Ĉu Estas Limoj Por Amo?
Oktobro 5, 2009 at 9:37 ptm | In Filmoj, Vojaĝado | Leave a CommentTags: Carlo Pisani, lovetrips, The European Cultural Foundation
La respondon ni trovos Somere 2010 ĉe kelkaj filmfestivaloj, kie spekteblos dokumentario Lovetrips (amvojaĝoj). Itala reĝisoro Carlo Pisani, kiu enamiĝis en Svislandino antaŭ 9 jaroj kaj venkis monkonkurson de Eŭropa Kultura Fondo, nun estas preparanta filmadon pri malproksimaj enamiĝintoj kaj diversaj spertoj kiuj ekas en ĉi-specaj rilatoj.

Ĝis la 30a de novembro oni serĉas homojn, kiuj vivas internacian amrilaton ene de EU. Simple aliĝu al la projekto – post 4 semajnoj vi scios ĉu oni elektis vin kaj vian kunul(in)on por filmado. Aĝo, sekso kaj nacieco ene de Eŭrop-Unio ne gravas. Nek gravas bone paroli la anglan, ĉar oni rajtos rakonti sian amhistorion en la denaska lingvo.
Serpento En La Herbo
Julio 5, 2009 at 1:32 ptm | In Filmoj, Muziko | 6 CommentsTags: bob fosse, danco, Michael Jackson
Ĉu Michael Jackson kopiis la danc-movojn el la 1974-a filmo “Snake in the Grass”, de Bob Fosse? Spektu la videon kaj poste voĉdonu en la komentoj.
(Jes, la filmo temas pri ‘La Eta Princo’).
–
ALDONO: Jen malnova foto de Bob, ĉu influo al MJ?

La Plej Radikala Veturila Filmo Iam Ajn
Junio 2, 2009 at 10:44 ptm | In Filmoj | 10 CommentsTags: cinéma vérité, claude lelouch, ferrari, parizo

C’était un rendez-vous (“Rendevuo en Parizo”) estas mallonga filmo far de Claude Lelouch (1976) kiu fariĝis legenda inter amantoj de aŭtoj kaj cinéma vérité.
La legendo estas, ke la kinisto muntis kameraon fronte de sia Ferrari 275 GTB kaj invitis amikon, profesia Formula1-ŝoforisto, por trairi la koron de Parizo. La trajekto estus ekde Porte Dauphine, al la Louvre, ĝis la preĝejo Sacre Coeur. La afero okazus je la leviĝo de la suno.
Sed Lelouch neniam sukcesis ricevi la proprajn permesojn por fermi la stratojn por sia aŭto, kaj la filmo-bendo nur sufiĉus por registrigi 10 minutojn! La ŝoforo kompletigis la trajekton en 08:40 minutoj, je pinta rapideco de 324 km/h. En la filmo videblas ruĝaj trafiklumoj, kontraŭ-direktaj vojoj, piedirantoj… Kiam la direktoro debutis la filmon publike, Lelouch estis tuj enprizonigita. La filmo estis malpermesita kaj iĝis subgrunda… ĝis nun. Se vi ankoraŭ ne spektis ĝin, tenu la spiron kaj ĝuu la rajdon.

