koncertos en La KEFeto 2008
Julio 2, 2008 at 11:49 atm | In Eventoj, Muziko | 1 CommentTags: danio, inicialoj dc, KEF
Inicialoj DC estis invitita koncerti je la 9a Kultura Esperanto Festivalo en Helsingør, sed ĝi bedaŭrinde estis malanoncita. Sed finfine la 12an de Julio okazos KEFeto en Kopenhago, je Børnekulturstedet (Lyrskovsgade 4, kld. – eniro tra Enghavevej @ VEGA). La evento kostos 50 kr por la tuta tago kaj estos festivaleja en sia formo, tiel ke oni loĝas primitive kaj ke kostoj ne estos tiom altaj (eĉ se Danio estas unu el la plej multekostaj landoj en la mondo). Pli da detaloj pere de la retadreso kef9@tejo.org

Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.