Via Revata Komputilo

Julio 8, 2009 at 4:28 ptm | In Teknologio | 6 Comments
Tags: , ,

Bildo de Acer Aspire Revo

Acer prezentas etan tablo-komputilon kun surpriza esperanto nomo: Acer Aspire Revo.

Malgraŭ sia grando, la komputilo NE estas tia tek-komputilo kun alkroĉitaj klavaro kaj ekrano. Ĝi estas normala, sed malgranda, tablo-komputilo kien oni devas plugi eksterajn aparatojn: klavaron, ekranon, pliajn diskojn… por tia celo ĝi havas konvenajn plugingojn inkluzive de 6 USB-kajoj.

Ĝin nutras procesoro Intel Atom 230 (1,6 GHZ) kaj grafik-karto Nvidia Ion. Laŭrecenze, ĝi tre bone kapablas pri video-ludoj, videumado kaj aliaj potenc-ŝarĝaj taskoj. Krome, ĝi estas silentega. Verŝajne, la preferata operaciuma sistemo pro ĝia merkatumado estos Windows Vista, sed la recenzoj parolas ankaŭ pri versioj kun Ubuntu.

Acer Aspire Revo, ja estas reva komputilo!

Galaksia aŭroro

Majo 27, 2009 at 1:38 ptm | In Filmoj, Fotografio | Leave a Comment
Tags: ,

La usona fotisto William Castleman regalas nian vidon per tiu ĉi mojose gapiga filmeto de la nokta ĉielo, farita laŭ la teĥniko de frosto-tempa fotografio.

Dum tuta nokto, li pafis po unu foto minute grandan areon de la ĉielo per larĝangula lenso; poste li muntis ilin en filmon je rapideco de 15 bildoj minute. Tiel, la ĉielmovo estas ŝajne akcelita. Por kapti la stel-lumon, la tempo-ekspono estis tre granda (20 sekundoj) sed tio garantias ankaŭ ke fajnaj detaloj, normale kaŝitaj al nudaj okuloj, estu brile montritaj.

La elektita ĉiel-areo havas pluson: ĝin trairas la nukleo de nia galaksio, Lakta Vojo, kies majesta ĉielitinero ĉefrolas la filmeton.

Indas tamen spekti la pli kvalitan originalan filmon ĉe Vimeo.

Peĉakuĉo pri Esperanto

Aprilo 28, 2009 at 1:08 ptm | In Eventoj | 2 Comments
Tags: , , , ,

En hispana tutlanda universitato, UNED, grupo de junaj instruistoj organizas prelegaron laŭ sistemo peĉakuĉo. Ĝi estas vigla prezento sistemo per kiu la prelegonton povas disponigi al si 20 bildojn, kiuj montriĝos po 20 sekundoj (entute, 6m40s da prezento-tempo).

Pasintan 21an de aprilo, esperanto estis unu el la temoj de la prelegaro. Jen la prezento (sen la voĉaj klarigoj). Kompreneble, la plejmulto estas hispanlingva.

Bankorabo en Esperantujo!

Oktobro 10, 2008 at 1:29 atm | In Televido | 3 Comments
Tags: , ,

Jen subtekstigita skeĉo de la humura programo Vaya Semanita (Kia Semajno!) de la eŭska televido. La temo de la skeĉo estas la kliŝaj problemoj kun la eŭska lingvo; sed ĝi estas tiel proksima al la esperantistoj, ke mi preferis ne traduki, sed “adapti” ĝin laŭ nia komuna kulturo.

Mojosaj ludoj dum UK!

Aŭgusto 4, 2008 at 10:59 ptm | In Eventoj | 1 Comment
Tags: , , ,

Dum la pasinta UK, en Roterdamo, la organizantoj muntis en la granda halo de la kongresejo plurajn amuzajn ludojn, faritajn el ligno, per kiuj la vagantaj kongresanoj sin distris. La ludoj konsistis el strangaj lignaj mebloj sur kiuj oni rulas pilkojn, radojn, aŭ ĵetas ringojn… kun la celo meti aŭ ingigi ilin ien. Vd. apudan bildon.

Krome, estiĝis serioza konkurso kiun venkis rusa knabo kaj kies duan postenon atingis preskaŭ infana franca knabino. La premiojn oni disdonis dum la Internacia Arta Vespero.

Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.