Kiel Dormigi Bebon Pere De Linux
Oktobro 9, 2009 at 1:43 ptm | In Kiel | 2 CommentsTags: bebo, komputilo, linux
Uzu malnovan komputilon por dormigi vian ĉarman bebon. Verkita por Linukso, permesu min klarigi kiel funkcias tiu ĉi simpla kodo. Unue la programo elĵetos la lumdiskan legilon, kaj poste ĝi fermigos la diskpleton. Brila! Tiu “malfermu-fermu” iteracio rulos porĉiam, krom se vi volonte haltu la programon.
while [1 = 1] do #eject cdrom eject #pull cdrom tray back in eject -t done
Jen la video!
PS: Vi povas konstrui similan programon por Windows pere de la softvaro Autohotkey.
Kiel Ŝpari Vaporon Absolute Senzorge
Marto 28, 2009 at 7:07 ptm | In Dizajno, Kiel, Manĝado | 2 CommentsTags: johnathan banton, osmos, soio
Ekhavu en via kuirejo la novan eko-forneton “Osmos”, kreaĵo de la angla disegnisto Jonathan Banton. Ĝi estas nur flakono, kiun oni metas sur la poton en kiu oni estas kuirantaj. Tiu flakono malebligos al vaporo perdiĝi en aero kaj do la vaporo de kuirado amasiĝos interne de la flakono. Imagu, vi povus uzi Osmos-on, ekzemple, por akvumi la semojn de herbo (salatfolietoj, soio ks) kaj kreskigi ilin, tielmaniere bongustigante siajn manĝaĵojn. Kaj poste manĝu vian manĝaĵon feliĉa, ĉar krom disegno kaj utilo por naturmedio, estas plibonguste uzi Osmos-on!

Kiel Alkroĉi Dosieron En Gmail El Vindoza Kunteksta Menuo
Marto 21, 2009 at 12:41 ptm | In Kiel, Teknologio | 2 CommentsTags: affixa, gmail, retmesaĝo, retumilo, yahoo

Jes, eblas alkroĉi dosierojn en Gmail aŭ YahooMail rekte el la kunteksta menuo de Windows. Affixa oferas tiun eblecon senpage por privata uzo kaj ekde £2 por entreprenoj. Simple instalu la etan softvaron kaj elektu “Launch Gmail after creating a draft message”.

Nun vi povos dekstre alklaki “Sendu al -> Poŝtricevulo” el la kunteksta menuo por alkroĉi dosierojn. Vi devos esti ensalutita en Gmail pere de via defaŭlta retumilo; tiam la programo portos vin al “Nova Mesaĝo”, preta por sendo.

Aviadilos? Kunportu Ĉion En Unu (Man-)Pakaĵo
Oktobro 29, 2008 at 1:39 ptm | In Kiel, Vojaĝado | 4 CommentsTags: brendan lewis, klaku, manpakaĵo
Nia skipano Chuck Smith kaj Klaku.net rekomendas ĉisemajne videon nomata “Kiel Kunporti Ĉion Kion Vi Volas En Via Manpakaĵo“. La kreinto de la amuza filmeto, elektronika inĝeniero kaj teknika tradukisto Brendan Lewis, sin nomas ‘globtrotulo’ kaj kreis propran blogon en pluraj lingvoj – inkluzive de Esperanto – por rakonti pri siaj tra-la-mondaj aventuroj.

Kiel Ĝeti Sian Amon Al Lŝiaj Piedoj
Oktobro 26, 2008 at 3:15 ptm | In Dizajno, Kiel | Leave a CommentTags: Jurgen Dahlmanns, Nepalo, rug star
Kio okazas, se oni metas vortojn de amo kaj emociojn sur tapeton, por produkti kiun oni elspezis 300horojn? Kiom pezas la respondeco (mia, ĉar mi kreis gxin) rilate la uzantojn?
Invitas pensi pri etika produktado Jurgen Dahlmanns, aŭtoro de la aro de tapetoj en pura lano por Rug Star. En la foto: Like love/pain, 213′305cm, realigita en Nepalo, 7.800eur
Kiel Plibonigi Vian Wi-Fi Preskaŭ Senpage
Oktobro 5, 2008 at 11:24 atm | In Kiel | Leave a CommentTags: anteno, router, wifi
Se via router havas antenon, vi povas krei vian propran, hejm-faritan parabolikan pladon. Tiel vi povos orientigi la oscilojn al pli precizan direkton, kun gajnoj ĉirkaŭ 9 decibeloj. En freeantennas.com estas multaj tiaspecaj projektoj, sed la plej simpla nomiĝas Ez12 Windsurfer.
- Elŝutu la ŝablonon
- Printu ĝin en la originala grandeco. (Se vi pligrandigas ĝin, fakte la rezulto estos pli bona – ĝis 12dB – sed atentu ke la proporcio restu senŝanĝa ["keep square"])
- Formtranĉu laŭ indikiloj kaj faru la 6 truetojn
- Gluu aluminian paperon en la antaŭa parto de via nova reflektilo
- Kunligu la du partojn
- Surmetu la parabolikan pladon en la anteno…
- Ne dankinde!
Kiel Mezuri Distancon per Google Maps
Septembro 18, 2008 at 9:26 atm | In Kiel | 3 CommentsTags: distanco, google maps, ilo, mapo, new york

