“Kial?”: Jakto Kaj Demandovorto De La Jaro (Ŝajne)

Decembro 3, 2009 at 2:39 ptm | In Teknologio | 6 Comments
Tags: ,

Malfacilas priskribi tion, kion oni devus sperti proprhaŭte. Belega Video montras kreaĵon de itala disegnisto Luca Bassani Antivari kaj lia teamo,  modernegan  jakton nomitan WHY (Kial?) kun  multaj  fascinigiloj, kiu tamen ne estas energimalŝparajn. Preskaŭ triangula, kun propra plaĝeto 36metrojn- longa kaj kelkaj salonoj por  nepensiga ripozo  en la mezo de mara senlimo.

Partoprenu komentadon,  ĉu vi povas imagi  ke iam okazos  e-renkontiĝo en iu simila  jakto? Kiujn programerojn vi proponus kaj partoprenus?

Virtualaj albumoj premiere ĉe Vinilkosmo-mp3.com

Decembro 2, 2009 at 4:20 ptm | In Teknologio | 2 Comments

Virtualaj albumoj premiere ĉe Vinilkosmo-mp3.com

Por unuafojo Vinilkosmo eldonas virtualajn albumojn laŭ FLAC kaj mp3 formatoj en sia elŝutretejo.

Virtuala albumo signifas albumo kiu ne estas eldonita sur KoDisko.

Inaŭguras tiun ĉi novan formon de eldono la du albumoj ĉi sekve :


MUZIKO

Revolucio en pajleraro de Ale Kosabela la argentina fama artisto (Alejandro Cossavella kantas ankaŭ en du aliaj diskoj ĉe Vinilkosmo “La Porkoj kaj “Strika Tango“.

La virtuala albumo aŭskulteblas kaj elŝuteblas alklakante ĉi tie : Revolucio en pajleraro

MUZIKO

Temas pri ciferecigita kaj remastrigita malnova albumo”62 Minutoj“; la unua elstara rokverko de Persone aperinta sur kasedo en 1987
Dudek du jarojn poste, la albumo estas reeldonita kaj vi tiel povas malkovri aŭ remalkovri ĝin ĉe 62 Minutoj

Ne hezitu viziti pli amplekse la elŝutretejon www.vinilkosmo-mp3.com

FLAC formato :
La novaĵo ankaŭ estas ke por tiuj albumoj kiuj ne aperos sur KD, Vinilkosmo proponas KD kvaliton per FLAC formato (senperda formato) kio donos al la postulemuloj kontentigan kvaliton.
Por instali FLAC legilon vi povas elŝuti diversajn liberajn programojn …
kiaj ekzemple : Foobar www.foobar2000.fr
aŭ MediaMonkey www.mediamonkey.fr aŭ ankaŭ Winamp, ktp…

La Rulhomo

Oktobro 26, 2009 at 1:02 ptm | In Teknologio | Leave a Comment
Tags: , ,

Windows 7: La Opinisondo de Mojose

Oktobro 23, 2009 at 4:40 ptm | In Teknologio | 7 Comments
Tags: ,

Esperanto en brazila mezgrada lernejo ?

Septembro 23, 2009 at 1:44 ptm | In Teknologio | Leave a Comment

La Komisiono pri Edukado en la Brazila Senato aprobas projekton de la Senatano Cristovam Buarque (Partio de la Demokratiaj Laborantoj de Federacia Distrikto) kiu ordonas ke esperanto estu inkludata en la listo de fakultativaj lernobjektoj. Tiu propono ankoraŭ bezonas la aprobon de la Deputitaro.

Dum la Senato sin preparas por voĉdoni la polemikan balotan reformon, la Komisiono pri Edukado, Kulturo kaj Sporto aprobis en la lasta mardo vespere (15-a de septembro) nekutiman projekton kiu inkluzivas Esperanton kiel fakultativa studobjekto en la mezgrada instruado de la brazilaj lernejoj.

La projekto, kies aŭtoro estas de la senatano Cristovam Buarque, eks-kanditato al la prezidanteco de Brazilo en 2006, inkludas paragrafon en la artikolo 26-a de la Leĝo Pri Gvidlinioj kaj Bazoj (Brazila Leĝaro pri Edukado) dirante ke la esperantaj lecionoj estas fakultativaj sed la “oferto fariĝas deviga okaze de peto de la lernantoj”. Laŭ la teksto, la lernejoj havos tri jarojn por adaptĝi al la leĝo.

Por la sinpravigo de la projekto, la senatano Buarque, eks-rektoro de la Universitato de Braziljo, (UnB) diras ke, se la lernejo volas fariĝi paca aganto”, la instruado de esperanto “povas esti grava faktoro, ne nur ĉar temas pri lingvo sed ankaŭ pro la pacifisma spirito kiun ĝi simboligas. La senatano citas ankaŭ la kreinton de la lingvo, la pola Ludwik Lejzer Zamenhof, kaj memorigas ke lia celo estis krei “liberan internacian lingvon”, sed ankaŭ deklaras ke la “revo [de Zamenhof] certe ne realiĝos per la ĝeneraligo de la idiomo kiun li kreis, ĉar la angla “estos la ilo por lingva integriĝo en la mondo. Ĝis kiam tio okazos, daŭrigas la sinpravigon de Cristovam, “ esperanto estas komunikilo inter centoj da milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo kaj multe pli ol tio, ke ĝi estas parto de grandega movado por paco”.

