Aperis Legaĵo Por Mojosaj Etuloj
Bolonja e-blogo kunhavigas novaĵon pri lanĉo de Etuleto, la porinfana revuo, kiun inventis mondvoĵaganto, verkisto, artisto kaj ekde antaŭnelonge paĉjo Marino Curnis.
Presita sur reuzita papero pro ekologia konscio de la inventinto, la revuo proponas 36 paĝojn de
fabeloj, poezaĵoj, ludoj kaj kanzonoj el ĉiuj mondopartoj, en originala lingvo kaj ankaŭ tradukite al la itala. Etuleto celas precipe infanojn [...] tamen estas sendube interesa ankaŭ por plenkreskuloj. Enpaĝigo estas senriproĉa, en ĉarma, milda porinfana stilo, litertipo estas facile legebla kaj ankaŭ propedeŭtika. Ĉio plenas je zorgemo kaj respekto por tiom grava vivperiodo kiel infaneco.
Simpledire, utila kaj bela legaĵo.
Se vi jam havas vian propran etuleton, foliumu la prov-numeron kaj abonu la sekvontajn se ŝatas!
Posted on Majo 15, 2010, in Libroj and tagged etuleto, italio, marino curnis. Bookmark the permalink. Komentu.
Komentu
Comments (0)