“Uĵo”: La Sufikso De La Jaro (Verŝajne)
Novembro 23, 2009 at 11:01 ptm | In Libroj | 15 CommentsTags: facebook, vortaro, vortoj

Iu suna tago, Helen Sara B lacis pri la sufikso “-aĉ”. Ŝi tiam ekuzis la sufikson “-uĵ” en siaj retpoŝtoj por esprimi kontentiĝon ege plaĉe kaj facile. “Uĵu via nokto”, ŝi bondeziras. Emmanuel Bosquet klarigas en lia Facebook-paĝaro:
La sufikso “-UĴ” esprimas kontentiĝon de la parolanto. Oni povas diri “varmaĉa” kiam tro kaj aĉe varmas, sed oni ne havas vorton kiam la varmeco estas kontentiga, agrabla, ĉarma. Do “Mmh, tiu kovrilo estas varmuĵa!” indikas ke oni rekte kontentas pri la varmeco de la kovrilo. “Kia …promenuĵo!”, “Oh, kio okazuĵas?”. Komplimentoj: “Vi uĵas”, “Homuĵo!”
Kion pensus Onklo Zam’ pri tia evoluo de la lingvo? Diskutuĵu en nia komentejo…
“Unfriend”: La Vorto De La Jaro (Ŝajne)
Novembro 21, 2009 at 10:51 atm | In Libroj | 7 CommentsTags: facebook, vortaro

La nova eldono de anglalingva vortaro The New Oxford American Dictionary anoncis ĝian “Vorto de La Jaro” por 2009: “unfriend” (t.e. forigi iun kiel ‘amiko’ en socia retejo kiel Facebook). Kiel ni diru tion en Esperanto? Vortumu en la komentoj!
La 7 Plej Bongustaj Blogoj De La Mondo
Novembro 6, 2009 at 6:45 ptm | In Libroj, Listoj, Manĝado | 6 CommentsTags: 7canibales, donna hay, gourmand awards, jamie olivier, jeremy parzen, nigell
Jen la listo de neoficialaj “forn-mojosuloj”, alivorte tutmonde agnoskitaj blogistoj, kiuj tamen estas for de grandaj markoj de vinmanĝaĵa kritikumado.

- Itala La cuisine de Fabien kun diversaj receptoj kaj vere belegaj fotoj, pro kiuj en 2007 Fabien gajnis en konkurso “La plej bela foto-blogo”, organizita de squisito.org
- Kataluna 7canibales, kie amasas receptoj, diskutoj kaj rakontoj pri manĝaĝoj far de kelkaj iberiaj ĵurnalistoj kaj verkistoj
- Angla Jamiemagazine de juna kuiristo kaj lerta komunikisto Jamie Olivier, kiu, krom kuiri, ankoraŭ instruas en lernejoj la sanajn manĝkutimojn al gepatroj kaj infanoj
- Usona Nigell, interalie mojosa pro sia saĝecaro rilate kuiradon, manĝadon kaj manĝaĵojn
- Alia usona Dobianchi, kies aŭtoro sin prezentas kiel historiisto pri manĝaĝoj kaj trinkaĵoj, tradukisto kaj muzikisto. Efektive ĉi-blogo iĝis fama ĉar disvastigas inter usonanoj sekretojn de itala kuirarto kaj popularigas ankaŭ aliajn manĝaĵ-spertojn
- Aŭstralia Donnahay, kiu ĉefe traktas simplajn receptojn, facile plibonigeblajn. Post gajni internacian konkurson Gourmand Awards en 2007 pro la receptolibro, la aŭtorino nun malfermis vendejon kun propra nomo.
- ĉu vi jam lanĉis esperanto-lingvan receptblogon? Jen la loko por vi!
Fum-libroj: Legado Ne Mortigas
Majo 17, 2009 at 11:42 ptm | In Dizajno, Libroj | 4 CommentsTags: hemingway, kafka, pret-a-porter, tank-magazine
Vian la plej ŝatatan libron vi povas ne nur aŭskulti sed ankaŭ “fumi”. Konatiĝu kun TankBooks, unu de projektoj de anlgaj kreemuloj, kiuj interalie posedas na Tank-magazine (Tank-ĵurnalon). Nun oni ekproponas klasikajn verkaĵojn de Kafka, Tolstoy, Hemingway, Kipling. Esperanto-verkistoj momente mankas en ĉi-listo:)
Kiel vi povas vidi ĉe la bildo, eldonaĵoj efektive estas etaj libroj en pret-a-porter formato, sur kiuj tamen tute mankas iuj timigaj frapfrazoj pri danĝeroj por la sano. Do legu kaj ne zorgu! Por mendi vian ekzempleron kontaktu rekte londonan oficejon de kreintoj.
Porinfana Bildstrio Legeblas En Esperanto
Aprilo 29, 2009 at 11:11 atm | In Libroj | 3 CommentsTags: bildstrio, brazilo, horacio, horacjo, komikso, maurício de souza, turma da mônica
Horácio, la bildstria persono kreita de brazila desegnisto Maurício de Souza, ankaŭ legeblas en Esperanto. La prahistoriajn aventurojn de la Tyrannosaurus rex-ideto tradukas (iom pirate) la blogisto Fernando Maia, ekde Marto 2008. Li (la dinosaŭro, ne la tradukisto!) estas ĝentila, prizorgas la proksimulon kaj ne manĝas viandon. Nun li eĉ parolas internacian lingvon por kunigi la homaron – jo’, Horacjo rokas.

