Mal-ŝuojn Atendas Granda Onteco
Aprilo 26, 2009 at 1:07 ptm | In Dizajno, Modo | Leave a CommentTags: antiscarpe, italio
Sciu ke ne plu mojosas ŝuoj kiun vi trovas en la paĝoj de ĵurnaloj kaj en la stokoj de grandvendejoj. Provu alkutimiĝi al neamasaj ŝuoj, kiujn vi parte kreas mem! Elektu kolorojn, materialojn kaj ĝuu piediradon sub multaj rigardoj plenaj de admiro kaj envio.
Unue tamen konatiĝu kun manifesto kaj galerio de Malŝuoj (itallingva sed sufiĉe komprenebla pro siaj frapvortoj kaj bildoj). Oni prezentas novan specon de ŝuproduktoj: la plando estu en la formo de duonluno. Sciencaj esploroj kaj testoj je volontuloj konfirmas, ke ĉi-tio ebligas pli korektan korp-situon kaj pli trejnos viajn muskolojn dume vi piediras. Krom la fukciemo, konsideru la disegnon, malmultaj uloj ĝis nun ekhavis ĉi-ŝuojn. Kreŭ kaj profitu unikecon ĝis kiam tio iĝas modo!

Okulvitroj Vintage Por La Printempo 2009
Marto 17, 2009 at 7:45 ptm | In Dizajno, Modo | 3 CommentsTags: carrera, italio, okulvitroj, printempo, vintage

Pasintvendrede Itala dizajnisto Carrera lanĉis novan produktaron de okulvitroj laŭ la stilo vintage. La Novjorka festo ĉe Angel Orensanz Foundation rememoris pri la ‘80aj jaroj; gastoj vestis sin laŭ tiu epoko, hararoj iĝis frenezaj kaj surprize koncertis Blondie, kiu ludis la (ege malofte ludatan) kanton “Rapture”.
La okulvitroj, haveblaj en kvar stiloj kaj 26 malsamaj koloroj, aĉeteblas de Bloomingdale’s kaj Solstice, je prezoj inter $120-$150.
Rultabulo, 2.0
Marto 4, 2009 at 10:43 ptm | In Dizajno | 2 CommentsTags: 360, glitkurilo, italio, neĝkurilo, red dot design, rultabulo, surfilo

