Breitling Navitimer
Aŭgusto 17, 2009 at 5:36 ptm | In Dizajno | Leave a CommentTags: breitling, horloĝo, navitimer

Kiam la horloĝo Navitimer debutis en 1952, Breitling kreis por pilotoj vere eksterordinaran ilon. Genia kaj utila, tiu ĉi kronografo estas dotita de cirkla mezurigilo kiu kapablas kalkuli ĉion bezonatan por flugplano. Tial ĝi fariĝis oficiala horloĝo ĉe AOPA (Aircraft Owners and Pilots Association), la plej granda avidialista asocio de la mondo. En siaj 50 jaroj da ekzisto, la Navitimer iĝis kulta objekto; fakte, ekde la modelo 806, ĝia formo (kaj spirito) restis senŝanĝa – la kompanio daŭre produktas ĝin samkiel en la 20a jarcento.
Aliaj versioj:




Plurtaska Spegulo Salutos Vin Matene
Oktobro 14, 2008 at 2:17 ptm | In Dizajno | 2 CommentsTags: TV, horloĝo, spegulo, buratti-battiston, radio
Finfine realiĝis revo de multaj okupitaj homoj. Konatiĝu kun Hi Mirrow (“Saluton-Spegulo”): horloĝo, veter-informilo, radio kaj TV, kiu akompanas vian respeguliĝon. Far de studio Buratti-Battiston Architects, ĝi portas al banĉambro ĉiujn oportunojn de nuntempaj teknologioj en tute sekura maniero.
Ĝi estis prezentita dum Milana meblo-foiro en Majo 2008 kaj nun estas vendata pere de Valli Arredo Bagno
Kioma Horo? Rigardu La Kolorojn
Septembro 29, 2008 at 10:18 atm | In Dizajno | Leave a CommentTags: horloĝo, tokyoflash
Ankoraŭ unu strangaĵo de Tokyoflash, vera mojosaĵo. Ĉi-brakhorloĝo nomiĝas Infection (“Infekto”), enhavas 27 kolorajn “butonetojn”, eklumiĝantajn en hazarda ordo kaj pulsantajn. Ĝiaj ruĝaj rondetoj montras la horon; la flavaj, uniĝojn po 5 minutoj. Finfine, verdaj simboloj komunikas unuopajn minutojn. Komence, kompreni kioma horo estas malfacile, sed vi tutcerte ne restos nerimarkita ulo. 85€ (krompagendas kostoj de sendado).
Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.