Galaksia aŭroro
Majo 27, 2009 at 1:38 ptm | In Filmoj, Fotografio | Leave a CommentTags: astronomio, Fotografio
La usona fotisto William Castleman regalas nian vidon per tiu ĉi mojose gapiga filmeto de la nokta ĉielo, farita laŭ la teĥniko de frosto-tempa fotografio.
Dum tuta nokto, li pafis po unu foto minute grandan areon de la ĉielo per larĝangula lenso; poste li muntis ilin en filmon je rapideco de 15 bildoj minute. Tiel, la ĉielmovo estas ŝajne akcelita. Por kapti la stel-lumon, la tempo-ekspono estis tre granda (20 sekundoj) sed tio garantias ankaŭ ke fajnaj detaloj, normale kaŝitaj al nudaj okuloj, estu brile montritaj.
La elektita ĉiel-areo havas pluson: ĝin trairas la nukleo de nia galaksio, Lakta Vojo, kies majesta ĉielitinero ĉefrolas la filmeton.
Indas tamen spekti la pli kvalitan originalan filmon ĉe Vimeo.
1938: La Unua IJK (video!)
Majo 9, 2009 at 4:10 ptm | In Filmoj | 2 Comments
Sensona 23-minuta filmeto pri la unua IJK montras scenojn el la (tiam nomata) Internacia Junularkunveno en 1938, en kiu TEJO estis fondita. La renkontiĝo okazis en la nederlanda vilaĝo Groet, dum kiu oni fondis Tutmondan Junular-Organizon (TJO). En 1952 TJO ŝanĝis sian nomon al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kiu ekde 1956 estas la junulara sekcio de UEA. La filmo, ciferecigita danke al Esperantic Studies Foundation, finiĝas iom abrupte, sed post tiom da dancetoj kaj saltetoj oni satas, dankon.
SPEKTU: 1938, La Unua IJK [video]
Atentu! La Ninja Kato Alvenas Vin
Decembro 7, 2008 at 12:40 ptm | In Filmoj | Leave a CommentTags: kato, ninja
Primoka Video De Sub_18-Esperantistoj Fajras Polemikon Pri Katalunio
Septembro 14, 2008 at 2:53 ptm | In Eventoj, Filmoj | 1 CommentTags: dj, hispanio, katalunio, leo sakaguchi, naumburg, sub_18
Internacia superstar dj Leo Sakaguchi publikigis ĉi tiun novan videon pri la Sub_18 Esperanto-Renkontiĝo kiu okazis en la germana urbo Naumburg. Sub_18 estas projekto kiu okupiĝas pri junuloj sub 20 jaroj; ili regule renkontiĝas, okazigas lingvo-kursojn, kaj ĝenerale diboĉumadas. La video primokas la akĉentojn de diversaj landoj kaj eĉ ekis polemikan diskuton pri Hispanio/Katalunio… Diskutu vian politikan vidpunkton ĉe la YouTube-komentoj.
Alŝutu Videon, Atendu Inviton Al Cannes
Septembro 3, 2008 at 7:37 ptm | In Eventoj, Filmoj | 2 CommentsTags: cidade de deus, fernando meirelles, festival do minuto, italio, videominuto
Ĉu vi memoras esti respektema en kinejo kaj dum komencaj subtitoloj ekas malŝalti vian poŝtelefonon? Pli bone ĉesu tuj, ĉar vi riskas maltrafi la tutan filmon! Jen filmo-formato mallongega – filmetoj, kiuj ne superas 60 sekundojn. Por popularigi ĉi-formaton, ekde la 6a ĝis la 13a de septembro en itala urbeto Prato okazas festivalo Videominuto. Esencaj kaj “elpremitaj”, konkursantaj filmetoj bezonas tuj kapti atenton de spektantoj: tempo devigas.
Fakte en monda nivelo, ekde Lisbono ĝis Novjorko ekzistas pli ol deko da similaj festivaloj. Ili bonege taŭgas kiel provejo por junaj kinofarantoj, sed ofte partoprenas ankaŭ sukcesuloj. Ekzemple, brazilan Festival do Minuto de 1991 partoprenis Fernando Meirelles, kiu nuntempe estas fama reĝisoro interalie konata pro Cidade de Deus (Urbo de Dio). Ankaŭ veras ke foje tiujn filmetojn atendas evoluo kaj reĝisoro poste faras “normalan” filmon.
TV-Reklamo en Esperanto Volas Konfuzigi Spektantojn
Aŭgusto 7, 2008 at 10:17 atm | In Filmoj, Modo | 1 CommentTags: britio, EAB, littlewoods direct, stephen thompson, TV
La “Internacia Lingvo de kompreno” baldaŭ rolos en televida reklamo. Littlewoods Direct uzos Esperanton por reklami siajn vestaĵojn en Britio. Stephen Thompson de la Esperanto Asocio de Britio (EAB) diris, ke “ni kredas ke la utilo de Esperanto neniam estis tiel granda kaj ni avide atendas la aperon de la reklamo”. David Inglis, el Littlewoods Direct, opinias: “ni scias ke plejparto de tiuj, kiuj rigardos la reklamon, ne komprenos kion oni diras, sed la lingvo estas tiel bela kaj eleganta kiel niaj vestoj. Ni ankaŭ aldonos subtitolojn”. EAB kalkulas ke Esperanto estas parolita de 2500 homoj en Britio. Fervoruloj esperas ke la reklam-kampanjo helpos kreskigi la intereson por la lingvo.
Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.
