Plena Verkaro De Zamenhof Fariĝis Malmultekosta

Plena Verkaro de Zamenhof estas la plej granda eldonprojekto en la historio de Esperanto. Ludovikito (Ito Kanzi; 1918-2005) laboris super ĝi pli ol tri jardekojn, eldonante 56 volumojn kun originalaj kaj tradukitaj verkoj de L.L. Zamenhof, korespondaĵoj k.a. dokumentoj. Kelkaj volumoj jam elĉerpiĝis kaj kelkaj ne estis eldonitaj.

Kunlabore kun Libroteko Tokio kaj Esperantic Studies Foundation la Libroservo de UEA transprenis plejparton de la restantaj stokoj kaj draste malaltigis preskaŭ ĉiujn prezojn. La novaj prezoj estas jam registritaj ĉe la unuopaj titoloj en la reta katalogo de UEA, http://katalogo.uea.org/katalogo.php?kateg=pvz - anonco pri ili aperos en la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto.

La Libroservo de UEA konsilas mendi rapide, ĉar de kelkaj volumoj restas nur malmultaj ekzempleroj.

FONTO: Osmo Buller (Gazetaraj Komunikoj de UEA numero 385)

About these ads

Posted on Junio 18, 2010, in Libroj. Bookmark the permalink. Komentu.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.

%d bloggers like this: