Akanksha, Admirakiraj Vestoj La Tutan Jaron
Aŭgusto 17, 2009 at 6:13 ptm | In Modo | Leave a CommentTags: Akanksha, dauxrigebla solvo, hindujo, Sheena Matheiken
Konatiĝu kun projekto de daŭrigebla modo, alveninta el Barato kaj praktikita en Novjorko ekde Majo 2009. La ideo estas jena:
Efektive ĝi signifas nur 7 roboj, tute similaj, por 7 tagoj de semajno, kiujn surmeti dum la tuta jaro. Sonas freneze, sed tute ne estas. Sheena Matheiken, edukita en Hindujo en religia lernejo – nun plenkreska – provas “eltiri ĉion” de la modesta kotona robo.
La kreiva Sheena aspektas ĉiutage tre malsimile: kiel eleganta sinjorino kun senriproĉa vestgusto, aŭ kiel senpensema adolesko, aŭ kiel propra avino dank’ al malnovstilaj aksesoraĵoj aŭ naciaj kromroboj.

La projekto ne nur instigas kunlaboron inter vestaĵdisegnistoj kaj homoj, kiuj volas mojose aspekti en la serĉo de daŭreblaj solvoj, sed ankaŭ kolektas monon por infanoj de hinduaj mizerdistriktoj.
Simple rigardu la fotogalerion aŭ donacu viajn aksesorojn por kontribui al sukceso.
Mal-ŝuojn Atendas Granda Onteco
Aprilo 26, 2009 at 1:07 ptm | In Dizajno, Modo | Leave a CommentTags: antiscarpe, italio
Sciu ke ne plu mojosas ŝuoj kiun vi trovas en la paĝoj de ĵurnaloj kaj en la stokoj de grandvendejoj. Provu alkutimiĝi al neamasaj ŝuoj, kiujn vi parte kreas mem! Elektu kolorojn, materialojn kaj ĝuu piediradon sub multaj rigardoj plenaj de admiro kaj envio.
Unue tamen konatiĝu kun manifesto kaj galerio de Malŝuoj (itallingva sed sufiĉe komprenebla pro siaj frapvortoj kaj bildoj). Oni prezentas novan specon de ŝuproduktoj: la plando estu en la formo de duonluno. Sciencaj esploroj kaj testoj je volontuloj konfirmas, ke ĉi-tio ebligas pli korektan korp-situon kaj pli trejnos viajn muskolojn dume vi piediras. Krom la fukciemo, konsideru la disegnon, malmultaj uloj ĝis nun ekhavis ĉi-ŝuojn. Kreŭ kaj profitu unikecon ĝis kiam tio iĝas modo!

Okulvitroj Vintage Por La Printempo 2009
Marto 17, 2009 at 7:45 ptm | In Dizajno, Modo | 3 CommentsTags: carrera, italio, okulvitroj, printempo, vintage

Pasintvendrede Itala dizajnisto Carrera lanĉis novan produktaron de okulvitroj laŭ la stilo vintage. La Novjorka festo ĉe Angel Orensanz Foundation rememoris pri la ‘80aj jaroj; gastoj vestis sin laŭ tiu epoko, hararoj iĝis frenezaj kaj surprize koncertis Blondie, kiu ludis la (ege malofte ludatan) kanton “Rapture”.
La okulvitroj, haveblaj en kvar stiloj kaj 26 malsamaj koloroj, aĉeteblas de Bloomingdale’s kaj Solstice, je prezoj inter $120-$150.
Sama modelo, malsamaj aĝoj
Februaro 19, 2009 at 11:20 ptm | In Fotografio, Modo | 2 CommentsTags: digg, digitalpixels, inez van lamsweerde, modelo, paris, Vinnodh Matadin, vogue
Fotografia retejo DigitalPixels furoras ĉisemajne en Digg pro publikado de foto-seanco pri unu sama modelo, je 6 malsamaj “aĝoj” (kosmetikaĵoj faras miraklojn!).
Dek-jaraĝa vizaĝo:

Dudek-jaraĝa vizaĝo:

Tridek-jaraĝa vizaĝo:

Kvardek-jaraĝa vizaĝo:

Kvindek-jaraĝa vizaĝo:

Kvindek-jaraĝa vizaĝo:

La fotoj estis faritaj de Inez van Lamsweerde (Vogue Paris) kaj Vinnodh Matadin.
Brazilaj Modeloj Elstaros En 2009
Novembro 14, 2008 at 5:28 ptm | In Listoj, Modo | 3 CommentsTags: adriana lima, alessandra ambrosio, brazilo, curitiba, doutzen kroes, gisele bundchen, isabeli fontana, modelo, nederlando, victoria's secret
MODELS.com, la referenca retejo por la moda industrio, ĵus publikigis sian liston pri la 20 plej “sexy” modelinoj de la mondo, kaj inter ili troviĝas 7 brazilaninoj. Emanuela de Paula aperas je la 18a pozicio, Ana Beatriz Barros je la 13a kaj Izabel Goulart 11e! Jen la listo de la unuaj 5 pozistoj kiu triumfos en 2009:
5. Isabeli Fontana
Ne malbone por patrino kun du infanoj! La modelo el Curitiba konservas perfektan korpon eĉ post la 2 naskigoj kaj estas fakte ĉe la pinto de sia sukcesega kariero (krom esti en la listo de la 20 plej belaj, ŝi aperas en la dua pozicio inter la 50 plej kontraktitaj modeloj de la mondo).