Divenu ĉu tio-ĉi estas okulvitroj por iu sportemulo. Fakte tute ne temas pri okulvitroj, sed iom rilatas al sportemuloj movemuloj. Tio-ĉi estas frukto de inspiriĝo kaj laboro de juna itala disegnisto Francesco Sommacal, al kiu Jurio de la prestiĝa internacia konkurso Red Dot Design Award aljuĝis la premion en kategorio “Ripoziloj/amuzigiloj”. Praktike ĝi estas hibridaĵo de glitkurilo (skateboard), surfilo (surf board) kaj neĝkurilo (snowboard) – transportilo je 2 radoj, fleksema kaj leĝera, ĉar farita de ŝtalo kaj aluminio. La “360” (originala nomo, cŭ ne?) ebligas konkeradon de ajna superfaco kaj estas facilega en uzo: oni simple metas la piedojn ene de radoj, prenas la taŭgan korp-pozicion kaj ekas la moviĝon. Esploru aliajn mojosajn detalojn ĉe belega paĝaro de la kreinto kaj lia kreaĵo.
Alŝutu Videon, Atendu Inviton Al Cannes
Septembro 3, 2008 at 7:37 ptm | In Eventoj, Filmoj | 2 CommentsTags: cidade de deus, fernando meirelles, festival do minuto, italio, videominuto
Ĉu vi memoras esti respektema en kinejo kaj dum komencaj subtitoloj ekas malŝalti vian poŝtelefonon? Pli bone ĉesu tuj, ĉar vi riskas maltrafi la tutan filmon! Jen filmo-formato mallongega – filmetoj, kiuj ne superas 60 sekundojn. Por popularigi ĉi-formaton, ekde la 6a ĝis la 13a de septembro en itala urbeto Prato okazas festivalo Videominuto. Esencaj kaj “elpremitaj”, konkursantaj filmetoj bezonas tuj kapti atenton de spektantoj: tempo devigas.
Fakte en monda nivelo, ekde Lisbono ĝis Novjorko ekzistas pli ol deko da similaj festivaloj. Ili bonege taŭgas kiel provejo por junaj kinofarantoj, sed ofte partoprenas ankaŭ sukcesuloj. Ekzemple, brazilan Festival do Minuto de 1991 partoprenis Fernando Meirelles, kiu nuntempe estas fama reĝisoro interalie konata pro Cidade de Deus (Urbo de Dio). Ankaŭ veras ke foje tiujn filmetojn atendas evoluo kaj reĝisoro poste faras “normalan” filmon.
Ne Legu Plu Nian Blogon
Aŭgusto 28, 2008 at 4:36 ptm | In Eventoj, Teknologio | Leave a CommentTags: ferioj, italio, ret-dependeco
ĉar verŝajne vi jam estas ret-dependa. Itala senlukra organizo kaj socia reto Netdipendenza konstatas ke ne plu eblas ignori ĉi-fenomenon kaj indas batali kontraŭ ĝi kune. Antaŭnelonge oni lanĉis aron de 25 eventoj en tuta lando por helpi al homoj, kiuj sentas nepovon aŭ malemon disiĝi de siaj gadget eĉ dum ferioj.
La programo celas “maltoksikiĝon”, instruadon de rilaksiĝo por tekno-streĉitaj. Oni proponas promenojn, ekzercojn en varma akvo, sesiojn de jogo, spiradon kaj aliajn similajn aktivecojn, kiuj malstreĉas kaj helpas kontraŭstari la krizon de abstino de poŝtelefono aŭ retmesaĝoj.
Mia persono opinio estas ke aperu pli da ĉi-specaj iniciatoj kaj amaskomunikiloj sentivigu publikan opinion pri tio. Jam nun kelkaj fakuloj pri sociologio, psikologio, antropologio atentigas kaj alarmas, ke ret-dependeco minacas ne nur al personaj rilatoj kaj sano de unuopaj individuoj, sed entute nia generacio kontribuas al plirapidiĝo de antropologiaj ŝanĝoj, ofte negativaj. Jam famas japanaj studentinoj, kiuj kapablas rapidege tajpi sms-ojn, kaj usonaj infanoj, kiuj regas komplikajn TV-DVD komandilojn multe pli bone ol la gepatroj.
Do, lasu vian komputilon por paro da horoj, revenu al plenvalora vivo eksterrete! Kaj poste ne forgesu rakonti viajn spertojn ĉi-tie en blogkomentoj:)
Fervoja Stacidomo Iĝos Balnea Ripozejo
Aŭgusto 24, 2008 at 7:02 ptm | In Arkitekturo | Leave a CommentTags: italio, maro, torino
Eta testo pri viaj geografiaj scioj: kie troviĝas Torino, ĉu ĝi estas apudmara urbo? La respondo post kelkaj jaroj estos iom miriga: jes, en urbocentro, tuj apud stacidomo Torino Porta Nuova aperos granda mar-ripozejo. Feliĉe ne temas pri klimatŝanĝo, oni simple volas ĝui maron, ne gravas ĉu veran aŭ artefaritan, sen preni transportilon por veturi al Liguria marbordo.
Por kontentigi ĉi-specan bezonon (kapriĉon?), jen iom megalomana propono de arkitekto Maurizio Zucca. La projekto subkomprenas restrukturiĝon de stacidoma zono, forigon aŭ subteriĝon de kelkaj platformoj. Anstataŭ konstrui tie komercajn centrojn aŭ ĉielskrapulon, oni portos marakvon al urbon kaj kreos pli ol 20-hektaran planĝumeblan ujon. Ĝies “marbordo” estos pli ol kilometron longa, kaj disponos je ĉirkaŭ 150 metrojn de plaĝo.
De kelkaj intervuoj kaj blogoj rilatajn al projekto jam naskiĝas belegaj bildoj en la imago: akvo anstataŭ asfalto, plaĝseĝoj anstataŭ komputiltabloj, pedalbarketoj anstataŭ liftoj kaj finfine naĝkostumoj anstataŭ ĉemizoj kun kravatoj. Mankas atendi nur 7 jarojn por vidi kielmaniere kunekzistas granda urbo kun sia mar-ripozejo. Intertempe, komentu ĉi- projekton: ĉu oni rajtas tiom draste ŝanĝi urban kaj naturan medion, saligi aeron kaj akvon, dume milionoj da personoj tutmonde ne havas aliron al trinkebla akvo? Ĉu artefaritaj naturplezuroj kapablas anstataŭgi verajn naturplezurojn? Ni bonveniĝas viajn komentojn!
La Duŝo Pret-A-Porter
Aŭgusto 17, 2008 at 3:46 ptm | In Dizajno | Leave a CommentTags: derlin, duŝo, giulio granturco, italio
Fari la duŝon subĉiele hodiaŭ estas pli facile. Danke al sistemo kiun oni povas ligigi al guma tubo, pere de kiuj oni akvumigas la plantojn en ĝardeno aŭ balkono. Pere de pintingo ĉi-portebla duŝo fiksiĝas al grundo, pere de stango ĝi iĝas “free-standing” (libere staranta) kaj do povas stari sur ajna planko. Per hoko, ĝi transformiĝas en mura akvostrio. Ho! La duŝo Camilla, kreita de itala dizajnisto Giulio Granturco, ŝajnas nur tubo, sed fakte estas projekto hi-tech. La blua apogilo en farbita aluminio estas teleskopa kaj apogas la gargojlon de patentita materialo Derlin©, la tubo mem estas silikona. Baldaŭ ĉi-duŝo vendotas, kontraŭ 380 eŭrojn. Freŝa…
Artefarita Haŭto Ne Plu Estas Fikcio
Aŭgusto 3, 2008 at 4:33 ptm | In Eventoj, Teknologio | Leave a CommentTags: italio, RobotCub, roboto, artefarita intelekto, IIT, haŭto
Form-ŝanĝanta ŝtofo por prototipa aŭto de BMW ne estas pinto de nuntempaj teknologioj. Alispecan ŝtofon oni inventis por provizi al robotoj palpeblecon. Ekzemple, roboto-ludilo iCub baldaŭ kapablos tuŝi “permane” ajnan superfacon, senti ĝies specifaĵojn, preni ajnan objekton kaj memori ĝies pezon kaj temperaturon, pere de reto de sentiloj (sensor). Ĉi roboto jam kapablas vidi, aŭdi, aŭskulti, tuŝi kaj baldaŭ havos ankaŭ la kapablon gustumi, kiu proksimigos ĝin pli kaj pli al homoj. Bonvenon al estonteco, leganto!

