Financa Krizo: Mmm…
Novembro 14, 2009 at 4:46 ptm | In Dizajno, Financoj, Manĝado | Leave a CommentTags: chocolat factory, diagramo, el país, hispanio, ĉokolado
Kiu dum malfacilaj tempoj ne emis iomete konsoli sin per dolĉaĵoj? Ĉu ĉi ĉokolado je formo de pica diagramo reestigos ĉaĉaĉaon en la vivo de borsofiaskinto, la Mojose-teamo ne scias – sed kia bongusta ideo! :-)
La belaĵon kreis Kataluna ĉokoladofirmao Chocolat Factory. La foton oni… pruntis el la Hispana gazeto El País.
Sendrata Elektro
Septembro 23, 2009 at 12:18 ptm | In Dizajno, Teknologio | Leave a CommentTags: futuro, poŝtelefono, sendrata elektro
Imagu vivon sen kabloj! Ke la elektro por via poŝtelefono ĉiam traflugus la aeron, same kiel radiaj aŭ interretaj ondoj…
Nu, la sendrata futuro baldaŭ nunos:
Laŭ la Dana retgazeto comon.dk ( http://is.gd/3ANbE ), la firmao Witricity (el Wireless Electricity – sendrata elektro) jam konstruis provtipon de sendrata elektro! La scienciston Eric Giler tiel ĝenis la baterimalpleneca sonsignalo de la poŝtelefono de lia edzino, ke li komencis teoriumi kiel sen kablo transsendi elektron.
Demonstron vidu jene:
Kvankam Eric Giler certigas ke la sendrata elektro tute sendanĝeras, mi ne povis ne komenti la nove brilan futuron per la sekva desegnaĵo. B-)

– Fek, tro forta kurento…
Memore Al Mojosulo
Junio 29, 2009 at 2:22 atm | In Eventoj, Muziko | 1 CommentTags: Michael Jackson, Svahila lingvo, popo
En Esperantujo ne facilis esti fano de Michael Jackson (1958–2009). Homoj ofte negative reagis. Eble ĉar li kantis per la Angla. Eble ĉar ili vidis nur lian vizaĝon.
Per siaj videoj kaj muziko, Michael Jackson kundifinis mojosecon en la jaroj 1980aj kaj 1990aj. Tial li meritas mencion en Mojose.
~B–O
Ĉu vi sciis ke li estis fervora libroleganto ( http://is.gd/1hoDh )? Kaj ke li prisciis Espon? Tion montras la enkonduka parolado al la reklamfilmo por ”HIStory” ( http://is.gd/1hoTy ).
Kiel Mojose-teamano, mi volas honori ĉi genian muzikisto-danciston per mia malnova (jam aliloke aperinta) traduko de la teksto de ”Liberian Girl” (interesa por lingvuloj pro la svahilaĵo!) Popteksto sen melodio ĉiam aspektas strange, do prefere vi aŭskultu ankaŭ la muzikon – ekzemple je http://fizy.com/.
LIBERIANIN’
Naku penda piya – naku taka piya – mpenziwe
[Ankaŭ mi amas vin – ankaŭ mi volas vin – mia kara]
Liberianin’…
Vi venis kaj venkis min
Abrupta pasi’
Liberianin’…
Konkeris la koron, in’
Sincer-emoci’
Liberianin’
Vi scias ke venis
Venkonte min,
Samkiel en filmoj
Kiam geamantas du
Kaj ŝi flustras al li ”ĉu
Vi min amas?” kaj li plu…
”Mi amas vin, Liberjanin’”
Naku penda piya – naku taka piya – mpenziwe
Liberianin’
Pli fajna ol ajna gem’
Koramo el vi
Liberianin’…
Vi kisas min,
Ho, destin’
Ke faras vi ĉi
Liberianin’
Vi scias ke venis
Venkonte min,
Samkiel en filmoj
Kiam geamantas du
Kaj ŝi flustras al li ”ĉu
Vi min amas?” kaj li plu…
”Mi amas vin, Liberjanin’”
Naku penda piya – naku taka piya – mpenziwe
Liberianin’
Vi scias ke venis
Venkonte min,
Atendas mi tagon
Kiam diros vi „ho jes!“
Kaj mi same kun ridet’
Kaj ĉiamos la konfes’
Mi amas vin, Liberjanin’, je etern’
(In’)
Mi amas vin, Liberjanin’, je etern’
(In’)
Mi amas vin, Liberjanin’, je etern’
(In’)
Mi amas vin, Liberjanin’, je etern’
(In’)
Mi amas vin
Mi amas vin kara
(In’)
Mi volas vin
Mi amas vin kara
(In’)
Hu! Mi amas vin kara, mi volas vin kara, hu!
