Rokidoj, La Nova Muzika Fenomeno De Esperantujo
Aŭgusto 12, 2009 at 12:32 ptm | In Eventoj, Muziko | 2 CommentsTags: KEF, sub_18, rokidoj

Internacia Esperanto-kultura festivalo KEF 2009 ĵus finiĝis prezenti siajn altkvalitajn originalajn artistojn kaj en Interreto jam furoras ĝia plej agrabla surprizo, sub-18a rokbando “La Rokidoj”, en kiu muzikumas Sesil Knage, Olga Marian Elliot Schou, Villads Bugge Bang kaj Carina – gefiloj de diversaj esperantistaj steluloj. Jen video:
La Rokidoj estas pura rokenrola sinteno, kaj ni amas ĝin!

Unua Video Pri IJK 2009
Aŭgusto 7, 2009 at 12:34 ptm | In Eventoj, Muziko | 1 CommentTags: benny lewis, IJK, IJK2009, supernova
Dum ni atendas videon kun la koncerto de Supernova, jen la unua filmeto por montri kion esperantisto Benny Lewis faris dum la Internacia Junulara Kongreso de Liberec’ (Ĉeĥio).
Germana Televidkanalo Parolas Esperanton
Julio 22, 2009 at 11:03 atm | In Eventoj, Televido | 5 CommentsTags: ARD, germanio, IJK, leo sakaguchi
Memore Al Mojosulo
Junio 29, 2009 at 2:22 atm | In Eventoj, Muziko | 1 CommentTags: Michael Jackson, popo, Svahila lingvo
En Esperantujo ne facilis esti fano de Michael Jackson (1958–2009). Homoj ofte negative reagis. Eble ĉar li kantis per la Angla. Eble ĉar ili vidis nur lian vizaĝon.
Per siaj videoj kaj muziko, Michael Jackson kundifinis mojosecon en la jaroj 1980aj kaj 1990aj. Tial li meritas mencion en Mojose.
~B–O
Ĉu vi sciis ke li estis fervora libroleganto ( http://is.gd/1hoDh )? Kaj ke li prisciis Espon? Tion montras la enkonduka parolado al la reklamfilmo por ”HIStory” ( http://is.gd/1hoTy ).
Kiel Mojose-teamano, mi volas honori ĉi genian muzikisto-danciston per mia malnova (jam aliloke aperinta) traduko de la teksto de ”Liberian Girl” (interesa por lingvuloj pro la svahilaĵo!) Popteksto sen melodio ĉiam aspektas strange, do prefere vi aŭskultu ankaŭ la muzikon – ekzemple je http://fizy.com/.
LIBERIANIN’
Naku penda piya – naku taka piya – mpenziwe
[Ankaŭ mi amas vin – ankaŭ mi volas vin – mia kara]
Liberianin’…
Vi venis kaj venkis min
Abrupta pasi’
Liberianin’…
Konkeris la koron, in’
Sincer-emoci’
Liberianin’
Vi scias ke venis
Venkonte min,
Samkiel en filmoj
Kiam geamantas du
Kaj ŝi flustras al li ”ĉu
Vi min amas?” kaj li plu…
”Mi amas vin, Liberjanin’”
Naku penda piya – naku taka piya – mpenziwe
Liberianin’
Pli fajna ol ajna gem’
Koramo el vi
Liberianin’…
Vi kisas min,
Ho, destin’
Ke faras vi ĉi
Liberianin’
Vi scias ke venis
Venkonte min,
Samkiel en filmoj
Kiam geamantas du
Kaj ŝi flustras al li ”ĉu
Vi min amas?” kaj li plu…
”Mi amas vin, Liberjanin’”
Naku penda piya – naku taka piya – mpenziwe
Liberianin’
Vi scias ke venis
Venkonte min,
Atendas mi tagon
Kiam diros vi „ho jes!“
Kaj mi same kun ridet’
Kaj ĉiamos la konfes’
Mi amas vin, Liberjanin’, je etern’
(In’)
Mi amas vin, Liberjanin’, je etern’
(In’)
Mi amas vin, Liberjanin’, je etern’
(In’)
Mi amas vin, Liberjanin’, je etern’
(In’)
Mi amas vin
Mi amas vin kara
(In’)
Mi volas vin
Mi amas vin kara
(In’)
Hu! Mi amas vin kara, mi volas vin kara, hu!
(In’)
[Esperantigis musubana laŭ originalo de Michael Jackson – ©]
Peĉakuĉo pri Esperanto
Aprilo 28, 2009 at 1:08 ptm | In Eventoj | 2 CommentsTags: esperanto, pecha kucha, peĉakuĉo, prelego, prezento
En hispana tutlanda universitato, UNED, grupo de junaj instruistoj organizas prelegaron laŭ sistemo peĉakuĉo. Ĝi estas vigla prezento sistemo per kiu la prelegonton povas disponigi al si 20 bildojn, kiuj montriĝos po 20 sekundoj (entute, 6m40s da prezento-tempo).
Pasintan 21an de aprilo, esperanto estis unu el la temoj de la prelegaro. Jen la prezento (sen la voĉaj klarigoj). Kompreneble, la plejmulto estas hispanlingva.
Beardyman, Hillary Hahn duelas buŝtamburade ĉe DLD
Januaro 30, 2009 at 11:48 atm | In Eventoj, Muziko | 1 CommentTags: beardyman, buŝtamburado, DLD, hillary hahn
DLD (Digital, Life, Design) estas “la Eŭropa konferenco por la 21a jarcento” kaj prezentas novaĵojn je la kampoj de scienco kaj kulturo. Entreprenisto Martin Varsavsky estis tie kaj filmis tiun ĉi duelon inter violonistino Hillary Hahn kaj buŝtamburisto Beardyman. (Ni certas ke Mojose-kontribuanto Nehundo inpiriĝos por venonta IJK.)
IS kaj AS, Finfine Kune?
Decembro 17, 2008 at 12:42 atm | In Eventoj | 7 CommentsTags: AS, IS

