La Reĝo de Photoshop
Novembro 4, 2009 at 6:53 ptm | In Fotografio | 1 CommentTags: deviantart, erik johansson, surealismo, svedio
Dum li preparas novan retpaĝon, digitala artisto Erik Johansson furoras en Svedio per siaj superrealismaj bildoj.





En la retejo DeviantArt vi povas vidi pliajn fotojn de Erik.
La Aglo Revenas Hejmen
Julio 21, 2009 at 4:39 ptm | In Fotografio, Teknologio | Leave a CommentTags: aldrin, armstrong, collins, luno, NASA, tero

Depost la plej fama vojaĝo iam ajn, alvenis la tempo por iri hejmen. Sekve al pruvadi tion, ke la homaro kapablis iri alimonden, Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin forflugis pere de la Luna Transportilo por renkontiĝi kun Michael Collins en la lun-orbita, Komanda/Serva Transportilo. Fotita de Collins la 21an de Julio 1969, la supreniranta spacoŝipo alproksimiĝas; videblas la Luno sube kaj la Tero iom for, en la distanco.
Fotografiisto Montras Palacojn De Saddam Hussein
Junio 30, 2009 at 2:32 ptm | In Fotografio | Leave a CommentTags: irako, palaco, saddam hussein
Jen interesa kolekto de bildoj pri la nuna situacio de la palacoj de Saddam Hussein, post la falo de la Iraka reĝimo (sekvu la ligon por vidi ĉiujn fotojn el la serio).


FOTO-KOLEKTO: “Breach“, de Richard Mosse
Probable, La Plej Freneza Flughaveno De La Mondo
Junio 26, 2009 at 10:56 atm | In Fotografio | 5 CommentsTags: aviadilo, flughaveno, klm, plaĝo

Klaku por vidi la foton en sia originala grandeco.
Galaksia aŭroro
Majo 27, 2009 at 1:38 ptm | In Filmoj, Fotografio | Leave a CommentTags: astronomio, Fotografio
La usona fotisto William Castleman regalas nian vidon per tiu ĉi mojose gapiga filmeto de la nokta ĉielo, farita laŭ la teĥniko de frosto-tempa fotografio.
Dum tuta nokto, li pafis po unu foto minute grandan areon de la ĉielo per larĝangula lenso; poste li muntis ilin en filmon je rapideco de 15 bildoj minute. Tiel, la ĉielmovo estas ŝajne akcelita. Por kapti la stel-lumon, la tempo-ekspono estis tre granda (20 sekundoj) sed tio garantias ankaŭ ke fajnaj detaloj, normale kaŝitaj al nudaj okuloj, estu brile montritaj.
La elektita ĉiel-areo havas pluson: ĝin trairas la nukleo de nia galaksio, Lakta Vojo, kies majesta ĉielitinero ĉefrolas la filmeton.
Indas tamen spekti la pli kvalitan originalan filmon ĉe Vimeo.
WWF Lanĉas Kreivan Ekologian Kampanjon
Majo 25, 2009 at 6:25 ptm | In Fotografio | 1 CommentTags: ekologio, naturo, WWF
Klaku la bildon por elŝuti ĝin je sia originala grandeco.
Lenovo W700ds Revolucia Duobla Ekrano
Majo 1, 2009 at 1:19 ptm | In Fotografio, Teknologio | 1 CommentTags: lenovo, thinkpad, w700ds

Nova produkto de Lenovo, la tekkomputilo W700ds, distingiĝas en sufiĉe prema merkato – ne nur pro tio, ke ĝi grandas preskaŭ kiel du el aliaj konkurantoj kombine. Elpensita por profesiaj fotografiistoj, ĝi havas: duan, helpan ekraneton; numeran klavaron; tableron por desegni; kaj amaso da teknikajn trajtojn por amuzigi eĉ la plej sovaĝan videoludiston. Kun tiuj du ekranoj kaj la aldona stylus, ĝi aspektas iom kiel ido de Nintendo DS kaj Palm III. Prezo: “nur” $5.419 (usonaj dolaroj, vi!).

11 Malaperitaj Bestoj Kiuj Estis Fotitaj
Aprilo 21, 2009 at 10:55 atm | In Fotografio | 4 CommentsTags: bufo, ecowordly, ekologio, quagga, tasmanio, tigro
Artikolo verkita de EcoWordly asertas, ke la nuna malaperiĝa rapideco estas inter 100- kaj 1000-oble pli alta ol la mezonombro, tiel ke onia tempo povas esti konsiderita la 6a periodo de amas-malapero en la historio de la planedo. Dezegnaĵoj kaj fosilioj certe povas helpi nin kompreni antikvajn speciojn, sed fotografioj estas eĉ pli inspiraj.

Tasmana Tigro

Kvagao

Ora Bufo
Ve, Ni Estas Malgrandaj
Aprilo 15, 2009 at 2:17 ptm | In Fotografio | 5 CommentsTags: galaksio, lakta vojo, luno, spaco, stelo, suno, tero
Sama modelo, malsamaj aĝoj
Februaro 19, 2009 at 11:20 ptm | In Fotografio, Modo | 2 CommentsTags: digg, digitalpixels, inez van lamsweerde, modelo, paris, Vinnodh Matadin, vogue
Fotografia retejo DigitalPixels furoras ĉisemajne en Digg pro publikado de foto-seanco pri unu sama modelo, je 6 malsamaj “aĝoj” (kosmetikaĵoj faras miraklojn!).
Dek-jaraĝa vizaĝo:

Dudek-jaraĝa vizaĝo:

Tridek-jaraĝa vizaĝo:

Kvardek-jaraĝa vizaĝo:

Kvindek-jaraĝa vizaĝo:

Kvindek-jaraĝa vizaĝo:

La fotoj estis faritaj de Inez van Lamsweerde (Vogue Paris) kaj Vinnodh Matadin.
Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.