(In’)
[Esperantigis musubana laŭ originalo de Michael Jackson – ©]
Printu Per Kafo
Aprilo 24, 2009 at 1:04 atm | In Dizajno, Teknologio | 1 CommentTags: kafo, printilo, teo

Imagu tion: vi devas skribi malfacilan raporton. Por koncentriĝo vi preparas iom da kafo. Antaŭ la komputilo vi lante trinkas la kafon, dum vi per fingroj kaj vekiĝanta cerbo solvas la taskon. Poste – vi malplenigas la kafofiltron en la inkujon de via printilo. Vi komencas ŝovi la inkujon dekstren kaj liven permane. Iom post iom aperas papero kun via raporto, presita tute per postkafaĵo kaj manforto…
Tio povas nun iĝi veraĵo dank’al invento de Jeon Hwan Ju, kiu fasonis la naturamikan printilon RITI por dizajnokonkurso. Laŭ onia scio ĝi ankoraŭ ne amasproduktiĝis, sed espereble la kafprintilo iam estos vendata… Kaj se vi teemas, neniu problemo: RITI ankaŭ povas uzi eluzitajn tefoliojn kiel inkon… Ĉu taŭga ilo por moderna gufujo?
[fonto: interalie http://is.gd/iihX]
Ekmuziken per fizy!
Aprilo 11, 2009 at 3:22 ptm | In Muziko, Teknologio | 1 CommentĈu la plej facila maniero trovi – kaj aŭskultigi! – retan muzikon ĝis nun?
Iru al
http://fizy.com/
kaj entajpu kion ajn ··{](^_^)[}··
[titolon kaŭ artiston kaŭ…]
Ĉu vi sukcesas diskĵokeili ankaŭ je Esperanta muziko? Dividu kun ni viajn trovojn en la komentopaĝo…
SMS-i Espe…
Februaro 22, 2009 at 2:35 ptm | In Teknologio | 5 CommentsTags: poŝtelefono, slango, sms

cxu tro retro-e?
Ĵus havinte la oportunon sendi multajn tekstmesaĝojn en Espo, mi eksentis ĝenan mankon de nialingvaj SMS-mallongigoj. Jes, verŝajne la tuta mondo baldaŭ havos porteblajn unikodajn retpoŝtilojn… Sed lasu min resti en la retro-mojosemo… :-)
Preskaŭ ĉiu konas Anglalingvajn SMS-mallongigojn kiel ”I O U” [aj oŭ ju] ’mi ŝuldas al vi’, ”LOL” = ”laughing out loud” ’ridegas’, aŭ ”hi m8” [haj mejt] ’hej amiko’. Frazmallongigoj de la LOL-speco certe fiaskos E-uje, ĉar… mankas uzantoj! Kiom ofte vi mem tekstmesaĝis Esperante, kaj kun kiom da homoj? Mi povus inventi miajn proprajn (ekz-e TBA ”tre bone, amiko!”), sed estus malfacile disvastigi ilin ekster limigita amikaro. La Anglalingvaj mallongigoj sukcesis ĉar milionoj da homoj enmensigis ilin.
Male, mallongigoj de la I O U-speco (oni uzas la prononcon de la simboloj) certe eblus ĉe ni. Kaj tre oftaj vortetoj kiel ”ne”, ”kaj” kaj ”vi” eblus kurtigi.
n tro aw2 kion diras via pa3no!
Antaŭ kelkaj jaroj mi ekhavis la ideon uzi majusklajn literojn (ABC ktp.) laŭ ties memstara prononco, do MJse = mo-jo-se. (vera ribelulo kompreneble neniam majuskligas laŭregule!) ”@” jam havas la pronocon ”ĉe”, kaj diversajn oftajn ideogramojn poŝtelefonajn ($, € k.a.) oni eble povus uzi simile aŭ iele.
a@tu viNn!