Google Maps havas utilan funkcion kiu ebligas kalkuli la distancon inter du punktoj ie ajn sur la Tero – vi povus uzi ĝin por mezuri la proksimuman interspacon inter du urboj, kalkuli la grandecon de loka futbala kampo aŭ scii kiom for estas tiu nova oficejo de via hejmo. En la supra ekzemplo, ni mezuris la longecon de Manhattan-ponto (inter Brooklyn kaj NovJorko). En la ĉefa paĝo de Google Maps, simple klaku sur “My Maps” (“Miaj Mapoj”) kaj elektu “Distance Measurement Tool” (“Distanc-Mezurila Ilo”). Nun elektu du punktojn sur la mapo; la distanco tuj aperos (en mejloj aŭ kilometroj). Google Maps uzas rektajn liniojn por kalkuli la plej mallongan distancon, sed vi povas ankaŭ spuri kompletan vojon per pluraj klakoj en ĉiuj devioj kaj kurboj, kiel montrita sube:

En ĉi tiu ekzemplo ni mezuris la distancon inter la parkejo de Taj Mahal kaj la reala monumento – oni devas piediri 1,4 kilometrojn antaŭ ĝin eniri. Nun vi povos vere scii kiom for estas tiu komunloĝejo dum vintro frostas ekstere.
Kiel Paroli Maldece En Esperanto
Aŭgusto 7, 2008 at 12:21 ptm | In Kiel | 2 CommentsTags: roedy green, vortaro
Kanadano Roedy Green kompilis amuzan paĝon pri maldecaj vortoj en Esperanto. Kvankam ĝi havas fortan anglan rilaton, oni certe povas pligrandigi nian, aham, vortprovizon. Perlaj estas la dialogoj: “Saluton, furzujaĉo. Kie estas via bela pisujeto hodiaŭ? Ĉu ĝi estas en la onklina fekejo?”. Respondo: “Ne insultu min tiel, vi malbela piĉvizaĝo. Ĝi ne estas tie, sed sur la malpura kacujaro…” Eĉ Onklo Zam’ ne imagus tiun homaranan nivelon en nia lingvo! Liberigu vian vortaron en la komentoj.

Kiel Fari 100 Puŝ-ekzercojn Post Nur Ses Semajnoj
Julio 18, 2008 at 6:03 ptm | In Kiel | Leave a CommentTags: ekzercado, push-up
One Hundred Push Ups havas tre interesan trejn-programon kiel komenci kaj sukcesi fari 100 puŝ-ekzercojn (push-ups) post nur ses semajnoj. La retejo montras la paŝojn por atingi tiun-ĉi numeron, iom post iom, per tre detala plano je pluraj niveloj – laŭ via fizika kapablo sekvi ĝin.

Kiel Tajpi URL-ojn Pli Rapide En Via iPhone
Julio 15, 2008 at 6:16 ptm | In Kiel, Teknologio | 7 CommentsTags: iphone, safari
iPhone enkondukis na ”.com” kiel klavara mallongirejo por plirapidigi la tajpadon de URL-oj ekde kiam ĝi estis lanĉita, sed nun oni povas pligrandigi tiun eblecon por tajpi retadresojn kaj retpaĝojn. Unue, en Mobile Safari, simple premadu la “.com” butonon dum sekundo por vidi la aliajn eblecojn (nome “.net”, “.edu”, kaj “.org”). Due, kiam la klavaro havas la simbolon “@” sed ne havas la klavon “.com”, vi povas teni “.” (punkto) por akiri la samajn domajnajn mallongirejojn. Tio estas speciale utila kiam oni devas permane tajpi retadresojn aŭ plenigi formularojn en novaj programoj.

Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.
