Japana Kodstrekara Dizajno
Novembro 28, 2009 at 7:17 ptm | In Dizajno | Leave a CommentTags: japanio, kodstrekaro

La reta galerio el Tokia desegno-studio Design Barcode montras kreivajn manierojn por pretigi kodstrekaron.
Financa Krizo: Mmm…
Novembro 14, 2009 at 4:46 ptm | In Dizajno, Financoj, Manĝado | Leave a CommentTags: chocolat factory, diagramo, el país, hispanio, ĉokolado
Kiu dum malfacilaj tempoj ne emis iomete konsoli sin per dolĉaĵoj? Ĉu ĉi ĉokolado je formo de pica diagramo reestigos ĉaĉaĉaon en la vivo de borsofiaskinto, la Mojose-teamo ne scias – sed kia bongusta ideo! :-)
La belaĵon kreis Kataluna ĉokoladofirmao Chocolat Factory. La foton oni… pruntis el la Hispana gazeto El País.
Sendrata Elektro
Septembro 23, 2009 at 12:18 ptm | In Dizajno, Teknologio | Leave a CommentTags: futuro, poŝtelefono, sendrata elektro
Imagu vivon sen kabloj! Ke la elektro por via poŝtelefono ĉiam traflugus la aeron, same kiel radiaj aŭ interretaj ondoj…
Nu, la sendrata futuro baldaŭ nunos:
Laŭ la Dana retgazeto comon.dk ( http://is.gd/3ANbE ), la firmao Witricity (el Wireless Electricity – sendrata elektro) jam konstruis provtipon de sendrata elektro! La scienciston Eric Giler tiel ĝenis la baterimalpleneca sonsignalo de la poŝtelefono de lia edzino, ke li komencis teoriumi kiel sen kablo transsendi elektron.
Demonstron vidu jene:
Kvankam Eric Giler certigas ke la sendrata elektro tute sendanĝeras, mi ne povis ne komenti la nove brilan futuron per la sekva desegnaĵo. B-)

– Fek, tro forta kurento…
Kiel Solvi 7 Tutmondajn Problemojn
Aŭgusto 24, 2009 at 5:24 ptm | In Dizajno, Manĝado | 1 CommentTags: entrepreno, project 7, mono
Se vi preferas ke iu alia decidu kiel elspezi profiton de via aĉeto, tralasu ĉi-novaĵon.

Naskiĝis antaŭ 2 jaroj ¨Project 7¨, kiu ligigas vere konsciajn, neprifajfantajn homojn pretajn pagi multe por ĉiutagaj varoj kun la homoj kiuj bezonas monan aŭ alian helpon. La ĉefa ideo, kiun proponas kreintoj, sonas tre bele: ŝangu vian celon! Tio efektive signifas ke vi ne simple aĉetas pro VIA bezono, sed vi aĉetas pro bezono de IU ALIA. Oni celas kontribui al solvo de problemoj, kiuj ja sendube urĝas esti solvitaj en tutmonda grado: kuri malsanulojn, havigi domon al senhejmuloj, manĝigi malsatulojn kaj aliaj.
Kiel funcias ĉi-entrepreno? Dume oni aĉetadas varojn, ĉiujare projekt-kunordigando ricevadas proponojn de senprofitajn organizojn pri siaj agoj en 1 de 7 fakoj. Fine de la jaro oni elektas por ĉiu fako 1 gajninton kaj tiel oni realigas bonfarajn projektojn pere de mono, kiu estas vendprofito. Gravas ke ĉiu individua aĉetinto, registrita ĉe koncerna paĝaro, povos sekvi proprokule ¨kien iras mono¨ pere de blogaj novaĵoj, fotoj, videoj ktp.
![]()
Atentu ke tiuj mojosaj maĉgumoj kaj alio aĉetblas ne nur en kutimaj vendejoj, sed ankaŭ en ĉereta butiko! Elektu vian varon, aĉetu ĝin konscie kaj rakontu al ni en la komentoj, ĉu vi kontentas pri la elspezo.
Evoluo De La Logotipoj de Pepsi Kaj Coca-Cola
Aŭgusto 20, 2009 at 8:24 atm | In Dizajno | 2 CommentsTags: coca-cola, pepsi, logotipo

Breitling Navitimer
Aŭgusto 17, 2009 at 5:36 ptm | In Dizajno | Leave a CommentTags: breitling, horloĝo, navitimer

