Monataj Arĥivoj: Majo 2010

Velcro + iPad, Perfekta Simbiozo

Inteligentaj Retoj Interplektu Vian Kuirejon

Germana firmao Electrolux subskribis kun italaj Indesit, Enel kaj Telecom Italia akordon “Energio ĉe Hejmo” (Energy@Home), kiu celas ekfunkciadon kaj evaluon de novaj servoj, bazitaj sur komunikado por elektr-hejm-ilaro de la onta generacio de Indesit kaj Electrolux. Enel kontrolas kaj mastrumas konsumojn de elektricito  kaj de la reto ĉe Telecom Italia. Celo de projekto estas igi “inteligentajn” hejmumilojn kapablaj memmastrumiĝi, regulante konsumojn de energio en la tuta  loĝejo kaj  evitante trouzon kaj misuzon.  Alivorte, jen sekva paŝo por evalui kaj uzi “inteligentajn retojn”, kiuj en estonteco ebligos sendi informojn al hejmaj iloj, kiuj memprogramiĝu, bilancante konsumojn automate, sen minaci la korektecon de funkciado .

Aperis Legaĵo Por Mojosaj Etuloj

Bolonja e-blogo kunhavigas novaĵon pri lanĉo de Etuleto, la porinfana revuo, kiun inventis mondvoĵaganto, verkisto, artisto kaj ekde antaŭnelonge paĉjo Marino Curnis.

Presita sur reuzita papero pro ekologia konscio de la inventinto, la revuo proponas 36 paĝojn de

fabeloj, poezaĵoj, ludoj kaj kanzonoj el ĉiuj mondopartoj, en originala lingvo kaj ankaŭ tradukite al la itala. Etuleto celas precipe infanojn [...]  tamen estas sendube interesa ankaŭ por plenkreskuloj. Enpaĝigo  estas senriproĉa, en ĉarma, milda porinfana stilo, litertipo estas facile legebla kaj ankaŭ propedeŭtika. Ĉio plenas je zorgemo kaj respekto por tiom grava vivperiodo kiel infaneco.

Simpledire, utila kaj bela legaĵo.

Se vi jam havas vian propran etuleton, foliumu la prov-numeron kaj abonu la sekvontajn se ŝatas!

Trovu Edz(in)on Per Esperantujo!

edzperantoEsperantujo ne evitis sorton de eksteresperantujo. Inter multaj sociaj retoj, kiuj proponas konatiĝi ĉerete, montri fotojn, babilumi kaj voĉparoli ktp, celante igi homojn kunulojn, amorantojn kaj, kiu scias, geedzojn, tute kohere staras ankaŭ Edzperanto. Laŭ ideo de la paĝarprizorgantoj, ĝi estas la unua interreta renkontoj-servo, funkcianta pere de Lingvo Internacia. Edzperanto estas senpaga, malkiel alia paĝaro rilatoj.net, pagenda kaj kun multe pli da servoj.

Kreu vian profilon sur Edzperanto kaj komencu serĉi vian duan duonon!!!

Kiel Organizi Viajn Longajn Kablojn

Ni jam organizis viajn komputilajn kablojn antaŭe, sed jen nova, freŝa ideo por tiuj longaj RCA-dratoj:

Jes, vivo vere simplas!

-

FONTO: Lifehacker

Unua Ne-Latinida Domajno Ekfunkcias

ICANN decidis lastjare ke URL-oj (unuforma risurca lokindikoj) finfine permesus ne-Latinidajn karakterojn, sed nur la pasintan semajnon la unua domajno vere ekfunkciis en Interreto. La nova mojosa adreso por retumi estas http://موقع.وزارة-الأتصالات.مصر/ ! Sed ve, kio signifas tio en la Araba lingvo? Almenaŭ, kiel oni prononcas ĝin Esperante? Kaj kiu registrigos la unuan veran, supersignitan Esperantan domajnon? Helpu nin pere de viaj lertaj komentoj, dankon!

Komplementaj Vestaĵoj Por Printempo/Somero 2010

La suno reaperis kaj ĉerizaj floroj ĝojplenigas vian vivon… Jes, jam estas printempo! Ĉijare la ideo estos reŭzi ion malnovan, novmaniere. Jen 4 tendencoj por atenti:

Tukoj al la kolo

Provu uzi koltukon kombine kun la tono de via jako aŭ ĉemizo, kiel la supre fotitaj grizan (de Armani), oranĝan (Bottega Veneta) aŭ persimonan (Salvatore Ferragamo). Ion pli ŝikan donas al ni la firmao Etro, kiu proponas originalan plektaĵon super etna stampo.

-

Kovru vian kapon

Nemalhavebla komplemento por plaĝo estas la ĉapelo, kiu ankaŭ utilas al pli urbeca vivstilo. En la avangardo estas Versace, Frankie Morello kaj Dsquared2, kiuj proponas kapvestojn kun flikaĵoj. Alia interesa ideo estas uzi naturajn materialojn, kiel faras Salvatore Ferragamo aŭ Etro – tiu ĉi lasta per vibrantaj safira bluo kaj smeralda verdo. Finfine, metalaj koloroj ankaŭ sukcesos (Ermenegildo Zegna).

-

 

Gigantaj okulvitroj

Maksimumas la okulvitroj: 2010 estos la jaro de la stilo vintage, kun kvadrataj kadroj, je gusto retroa. Notu la tendencon: duoblan ponton!

-

Zonoj kun nitoj

La “punka spirito” el pasintaj kolektoj ankoraŭ sinmontras en ĉijaraj zonoj: metalaj stangetoj daŭre modas sur dikaj terkoloraj ledaj pecoj. Provu karamelojn el John Galliano, rostojn de Bottega Veneta aŭ la bruna kafo de D&G.

FONTO: Revuo Hola

————————————

Kaj vi, kion vi hele lumos en la ĉisomera kongresa balo de Universala Kongreso?

Kiel Malkovri Italajn Arturbojn Bicikle

Emiljo-Romanjo bicikle

Itala regiono Emiljo-Romanjo malfermas pordojn de 5 urboj plenaj de belegaj artaĵoj antaŭ viaj fortaj kruroj kaj GPS -navigilo.  Elektu kie vi emas bicikli, ĉu plenmontare en Apenino aŭ ĉe la Adriatika marbordo, kaj kion vi ŝatus trafi, ĉu antikajn urbetojn, kamparon aŭ arbarojn. Krom alŝuteblaj direkte vojaĝlibretoj kaj GPS-dosieroj, ĉe la paĝaro facile troveblas kutimaj utilaj informoj: kie tranokti, kie ripari la biciklon, kie manĝi, kie retumi…  

CyclE-R estas nova kreema projekto de urb- kaj provinc-estraroj de Faenza, Ferrara, Forlì-Cesena, Modena kaj Raveno, kiuj antaŭe jam prizorgis alian interesan multlingvan paĝaron Città d’arte pri la samaj arturboj. Do bonvenon!

NOTO: por la plej vojaĝemaj direkten al Italio, post 2 semajnoj oni MJS-umas en Piemonto. Pliaj informoj ĉi-tie.

Imitaĵo Ankoraŭ Pli Genia Ol Originalaĵo

enjoy esperantoĈu ne? Ni danku na Pako Belmonte el Barcelono kiu kunhavigis ĉi-bildon en Vizaĝlibra anaro ¨Mi drinkis kun iu de tiu-ĉi grupo¨. Kiu konas la aŭtoron de la bildo, bonvolu  rakonti la  historion en komentoj.

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.