En la komisiono, la projekto estis redaktita de la senatano Mozarildo Cavalcanti, kiu rekomendis la aprobon de la leĝo ĉar “la universaliĝo de la konado de Esperanto povas reprezenti akcelon de paco inter la nacioj”. Por Mozarildo, tio estos tre signifa ĉar la nacioj ankaŭ konfliktiĝas pro kulturaj kialoj, “kiel jam okazis dum la lukto pri la hegemonio inter la franca kaj la angla, kaj la sama  povas okazi baldaŭ inter la angla kaj la ĉina”.

La senatanoj Gerson Camata kaj Roberto Cavalcanti voĉdonis kontraŭ la projekto. Laŭ la Agentejo de la Senato, Camata diris ke la projekto estas “neutila”, ĉar tiu kiu lernas Esperanton ne havos eblon praktiki la novan lingvon. Spite tio, la teksto estis aprobata kvazaŭ fina decido (ne bezonas esti aprobita en plenkunsido) kaj iras rekte al la Ĉambro de Deputitoj.

Tradukita de Antonio Moreira Filho

Sendrata Elektro

Septembro 23, 2009 at 12:18 ptm | In Dizajno, Teknologio | Leave a Comment
Tags: , ,

Imagu vivon sen kabloj! Ke la elektro por via poŝtelefono ĉiam traflugus la aeron, same kiel radiaj aŭ interretaj ondoj…

Nu, la sendrata futuro baldaŭ nunos:

Laŭ la Dana retgazeto comon.dk ( http://is.gd/3ANbE ), la firmao Witricity (el Wireless Electricity – sendrata elektro) jam konstruis provtipon de sendrata elektro! La scienciston Eric Giler tiel ĝenis la baterimalpleneca sonsignalo de la poŝtelefono de lia edzino, ke li komencis teoriumi kiel sen kablo transsendi elektron.

Demonstron vidu jene:

Kvankam Eric Giler certigas ke la sendrata elektro tute sendanĝeras, mi ne povis ne komenti la nove brilan futuron per la sekva desegnaĵo. B-)

– Fek, tro forta kurento…

– Fek, tro forta kurento…

Netbook sen klavaro !

Septembro 16, 2009 at 2:40 ptm | In Teknologio | 3 Comments

La plena palpebla Netbook (retkomputilo)

Kiu pli bona ennovaĵo por Netbook ol forigi klavaron? Ekde la alveno de  Iphone, ĉiu pensas pri tiu ebleco. Archos proponos baldaŭ retakomputilo sen klavaro.ARCHOS 9PCtablet.

La ARCHOS desegna teamo kupligis:  pioniran desegnan formon kun la plej progresantaj teknologioj, La plej bona novaĵo estas la bonega ergonomio kaj palpebla fasado Ekstrema magreco (0.63 ” ), ekrano 9″ , malpli ol 800g . Sen fizika klavaro, ĝi provizas virtualan klavaron, tre facile uzebla sur la ekrano. Kun la nova Intel® ATOM™ Z510 procesoron, 80 GB de memora disko, Bluetooth, wifi… Bedaŭrinde nur Vindozo 7 estos proponata.

Vidu la videojn, aĉetinda ĉu ne ?

La Aglo Revenas Hejmen

Julio 21, 2009 at 4:39 ptm | In Fotografio, Teknologio | Leave a Comment
Tags: , , , , ,

Depost la plej fama vojaĝo iam ajn, alvenis la tempo por iri hejmen. Sekve al pruvadi tion, ke la homaro kapablis iri alimonden, Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin forflugis pere de la Luna Transportilo por renkontiĝi kun Michael Collins en la lun-orbita, Komanda/Serva Transportilo. Fotita de Collins la 21an de Julio 1969, la supreniranta spacoŝipo alproksimiĝas; videblas la Luno sube kaj la Tero iom for, en la distanco.

Via Revata Komputilo

Julio 8, 2009 at 4:28 ptm | In Teknologio | 6 Comments
Tags: , ,

Bildo de Acer Aspire Revo

Acer prezentas etan tablo-komputilon kun surpriza esperanto nomo: Acer Aspire Revo.

Malgraŭ sia grando, la komputilo NE estas tia tek-komputilo kun alkroĉitaj klavaro kaj ekrano. Ĝi estas normala, sed malgranda, tablo-komputilo kien oni devas plugi eksterajn aparatojn: klavaron, ekranon, pliajn diskojn… por tia celo ĝi havas konvenajn plugingojn inkluzive de 6 USB-kajoj.

Ĝin nutras procesoro Intel Atom 230 (1,6 GHZ) kaj grafik-karto Nvidia Ion. Laŭrecenze, ĝi tre bone kapablas pri video-ludoj, videumado kaj aliaj potenc-ŝarĝaj taskoj. Krome, ĝi estas silentega. Verŝajne, la preferata operaciuma sistemo pro ĝia merkatumado estos Windows Vista, sed la recenzoj parolas ankaŭ pri versioj kun Ubuntu.

Acer Aspire Revo, ja estas reva komputilo!

La sekva paĝo »

Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.