Revolucia Ganto Faciligos Vian Vintron

Oktobro 15, 2008 at 10:24 atm | In Modo | 1 Comment
Tags: , , ,

En la sekva vintro vi ne bezonos respondi telefonan alvokon per la nazo en via iPhone. Freehands estas nigra ganto kiu solvas la problemojn inter malvarmaj manoj kaj tuŝ-ekranoj. Malgrandaj magnetoj tenas faldeblajn fingro-pintojn por faciligi la uzadon de klavaro, ekrano, MP3-ludilo, PSP aŭ simple tiri aĵon el via monujo. $20 (Lana), $30 (Streĉebla) kaj $40 (Leda).

Nova Ludo Por iPhone, Verkita de Esperantisto

Septembro 25, 2008 at 5:50 ptm | In Videoludoj | 2 Comments
Tags: , , , , ,

Programisto, esperantisto kaj Mojose-skipano Chuck Smith havis hodiaŭ programon akceptitan de Apple, nomumita “Random Chess” (Chess960). Temas pri amuza videoludo kiu, laŭ specialaj reguloj, hazardigas la komencan pozicion en ŝako. Ĝi estas ludebla en iPhone kaj iPod Touch kaj aĉeteblas en iTunes kontraŭ nur $0,99. Chuck rimarkas ke “cetere, se vi havas interesajn ideojn por kiel disvastigi Esperanton per iPhone-programo, nepre diru en la komentoj”.

40 Belegaj Ikonoj El DeviantArt

Aŭgusto 5, 2008 at 11:00 ptm | In Dizajno | 1 Comment
Tags: , , ,

Porretemula rimeda retejo Noupe.com publikigis liston el 40 elstare belaj ikonoj permane elektitaj el DeviantArt, la socia reto por pentristoj, desegnistoj kaj alispecaj artistoj. Se vi havas ikonojn rilate al Esperanto, bonvole publikigu ilin en la komentoj.

Mia unua tago kun mia iPhone 3G

Julio 31, 2008 at 9:57 atm | In Teknologio | 1 Comment
Tags: ,

View this post in English

Mi antaŭmendis mian iPhone-n je la 1-a de julio, kaj finfine, hieraŭ (la 30-a de julio) ricevis ĝin! Preskaŭ ĉiam kiam mi parolas pri mia iPhone, iuj demandas pri prezoj. Do, mi pagis 150 EUR por la 16 GB blanka iPhone kaj 50 EUR monate por senlima Interreto (sed post 300 MB ĝi malrapidiĝas al modema rapideco).

Mi devas diri ke mi estas tre kontenta. La kapaŭskultiloj sonas multe pli bonaj kaj estas pli komfortaj ol miaj antaŭaj. Ĉio funkcias pli malpli senprobleme, krom se mi eliras programon tuj post kiam mi komencas ĝin kaj tiam neniu programo plu funkcias kaj mi devas plene restarti la tutan telefonon! Cetere, kiam oni aĉetas programo(j)n per la telefono, daŭras longe por sinkronizi poste kun la komputilo. Ankaŭ oni devas uzi iTunes por sinkronizi kiu iom ĝenas min…

Tamen, la funkciado de la telefono mem estas nekredeble bona! La plej utilaj programoj por mi:

  • Fahr-Info Berlin – publika transporto en Berlin
  • Germana-Angla vortaro (16 EUR)
  • Instapaper – legi retpaĝojn kiujn oni konservis por legi poste
  • Midomi – kanti ion kaj la programo rekonos ĝin!
  • Remote – regi iTunes de via komputilo per iPhone
  • Stanza – trovi senpagajn klasikajn librojn por legi
  • Twinkle – por uzi Twitter (cetere oni povas nun legi mojose ĉe Twitter!)

La plej amuzaj programoj:

  • Aqua Forest (6 EUR) – interesa fizika ludo en kiu oni manipulas akvon ktp
  • Aurora Feint – interesa enigma ludo
  • Crash Bandicoot (8 EUR) – bela aŭtokonkurso, simile al Super Mario Kart
  • Ikanoid (2,39 EUR) – ludo en kiu oni devas frapi pilkon kontraŭ brikoj, simile al Arkanoid
  • Labyrinth Lite Edition – gvidi pilkon tra labirinto
  • Last.fm – aŭskulti personigitan radiostacion
  • NearPics – vidi fotojn kiujn aliaj faris apud kie vi nun estas
  • PhoneSaber – fari lazerglavajn sonojn kiel en Star Wars
  • Tap Tap Revenge – oni devas frapeti laŭ la ritmo de la muziko

Estas pli ol mil programoj en la vendejo de iTunes, sed kompreneble mi ne povas uzi/ludi ĉion en la unua tago. ;) Se vi konas interesajn programojn aŭ utilaĵojn, nepre lasu komenton!

Kiel Tajpi URL-ojn Pli Rapide En Via iPhone

Julio 15, 2008 at 6:16 ptm | In Kiel, Teknologio | 7 Comments
Tags: ,

iPhone enkondukis na ”.com” kiel klavara mallongirejo por plirapidigi la tajpadon de URL-oj ekde kiam ĝi estis lanĉita, sed nun oni povas pligrandigi tiun eblecon por tajpi retadresojn kaj retpaĝojn. Unue, en Mobile Safari, simple premadu la “.com” butonon dum sekundo por vidi la aliajn eblecojn (nome “.net”, “.edu”, kaj “.org”). Due, kiam la klavaro havas la simbolon “@” sed ne havas la klavon “.com”, vi povas teni “.” (punkto) por akiri la samajn domajnajn mallongirejojn. Tio estas speciale utila kiam oni devas permane tajpi retadresojn aŭ plenigi formularojn en novaj programoj.

Unua Elskatolado De 3G Iphone

Julio 11, 2008 at 10:19 atm | In Teknologio | Leave a Comment
Tags:

Finfine ni povas vidi la elskatoladon de la nova iPhone 3G (video). Interfacon, novajn funkciojn, kaj kiel uzi na GPS (en trajno…). Kaj se vi estas vere mojosa ulo, vi jam scias pri la nova Google-grupo por iPhone uzantoj en Esperanto.

3G-iPhone-Telefonoj Unue En Nov-Zelando, Unu Tago Antaŭ ol Usono

Junio 25, 2008 at 6:56 ptm | In Teknologio | Leave a Comment
Tags: , ,

Ĉu vi sin konsideras Apple-fanatiko? Ĉu vi devas havi la “lastan” kaj “plej povan” tuj kiam ĝi estos liverata? Ni havas fidindan informon, ke la unua iPhone 3G de la mondo estos aĉetebla je 00:01, Vendredo la 11an de Julio en Nov-Zelando. Je tiu preciza horo, Vodafone NZ malfermos la pordojn de ĝiaj butikoj en Auckland, Wellington kaj Christchurch. Nun vi jam scias kie aĉeti ĝin por GPS-igi vian biciklan karavanon al IJK.

iphone vico

Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.