Ĉu ’stus mojose aŭ infanece uzi apartan signon por fina ”-as”? kion v pns$?
k kion pri l Vrt& ”cxu”? c maks-e kurtigi gxn? ¿entute uzi?
,entu v!
Kreu Tekstan Arton per Wordle
Januaro 31, 2009 at 1:59 ptm | In Dizajno, Teknologio | 8 CommentsTags: vortoj, wordle

’Chu vi pretas ?!’ pretiĝis per Wordle…
La ĉi-supra afiŝo aspektas sufiĉe mojosa, ĉu ne? Eble vi rekonas pri kio temas: la iama furorkanto ”Chu vi pretas” far Dolcxamar. La vortoj grandas laŭ ofteco en la origina teksto. (Tre oftaj vortetoj [’vi’ k.a.] estas intence forigitaj.)
La artaĵo kreiĝis per la interreta programo Wordle (’Vortjo’), kiu troviĝas je http://www.wordle.net/ . Per ĝi ĉiu facile povas krei mojosajn vortartaĵojn – nur necesas ia teksto, retkonekto kaj Java-hava foliumilo.
Ĉu vi volas esti fama?
Decembro 2, 2008 at 1:08 ptm | In Teknologio | Leave a CommentTags: famuloj, hispanio
En la epoko de interreto facilas famiĝi… Simple kreu paĝon pri vi mem. Poste… amasguglu vian nomon, je ĉiu libera horo. Per iomego da peno vi baldaŭ trovos vin en la listo de furorserĉoj!
Se vi tro pigras por tiom da klakado – igu la retajn ĵurnalistojn fari la laboron por vi! Post kiam via nomo ricevis sufiĉe da (interretaj) mencioj, via (interreta) famo certos… Kompreneble, vi devos unue eksterordinare elstari iel, ekzemple arte aŭ politike. Prefere vi akiru la potencon super via ŝtato.
Hispana retejo http://www.lalistawip.com publikigadas listojn de la WIP – Web Important Persons ’TTTre Gravaj Personoj’. Alivorte, listo de la retaj plejmenciatuloj.
Vidu la 100 plej famajn entute (Top Wip 100), aŭ vidu famulojn laŭ landoj (Países) aŭ kategorioj (Categorías). Por fifamuloj – elektu la kategorion Lista negra ’Nigra listo’. Bedaŭrinde mankas kategorio por famaj esperantistoj.
Do, ekigu la laboron, kaj eble iun tagon La Lista Wip trovos Vin…
Usona Libro Rakontas La Historion De Mojoseco
Oktobro 14, 2008 at 6:06 ptm | In Libroj | Leave a CommentTags: cool, hip, historio, mojoseco, usono, volofa
Kio fakte estas “mojoseco”? Ĉu vi rekonas mojosaĵon je la unua okulumo, aŭ ĉu vi havas nur svagan impreson surbaze de holivudaj filmoj? Nu, kleriĝu!
![]() Browse Inside this bookGet this for your site |
En la libro Hip: The History (”Hipeco – la historio”) el 2005, John Leland el Usono retroesploras la padojn de la Usona popkulturo. Per surprizaj devojiĝoj tra muziko, filmo, krimo kaj famulismo li malkovras la radikojn de unike Usona nocio: la ‘hipeco’. Ĝi ekestis jam en la tagoj de sklaveco, kiam Afrikidaj sklavoj por konservi sian dignecon apud la Eŭropidaj majstroj devis uzi kvazaŭ sekretajn kodojn – supozeble, hip eĉ devenas el la Volofa lingvo: hepi ’vidi’ aŭ hipi ’malfermi siajn okulojn’. Nu jes, ”hipa” kaj ”mojosa” ne estas la sama afero, sed kvazaŭ kuzoj. Maljuna ĵazisto kun sufiĉe eksmoda vestaro povas esti tute hipa… Dependas de la sinteno, de la agado antaŭ alies okuloj. Legu la libron kaj mojose plihipiĝu! B-)
Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.



