Cute Overload Karesos Vian Vivon

Septembro 9, 2008 at 1:23 ptm | In Fotografio | 1 Comment
Tags: , , , ,

Ĉu vi sentas vin iom trista? Bezonas kareson? Kio pri nekredeble ĉarmaj fotoj de amuzaj animaloj, ĉu helpus? Ho, do nepre okulumu CuteOverload.com, retpaĝo dediĉita al ĉio ĉarm-rilata. Ĝi startis antaŭ tri jaroj kiel provo pri blogaĵoj kaj kreskis al vera imperio de ĉarmeco – la unua stoko de ĝia bild-kalendaro elĉerpiĝis dum apenaŭ 24 horoj ĉe Amazon.

PS: En Esperanto, nia amikino Karesema faras similan laboron por gajigi vian vivon.

Aĉetu Librojn Hejme Same Kiel Se Vi Estus En Librejo

Julio 7, 2008 at 7:55 ptm | In Libroj, Teknologio | 1 Comment
Tags: ,

Se vi ne aĉetas librojn per Interreto, ĉar vi preferas rigardumi la kovrilojn en via loka librejo, bonvolu serĉi alian senkulpigon. Zoomii estas retpaĝo, kiu montras milojn da libroj sur haltigo, organizitajn kiel tradicia biblioteko. La kovriloj de la libroj estas klasifikitaj laŭ temoj – oni povas zomi ĝin, salti de unu sekcio al la alia tra la librejo, kaj finfine per simpla klako sur la elektita kovrilo, vidi la detalojn kaj aĉeti la realan libron ĉe Amazon.

zoomii

Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.