Ĉu nur onidiro?
Primoka Video De Sub_18-Esperantistoj Fajras Polemikon Pri Katalunio
Septembro 14, 2008 at 2:53 ptm | In Eventoj, Filmoj | 1 CommentTags: dj, hispanio, katalunio, leo sakaguchi, naumburg, sub_18
Internacia superstar dj Leo Sakaguchi publikigis ĉi tiun novan videon pri la Sub_18 Esperanto-Renkontiĝo kiu okazis en la germana urbo Naumburg. Sub_18 estas projekto kiu okupiĝas pri junuloj sub 20 jaroj; ili regule renkontiĝas, okazigas lingvo-kursojn, kaj ĝenerale diboĉumadas. La video primokas la akĉentojn de diversaj landoj kaj eĉ ekis polemikan diskuton pri Hispanio/Katalunio… Diskutu vian politikan vidpunkton ĉe la YouTube-komentoj.
Alŝutu Videon, Atendu Inviton Al Cannes
Septembro 3, 2008 at 7:37 ptm | In Eventoj, Filmoj | 2 CommentsTags: cidade de deus, fernando meirelles, festival do minuto, italio, videominuto
Ĉu vi memoras esti respektema en kinejo kaj dum komencaj subtitoloj ekas malŝalti vian poŝtelefonon? Pli bone ĉesu tuj, ĉar vi riskas maltrafi la tutan filmon! Jen filmo-formato mallongega – filmetoj, kiuj ne superas 60 sekundojn. Por popularigi ĉi-formaton, ekde la 6a ĝis la 13a de septembro en itala urbeto Prato okazas festivalo Videominuto. Esencaj kaj “elpremitaj”, konkursantaj filmetoj bezonas tuj kapti atenton de spektantoj: tempo devigas.
Fakte en monda nivelo, ekde Lisbono ĝis Novjorko ekzistas pli ol deko da similaj festivaloj. Ili bonege taŭgas kiel provejo por junaj kinofarantoj, sed ofte partoprenas ankaŭ sukcesuloj. Ekzemple, brazilan Festival do Minuto de 1991 partoprenis Fernando Meirelles, kiu nuntempe estas fama reĝisoro interalie konata pro Cidade de Deus (Urbo de Dio). Ankaŭ veras ke foje tiujn filmetojn atendas evoluo kaj reĝisoro poste faras “normalan” filmon.
Ne Legu Plu Nian Blogon
Aŭgusto 28, 2008 at 4:36 ptm | In Eventoj, Teknologio | Leave a CommentTags: ferioj, italio, ret-dependeco
ĉar verŝajne vi jam estas ret-dependa. Itala senlukra organizo kaj socia reto Netdipendenza konstatas ke ne plu eblas ignori ĉi-fenomenon kaj indas batali kontraŭ ĝi kune. Antaŭnelonge oni lanĉis aron de 25 eventoj en tuta lando por helpi al homoj, kiuj sentas nepovon aŭ malemon disiĝi de siaj gadget eĉ dum ferioj.
La programo celas “maltoksikiĝon”, instruadon de rilaksiĝo por tekno-streĉitaj. Oni proponas promenojn, ekzercojn en varma akvo, sesiojn de jogo, spiradon kaj aliajn similajn aktivecojn, kiuj malstreĉas kaj helpas kontraŭstari la krizon de abstino de poŝtelefono aŭ retmesaĝoj.
Mia persono opinio estas ke aperu pli da ĉi-specaj iniciatoj kaj amaskomunikiloj sentivigu publikan opinion pri tio. Jam nun kelkaj fakuloj pri sociologio, psikologio, antropologio atentigas kaj alarmas, ke ret-dependeco minacas ne nur al personaj rilatoj kaj sano de unuopaj individuoj, sed entute nia generacio kontribuas al plirapidiĝo de antropologiaj ŝanĝoj, ofte negativaj. Jam famas japanaj studentinoj, kiuj kapablas rapidege tajpi sms-ojn, kaj usonaj infanoj, kiuj regas komplikajn TV-DVD komandilojn multe pli bone ol la gepatroj.
Do, lasu vian komputilon por paro da horoj, revenu al plenvalora vivo eksterrete! Kaj poste ne forgesu rakonti viajn spertojn ĉi-tie en blogkomentoj:)
Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.