Intertempe, en Sestri Levante (Italio), sciencistoj kaj esploruloj kunvenas enkadre de tuteŭropa projekto RobotCub, referenca por multaj fakuloj pri artefarita intelekto. RobotCub estas homida platformo, ellaborita en IIT (Itala Istituto de Teknologio), tamen aplikebla ne nur al robotoj. Kiam eksperimentoj finigxos, gxi utilos por personoj, vunditaj en akcidentoj, cxar eblos, ekzemple, meti artefaritan duan hauxton por anstataŭigi tiun brulvunditan aŭ por kovri protezojn; kaj ege gravas, ke tia haŭto havos ĉiujn (aŭ preskaŭ ĉiujn) sens-kapablojn.
BONUSO: Se vi interesiĝas pri robotoj, ni rekomendas RSS-igi la brilan esperantan blogon Skribitaj Pensoj de Luis Guillermo Restrepo Rivas, el Kolombio.
Rock Band Debutos En Eŭropo La 30an de Julio
Julio 19, 2008 at 10:35 ptm | In Videoludoj | Leave a CommentTags: belgio, electronic arts, harmonix, hispanio, italio, luksemburgo, MTV, nederlando, rock band, svedio, svislando
Finfine! Longe atendita muzika videoludo Rock Band finfine debutos en Eŭropo ĉisomere. Harmonix, MTV Games kaj Electronic Arts konfirmis ke ĝi estos lanĉita la 30aN de Julio en Hispanio, Italio, Svislando, Svedio, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo. Dekomence, la eŭropa versio de Rock Band estos ekskluzive por Xbox 360, sed atingos aliajn platformojn ĝis la fino de la jaro.
Rock Band estas nova videoludo kie oni povas ludi kun kvar amikoj en virtuala rokbando. Oni povas esti kantisto, gitaristo, basisto aŭ drumisto kaj ludi kune hejme aŭ pere de Interreto. Ĝi uzas originalajn majstro-diskojn de gravaj artistoj kiel Rolling Stones, Deep Purple, KISS, Iron Maiden, The Who, Police, REM, Radiohead, Aerosmith aŭ Red Hot Chili Peppers.
Krom 58 kantoj haveblaj ĉe la Usona eldono, la Eŭropa versio de Rokbando enhavos 9 kanzonojn:
- Blur – “Beettlebum”
- Oasis – “Rock ‘n’ roll star”
- Tokio Hotel – “Monsoon”
- Muse – “Hysteria”
- Les Wampas – “Manu Chao”
- Playmo – “New Wave”
- Die Toten Hosen – “Hier Kommt Alex”
- Juli – “Perfekte Welle”
- H-Block X – “Countdown to Insanity”
Aliflanke, Rock Band ofertas preskaŭ 200 kantojn por elŝuti el la bazaro Xbox Live (kontraŭ pago de 160 Microsoft Points). La plena kaj ĝisdatigita kantolisto videblas ĉe http://www.rockband.com/?section=gameinfo.
Jen la probablaj prezoj de Rock Band en Eŭropo:
- Nur la ludo: 69,99€
- Drumo: 89,99€
- Senkabla gitaro: 69,99€
- Kompleta pakaĵo (mikrofono + drumo + gitaro): 169,99€

Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.