4. Alessandra Ambrósio
Alia panjo ĉe la Top 5! En la pasinta Aŭgusto, Alessandra naskis sian unuan filon filinon je la aĝo de 27 jaroj. La brazila modelo konkeris sian spacon en la listo de Model.com danke al laboroj por Armani Exchange kaj ŝia partopreno en la televid-serio Entourage de HBO.

3. Gisele Bündchen
La plej bone pagita pozisto de la mondo brilegis en sia stela kampanjo por Victoria’s Secret, kies kontrakto atingis la sumon de 25 milionoj (!) da dolaroj. Nun fama, riĉa kaj ĝojoplena, eĉ se iom for de la defilejoj Gisele daŭre estas referenco por la tuta moda industrio. Ŝi ankaŭ aperas en la filmoj The Devil Wears Prada kaj Taxi.
![]()
2. Doutzen Kroes
La sola ne-brazilanino inter la 5 plej sexy de la listo, Doutzen Kroes devenas el Nederlando. Krom esti “angelo” de Victoria’s Secret, ŝi ankaŭ reprezentas la parfumon Eternity de Calvin Klein kaj laboras por L’Oreal.

1. Adriana Lima
Bahiana supermodelo Adriana Lima estas konata pro siaj kontraktoj kun Maybelline kaj – divenu! – Victoria’s Secret. Ŝi estis la elektita modelo por prezenti la eldonon 2008 de Fantasy Bra, la plej multekosta mamzono de la mondo. La vestaĵo, kiu kostas US$ 5 milionoj, nur povus esti uzata de vera top model.

Revolucia Ganto Faciligos Vian Vintron
Oktobro 15, 2008 at 10:24 atm | In Modo | 1 CommentTags: freehands, ganto, iphone, vintro
En la sekva vintro vi ne bezonos respondi telefonan alvokon per la nazo en via iPhone. Freehands estas nigra ganto kiu solvas la problemojn inter malvarmaj manoj kaj tuŝ-ekranoj. Malgrandaj magnetoj tenas faldeblajn fingro-pintojn por faciligi la uzadon de klavaro, ekrano, MP3-ludilo, PSP aŭ simple tiri aĵon el via monujo. $20 (Lana), $30 (Streĉebla) kaj $40 (Leda).


Komputila Dorsosako Farita El Neopreno
Septembro 15, 2008 at 11:49 atm | In Dizajno, Modo, Vojaĝado | 4 CommentsTags: built, dorsosako, komputilo, neopreno, new york
Novjorka industria dizajna kompanio Built proponas tiun ĉi neoprenan dorsosakon por via tekkomputilo. La ĉefa kupeo entenas (kaj protektas) komputerojn inter 12–17″, dum du aliaj poŝoj provizas spacon por aliaj aĵoj. La produktoj de Built estas vendataj en pli ol 30 landoj kaj vi povas aĉeti ilin en 4.000 vendejoj, interalie en MoMa (la muzeo pri moderna arto de New York). U$ 80.

Cavalli Vestos Na Diet Coke En Milano
Aŭgusto 8, 2008 at 2:26 ptm | In Modo | 4 CommentsTags: coca-cola, diet coke, milano, moda semajno, roberto cavalli
Roberto Cavalli ĵus kreis novajn botelajn desegnaĵojn por limigita eldono de Diet Coke (Coca-Cola Light, en kelkaj landoj), okaze de la Moda Semajno en Milano. La 300.000 kurbo-riĉaj ujoj havas animalan temaron; ĝi estas “sorĉa kaj virina, en tipa Cavalli-stilo”.
TV-Reklamo en Esperanto Volas Konfuzigi Spektantojn
Aŭgusto 7, 2008 at 10:17 atm | In Filmoj, Modo | 1 CommentTags: britio, EAB, littlewoods direct, stephen thompson, TV
La “Internacia Lingvo de kompreno” baldaŭ rolos en televida reklamo. Littlewoods Direct uzos Esperanton por reklami siajn vestaĵojn en Britio. Stephen Thompson de la Esperanto Asocio de Britio (EAB) diris, ke “ni kredas ke la utilo de Esperanto neniam estis tiel granda kaj ni avide atendas la aperon de la reklamo”. David Inglis, el Littlewoods Direct, opinias: “ni scias ke plejparto de tiuj, kiuj rigardos la reklamon, ne komprenos kion oni diras, sed la lingvo estas tiel bela kaj eleganta kiel niaj vestoj. Ni ankaŭ aldonos subtitolojn”. EAB kalkulas ke Esperanto estas parolita de 2500 homoj en Britio. Fervoruloj esperas ke la reklam-kampanjo helpos kreskigi la intereson por la lingvo.
Sakoj Por Mesaĝistoj
Aŭgusto 1, 2008 at 1:48 ptm | In Dizajno, Modo | Leave a CommentTags: biciklo, rickshaw, sako
La nova Commuter Messenger Bag estas praktika sako kiu travivos vian moveman vivon dum multaj jaroj. Konstruita por rezisti pluvon kaj la rigorecon de biciklaj mesaĝistoj (samkiel Timbuk2), ĝi certe honoros la elspezitan monon. Kun tiom da poŝoj, bukloj kaj maŝoj, ĉi tiu ŝultra sako konformiĝos kun preskaŭ ĉio en viaj malmolaj, laboraj tagoj. Kun granda malantaŭa poŝo kun sekcioj por interalie poŝtelefono, la sako proponas facilan aliron al viaj aparatoj; interne, ekzistas dekroĉebla parto por portebla komputilo. Vi povas elekti diversajn kolorojn, kaj eĉ versiojn el reuzitaj plastaj boteloj. Prezoj startas je $160 por malgranda sako kaj $180 por mezgranda en la retejo de Rickshaw.


Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.


