La Reĝo de Photoshop

Novembro 4, 2009 at 6:53 ptm | In Fotografio | 1 Comment
Tags: , , ,

Dum li preparas novan retpaĝon, digitala artisto Erik Johansson furoras en Svedio per siaj superrealismaj bildoj.

En la retejo DeviantArt vi povas vidi pliajn fotojn de Erik.

Inkscape, La Senpaga Alternativo Al Corel Draw

Decembro 22, 2008 at 7:14 ptm | In Teknologio | Leave a Comment
Tags: , , , , ,

Malfermitkoda komputila programo Inkscape estas rekomendinda ilo por krei kaj modifi viajn vektorajn ilustraĵojn. Se vi serĉas senpagan alternativon al Corel DrawAdobe Illustrator, Inkscape havas amason da eblecoj por savi vian monujon. La programo estas ĉefe kreita por Linukso, sed estas ankaŭ disponebla por Vindozo. Ekde 2007, ekzistas Esperanto-traduko de la programo, sed se eĉ post tio vi dubas, spektu la Inkscape-galerion ĉe DevianArt.

49 Belegaj Tapetoj Por Via Ekrano

Aŭgusto 8, 2008 at 9:22 atm | In Dizajno, Teknologio | Leave a Comment
Tags: , , , , , , ,

Paintbits, la blogo/katalogo de digitala artisto Greven (Nuno Alexandre el Lisbono), kompilis bonegan liston kun la 49 plej belaj ekrantapetoj el Interreto. Kiel kutime la plejmulto venas el deviantArt (vidu ankaŭ nian koleton de ikonoj), sed kun 60 milionoj da bildoj, estas tute komprenebla ke tiu mojosa paĝaro fariĝas ĉefa haveno por artaĵoj. Inspiriĝu!

40 Belegaj Ikonoj El DeviantArt

Aŭgusto 5, 2008 at 11:00 ptm | In Dizajno | 1 Comment
Tags: , , ,

Porretemula rimeda retejo Noupe.com publikigis liston el 40 elstare belaj ikonoj permane elektitaj el DeviantArt, la socia reto por pentristoj, desegnistoj kaj alispecaj artistoj. Se vi havas ikonojn rilate al Esperanto, bonvole publikigu ilin en la komentoj.

Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.