POR PLIAJ BILDRAKONTOJ: http://horacioesperante.blogspot.com/
Google Book Search Nun Serĉas Gazetojn
Decembro 10, 2008 at 12:12 atm | In Libroj, Teknologio | 2 CommentsTags: book search, google, kontakto, libro, magazeno, revuo
Google anoncas, ke ĝia servo Google Book Search nun serĉas ankaŭ arkivitajn revuojn, plenkolore, ĉiupaĝe, retumil-legeble! Inter aliaj titoloj troviĝas Popular Science, New York Magazine, aŭ eĉ malhelaĵojn kiel Bulletin of Atomic Scientists. Rezultoj el magazinaj serĉoj aperas kune kun libraj serĉoj, sed se oni klakas sur Advanced Book Search, tie oni povas elekti “rezultoj nur el gazetoj”. Sed ni nur fieros kiam Kontakto aperu tie.
Usona Libro Rakontas La Historion De Mojoseco
Oktobro 14, 2008 at 6:06 ptm | In Libroj | Leave a CommentTags: cool, hip, historio, mojoseco, usono, volofa
Kio fakte estas “mojoseco”? Ĉu vi rekonas mojosaĵon je la unua okulumo, aŭ ĉu vi havas nur svagan impreson surbaze de holivudaj filmoj? Nu, kleriĝu!
![]() Browse Inside this bookGet this for your site |
En la libro Hip: The History (”Hipeco – la historio”) el 2005, John Leland el Usono retroesploras la padojn de la Usona popkulturo. Per surprizaj devojiĝoj tra muziko, filmo, krimo kaj famulismo li malkovras la radikojn de unike Usona nocio: la ‘hipeco’. Ĝi ekestis jam en la tagoj de sklaveco, kiam Afrikidaj sklavoj por konservi sian dignecon apud la Eŭropidaj majstroj devis uzi kvazaŭ sekretajn kodojn – supozeble, hip eĉ devenas el la Volofa lingvo: hepi ’vidi’ aŭ hipi ’malfermi siajn okulojn’. Nu jes, ”hipa” kaj ”mojosa” ne estas la sama afero, sed kvazaŭ kuzoj. Maljuna ĵazisto kun sufiĉe eksmoda vestaro povas esti tute hipa… Dependas de la sinteno, de la agado antaŭ alies okuloj. Legu la libron kaj mojose plihipiĝu! B-)
Japanaj Sekretoj Por Ĉiutageco
Oktobro 4, 2008 at 11:35 atm | In Libroj | Leave a CommentTags: libro, Lisa Katayama, urawaza, usono
Kiel redoni poluron al iu malnova metala detalo? Surmetu salon miksitan kun citrona suko. Kiel kolekti ĉiujn erojn de la glaso, kiu ĵus falis sur la flankon? Nu, ĵetu supren pezojn de freŝa pano. Tiuj-ĉi estas nur 2 inter aliaj 100 efektivaj kvankam samtempe simplaj konsiloj por igi vian vivon iomete pli facilan.
Ideoj de nuntempaj japanoj estas unigitaj en libro Urawaza, far de Lisa Katayama. La nomo de libro signifas “sekreta avantaĝo” kaj divenas de videoludoj. Ĉi-libron aperigis usona Chronicle Books kaj disegnis kiel iu libro de 50-jaroj de pasinta jarcento. Do, kontraŭ nur 14.95 USD vi havos aliron al tuta saĝeco de la lando de Leviĝanta Suno. Urawaza!
“Jen Biblioteko” Kaj “Spam-Muzeo”
Septembro 17, 2008 at 4:56 ptm | In Fotografio, Libroj | Leave a CommentTags: bigbox reuse, julia christensen, spam, usono
Oni reuzas multe pli da aĵoj ol ni pensas. Eĉ konsumema socio kiel la Usona ekzorgis pri trovi manieron por uzi denove tiujn grandegajn konstruaĵojn, kiuj antaŭe estis vendejegoj kaj komerc-centroj, sed nuntempe iĝis fermitaj aŭ lasitaj pro la nova merkatik-strategio de siaj estroj. Do, anstataŭ famegaj Wall-Mart k.s. aperas tribunaloj, preĝejoj, malsanulejoj, lernejoj, ĝimnastikejo, biblioteko kaj eĉ spam-muzeo. Kaj tio verŝajne restus tute nerimarkita fakto, se Julia Christensen ne kolektintus fotojn, kiuj rakontas pri tiuj “reenkarniĝoj”. Materialo kaj impresoj sufiĉis por la libro BigBox: Reuse, kiu jam estas eldonita kaj parolas pri multaj aferoj, ekde aĉetumado (shopping) kaj konsumismo, ĝis unuiĝo de arto, politik-ekonomiko kaj konscia eko-konduto.
Kiel Diri Ĉion Per Nur Ses Vortoj
Julio 11, 2008 at 2:12 ptm | In Kiel, Libroj | 1 CommentTags: haiku, harper, hemingway, sms, storytelling, vortoj
Komunikado en ĉi epoko de SMS-oj kaj blogafiŝoj iĝas ĉiam pli mallonga kaj rapida. Kaj la minaco estas perdi ĝies kvaliton; pro tio, kelkaj homoj studas japanajn haiku, dum aliaj relegas verkojn de Hemingway – kiu verkis faman brevan“For Sale: Baby Shoes, Never Worn” (esperante “Vendata: Infanaj Ŝuoj, Neniam Uzitaj”). Oni ne scias de kiu reprenis la ideon rakontad-arta, storytelling-revuo SMITH, kiu lanĉis ses-vortan defion inter siaj legantoj. Partoprenis diversaj aŭtoroj kaj famuloj, ekde Dave Eggers kaj Deepak Chopra ĝis Moby, kaj la verkaĵoj fariĝis libro, eldonita de Harper Perennial.
“Ses Vortoj”, la libro, aĉeteblas pere de Amazon:
Not Quite What I Was Planning: Six-Word Memoirs by Writers Famous and Obscure
Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.




