Virtuale Sur La Turo Eiffel
Oktobro 23, 2009 at 3:52 ptm | In Vojaĝado | Leave a CommentTags: eiffel, paris, parizo

Nun vi povas virtuale viziti la turon Eiffel el la komforto de via domo. Simple sekvu la ligon http://photo.photojpl.com/tour/08toureiffel/08toureiffel.html kaj moviĝu per via muso. Poste, alklalu la dekstran fenestreton por supreniri la turon kaj rigardu Parizon el la ĉielo.
Ĉu Estas Limoj Por Amo?
Oktobro 5, 2009 at 9:37 ptm | In Filmoj, Vojaĝado | Leave a CommentTags: Carlo Pisani, lovetrips, The European Cultural Foundation
La respondon ni trovos Somere 2010 ĉe kelkaj filmfestivaloj, kie spekteblos dokumentario Lovetrips (amvojaĝoj). Itala reĝisoro Carlo Pisani, kiu enamiĝis en Svislandino antaŭ 9 jaroj kaj venkis monkonkurson de Eŭropa Kultura Fondo, nun estas preparanta filmadon pri malproksimaj enamiĝintoj kaj diversaj spertoj kiuj ekas en ĉi-specaj rilatoj.

Ĝis la 30a de novembro oni serĉas homojn, kiuj vivas internacian amrilaton ene de EU. Simple aliĝu al la projekto – post 4 semajnoj vi scios ĉu oni elektis vin kaj vian kunul(in)on por filmado. Aĝo, sekso kaj nacieco ene de Eŭrop-Unio ne gravas. Nek gravas bone paroli la anglan, ĉar oni rajtos rakonti sian amhistorion en la denaska lingvo.
Esploru Antikvan Romon Per Google Earth
Novembro 12, 2008 at 7:01 ptm | In Arkitekturo, Teknologio, Vojaĝado | Leave a CommentTags: 3D, google earth, roma

Per la magio de Google Earth vi nun povas vojaĝi reen en la tempo por vidi kiel aspekti Antikva Romo kaj ĝia tuta arkitekturo en 3D. La programo estis disvolvigita fare de Rome Reborn Project, projekto kiu celas rekonstrui (virtuale) version de Romo el la jaro 320 AD – la pinta momento de la imperia ĉefurbo. Por ĝui ĝin laŭplaĉe, vizitu la paĝaron Google Earth: Rome. Kelkaj detaloj ankoraŭ ne pretas sed, hej, Romo ne estis konstruita en unu sola tago!
Goplanit Planos La Vojaĝon Por Vi
Novembro 2, 2008 at 6:25 ptm | In Teknologio, Vojaĝado | Leave a CommentTags: goplanit, socia reto, web20
Reta planilo GoPlanit klopodas solvi la tedan labor-parton de vojaĝado – itinera planado – kaj aldoni al ĝi socian elementon. Ekzemple: vi volas iri al San Francisco, sed tute ne scias kion fari. Perfekte! Post aliĝi al la servo kaj elekti la koncernan urbon, GoPlanit provizas bazan itineron, kiun vi ĝustigos laŭ propraj interesoj kaj buĝeto. Alia ebleco: vi JAM havas kelkajn aferojn por fari tie, sed ankaŭ iom da libera tempo; voilà, jen lerta funkcio por “plenigi la mankojn”, kiu sugestos amuzajn aferojn por fari intertempe de viaj aliaj devoj. GoPlanit ankaŭ subtenas moveblajn aparatojn (iPhone!) kaj inkluzivas ilon por mikroblogi viajn kuraĝajn aventurojn.

Aviadilos? Kunportu Ĉion En Unu (Man-)Pakaĵo
Oktobro 29, 2008 at 1:39 ptm | In Kiel, Vojaĝado | 4 CommentsTags: brendan lewis, klaku, manpakaĵo
Nia skipano Chuck Smith kaj Klaku.net rekomendas ĉisemajne videon nomata “Kiel Kunporti Ĉion Kion Vi Volas En Via Manpakaĵo“. La kreinto de la amuza filmeto, elektronika inĝeniero kaj teknika tradukisto Brendan Lewis, sin nomas ‘globtrotulo’ kaj kreis propran blogon en pluraj lingvoj – inkluzive de Esperanto – por rakonti pri siaj tra-la-mondaj aventuroj.

