Monataj Arĥivoj: Aŭgusto 2010

Nova Poemo Pri La Vorto “Mojosa”

Germana poeto Hans-Georg Kaiser proponas novan - kaj certe mojosan – poezion, nome “Mojosu!”:

Modernu, junu do laŭ stilo,
mojosa estu kaj kun brilo.
Vi ĉiam belu kaj bonegu,
en via viv’ moderno regu.

Vi estu cel’ de ĝojokrio,
pro  modernec’ junec’ kaj ĉio.
Nur la plej bonan el vi fosu!
Modernu ĉiam do! Mojosu!

Lia inspiro venis el komentoj pri FESTO 2010, sendube la plej mojosa evento de la jaro!

Senpaŭza Esperanto-Muziko

Sekvu la suban ligon por aŭskulti 1-horan senpaŭzan danc-muzikan seancon en la lingvo Esperanto, miksita de DĴ Roĝer Borĝes.
-

Plej Trista Foto Iam Ajn

TEJO-Komitato Laboregas En Kubo

Sed homoj kun homoj!

En trinkej’ amikec’ kaj pasi’

Jen kanto de la bando Gabinete Caligari, el la madrida pop-movado de la 80a jaroj, kiu fakte estas odo al trinkejoj! La muziko havas ian nuancon de rusa popolkanto, eĉ kun balalajkoj!

La filmeto estas subtekstigita en esperanto. Ĝuu kaj kunkantu! La tutan tekston vi trovos ĉi tie.

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.