Kiam la horloĝo Navitimer debutis en 1952, Breitling kreis por pilotoj vere eksterordinaran ilon. Genia kaj utila, tiu ĉi kronografo estas dotita de cirkla mezurigilo kiu kapablas kalkuli ĉion bezonatan por flugplano. Tial ĝi fariĝis oficiala horloĝo ĉe AOPA (Aircraft Owners and Pilots Association), la plej granda avidialista asocio de la mondo. En siaj 50 jaroj da ekzisto, la Navitimer iĝis kulta objekto; fakte, ekde la modelo 806, ĝia formo (kaj spirito) restis senŝanĝa – la kompanio daŭre produktas ĝin samkiel en la 20a jarcento.
Aliaj versioj:




Piedpilka Trejnilo Por Fiŝoj
Junio 15, 2009 at 2:28 ptm | In Dizajno, Teknologio | 1 CommentTags: DVD, fiŝo, futbalo, piedpilko, thinkgeek, usono

Tio ĉi ne temas pri ŝerco, via fiŝo vere povas lerni multajn piedpilkajn movojn! Ĉio estas inkluzivigita (minus la fiŝo) en la fripona pakaĵo R2 Fish Training School Kit – eĉ kompleta kurso por via besta amiko en DVD. Premiita en la foiro Global Pet Expo 2009; US$29.99 ĉe ThinkGeek.
Fum-libroj: Legado Ne Mortigas
Majo 17, 2009 at 11:42 ptm | In Dizajno, Libroj | 4 CommentsTags: hemingway, tank-magazine, kafka, pret-a-porter
Vian la plej ŝatatan libron vi povas ne nur aŭskulti sed ankaŭ “fumi”. Konatiĝu kun TankBooks, unu de projektoj de anlgaj kreemuloj, kiuj interalie posedas na Tank-magazine (Tank-ĵurnalon). Nun oni ekproponas klasikajn verkaĵojn de Kafka, Tolstoy, Hemingway, Kipling. Esperanto-verkistoj momente mankas en ĉi-listo:)
Kiel vi povas vidi ĉe la bildo, eldonaĵoj efektive estas etaj libroj en pret-a-porter formato, sur kiuj tamen tute mankas iuj timigaj frapfrazoj pri danĝeroj por la sano. Do legu kaj ne zorgu! Por mendi vian ekzempleron kontaktu rekte londonan oficejon de kreintoj.
Mal-ŝuojn Atendas Granda Onteco
Aprilo 26, 2009 at 1:07 ptm | In Dizajno, Modo | Leave a CommentTags: antiscarpe, italio
Sciu ke ne plu mojosas ŝuoj kiun vi trovas en la paĝoj de ĵurnaloj kaj en la stokoj de grandvendejoj. Provu alkutimiĝi al neamasaj ŝuoj, kiujn vi parte kreas mem! Elektu kolorojn, materialojn kaj ĝuu piediradon sub multaj rigardoj plenaj de admiro kaj envio.
Unue tamen konatiĝu kun manifesto kaj galerio de Malŝuoj (itallingva sed sufiĉe komprenebla pro siaj frapvortoj kaj bildoj). Oni prezentas novan specon de ŝuproduktoj: la plando estu en la formo de duonluno. Sciencaj esploroj kaj testoj je volontuloj konfirmas, ke ĉi-tio ebligas pli korektan korp-situon kaj pli trejnos viajn muskolojn dume vi piediras. Krom la fukciemo, konsideru la disegnon, malmultaj uloj ĝis nun ekhavis ĉi-ŝuojn. Kreŭ kaj profitu unikecon ĝis kiam tio iĝas modo!

Printu Per Kafo
Aprilo 24, 2009 at 1:04 atm | In Dizajno, Teknologio | 1 CommentTags: kafo, printilo, teo

Imagu tion: vi devas skribi malfacilan raporton. Por koncentriĝo vi preparas iom da kafo. Antaŭ la komputilo vi lante trinkas la kafon, dum vi per fingroj kaj vekiĝanta cerbo solvas la taskon. Poste – vi malplenigas la kafofiltron en la inkujon de via printilo. Vi komencas ŝovi la inkujon dekstren kaj liven permane. Iom post iom aperas papero kun via raporto, presita tute per postkafaĵo kaj manforto…
Tio povas nun iĝi veraĵo dank’al invento de Jeon Hwan Ju, kiu fasonis la naturamikan printilon RITI por dizajnokonkurso. Laŭ onia scio ĝi ankoraŭ ne amasproduktiĝis, sed espereble la kafprintilo iam estos vendata… Kaj se vi teemas, neniu problemo: RITI ankaŭ povas uzi eluzitajn tefoliojn kiel inkon… Ĉu taŭga ilo por moderna gufujo?
[fonto: interalie http://is.gd/iihX]
Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.