Kie Trovi Picon Kun Banano
Oktobro 2, 2008 at 2:15 ptm | In Manĝado, Vojaĝado | 4 CommentsTags: charmaine wasif, pico
Denove mojosan oferton proponas Londono. En picejo Eco-Restaurant, dank’ al posedanto Charmaine Wasif, estis inventita serio de picoj, kreitaj por gravedaj virinoj, kiuj tre ofte kapriĉas pri manĝaĵoj kaj do bezonas la plej variajn menuojn. Enkadre de “Gravedec-picoj” oni proponas 7 focaccie (picaĵojn), kiujn tradiciemaj pic-manĝantoj neniam alproksimigus al buŝo. Ekzemple, picaĵo kun mozarella-fromaĝo kaj glaciaĵo; kun favoj aŭ vinberoj; freŝa salmono, laktaĵ-salso, bifsteko, semoj de sunfloroj…
PS: se iu leganto malsatas, jen la adreso: 144 Chiswick High Road, Chiswick
Komputila Dorsosako Farita El Neopreno
Septembro 15, 2008 at 11:49 atm | In Dizajno, Modo, Vojaĝado | 4 CommentsTags: komputilo, new york, built, dorsosako, neopreno
Novjorka industria dizajna kompanio Built proponas tiun ĉi neoprenan dorsosakon por via tekkomputilo. La ĉefa kupeo entenas (kaj protektas) komputerojn inter 12–17″, dum du aliaj poŝoj provizas spacon por aliaj aĵoj. La produktoj de Built estas vendataj en pli ol 30 landoj kaj vi povas aĉeti ilin en 4.000 vendejoj, interalie en MoMa (la muzeo pri moderna arto de New York). U$ 80.

Turistaj Mapoj El Popularaj Urboj
Septembro 13, 2008 at 12:51 ptm | In Vojaĝado | 1 CommentTags: london, mapo, onionmap, turismo
Retejo OnionMap gastigas interaktivajn, alt-kvalitajn turistajn mapojn el popularaj lokoj de la mondo. Ekde New York ĝis Tokyo, de San Francisco al London, OnionMap klopodas kunigi ordinarajn, paperajn mapojn kun la aspekto kaj rimedoj de interfaco similaj al Google Maps. Oni povas foliumi popularajn vidindaĵojn, trovi hotelon, elekti restoracion kaj ĝenerale orientiĝi en fremda urbo. Probable ĝi ne uzindas por organizi tutan vojaĝon, sed por ekkoni ĉefajn turismajn vidindaĵojn OnionMap taŭgas.

Nova Muzeo Volas Halti La Tempon
Aŭgusto 27, 2008 at 2:09 ptm | In Vojaĝado | Leave a CommentTags: 11.09.2001, muzeo, new york, newsmuseum, pulitzer
Ĉu oni povas fermi en muzeo ian realecon en daŭra evoluo, ekzemple, infomadon? En Washington, apud Campidolium, malfermiĝis NewsMuseum (NovaĵMuzeo). Kreaĵo de Novjorkaj arkitektoj de Polshek Studio, ĝi aspektas kiel giganta 3-dimensia ĉiutag-gazeto. En ĝies 7 etaĵoj oni povas viziti la galerion kun ĉiuj fotoj- venkistoj de Pulitzer-premio aŭ ĉiuj fotoj memore la 11an de Septembro 2001, kun la ĉefpaĝoj de jurnaloj de la sekvanta mateno post la tragedio. En alia parto de la muzeo oni omaĝas 1800 ĵurnalistojn kiuj mortis “ĉe laboro” ekde 1837 – kaj ne mankas aŭtoj kun grataĵoj por montri minacojn de ĉi-metio. Ĉeestas ankaŭ infana zono kun kinejo kaj TV-studio, kie oni povas gustumi la emocion iĝi prezentanto por por unu tago.
Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.











