La Plej Malgranda Aŭtomobilo Iam Ajn

Julio 2, 2008 at 9:12 ptm | In Vojaĝado | 2 Comments
Tags: , , , ,

Brita (fi)fama televidulo Jeremy Clarkeson (el Top Gear) ŝoforis tiun ĉi aŭteton interne de la ĉefkonstruaĵo de BBC en centra Londono. Farita en 1963 sur la Insulo Man, ĝi atingas 61 km/h kaj facile tireblas kvazaŭ valizo. Ŝajne ĝi ne multe vendiĝis, kaj neniam atingis Usonon; tamen pro la nuntempaj prezoj de nafto, ni jam pripensas aĉetadi! ;-)

Ve! La originala video sendita de Rolf malaperis!! (dankon Tusxar por informi nin)

Nu, jen la sama video per alia ligo:

Venku Maldormemon per Laktuko-Plena Sandviĉo

Junio 27, 2008 at 12:19 ptm | In Kiel | Leave a Comment
Tags: , ,

 

BBC kunigis liston inter sia publiko pri la plej ŝatataj sugestoj por venki maldormemon. Ili estas subjektivaj kaj sperto-bazitaj, kompreneble, sed unu Germana leganto havas konsilon, kiu ŝajnas bonan eĉ por via sano: 

“Manĝu sandviĉon, plena je laktuko, pli-malpli duonhoro antaŭ enlitiĝi. Vi dormos kiel logo.”

10 konsiloj por malpremi sendormecon

 

dormo

 

 

Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.