Monataj Arĥivoj: Aprilo 2010
Freneza Trajno Kiu Ne Haltos
Fervojaj inĝenieroj el Popola Republiko pridesegnas novan trajnon por la linio Pekino-Guanĝojo. Krom esti rapidega, ĝi kapablos envagonigi pasaĝerojn sen halti, nur malrapidiĝante ĉe la haltejoj. Legu (anglalingve) pliajn klarigojn kiel funkcios tiu mojosa veturigilo kaj spektu la etan filmon (mandarinlingve) ĉerpitan ĉe YouTube:
Savu Vian Domon En Bosnio
Manko de propra kunvenejo, la plej grava problemo kiun frontas esperantistoj de Sarajevo kaj ĝenerale de Bosnio-Hercegovino dum la lastaj 18 jaroj, estas definitive solvita. Esperanto-Ligo de Bosnio-Hercegovino kun partopreno de deko da siaj membroj kunaĉetis loĝejon en centra zono de Sarajevo (str. Kralja Tvrtka 19) kiu servos kiel kunvenejo de lokaj esperantistoj, sed samtempe kiel sidejo kaj oficejo de la Ligo.
La aĉetita ejo estas en detruita stato kaj ĝi bezonegas fundan renovigon, kiel videblas sur la apudaj fotaĵoj. La rekonstruajn laborojn oni pritaksas je 15.000 eŭroj. Tiucele la ligo lanĉis apartan fondaĵon “NIA DOMO” por kolekti financajn rimedojn por renovigaj laboroj kaj posta instalo de oficeja ilaro. Ĝi invitas siajn membrojn, esperantistojn kaj amikojn tra la mondo per modestaj, eĉ simbolaj kontribuoj subteni Nian Domon. La kontribuoj estas interalie pagebla al la banko-kontoj de UEA, kodnumero elbh-j.
Antaŭ la kontraŭbosnia agreso en 1992, bosniaj esperantistoj disponis en Sarajevo pri tri kunvenejoj, ĉiuj en centra kvartalo de la urbo – oficejo de la Ligo, kunvenejo de la loka E-societo kaj klubejo de Universitata E-klubo. Post la milito nova aŭtoritato rezignis redoni eĉ unu el la ejoj al la E-organizaĵoj. Tial la aĉetita kunvenejo estas historia evento por la bosnia E-movado, kiu ĝuste ĉi-jare en 2010 festas sian centjariĝon.
Internacia Konkurso por Filmetoj

Esperanto-asocio en Sainte Foy la Grande (Francio), unuafoje organizas IKF-on, Internacia Konkurso por Filmetoj. Ĝi celas reliefigon de tiu arto en Esperanto tra la mondo. La filmetoj, nepre en Esperanto (originale aŭ tradukite), povas daŭri 1 ĝis 15 minutojn. Bildkvalito, tamen, estu sufiĉa por larĝa ekrano (t.e., filmado per poŝtelefono ĝenerale ne bone taŭgas). Ili povas aparteni al jenaj kategorioj: aktualaĵoj, (mem)biografio, dokumentario, dublado (en Esperanto), fikcio, intervjuo, memprezento, muziko, porinfana filmo, teatraĵo, varbado, aŭ movbildoj (desegnita aŭ komputila filmo). Interesita? Kontaktu organizantojn pere de ikofo@orange.fr. Prezento okazos la 15an de Majo 2010; rezultojn oni anoncos en Junio 2010.
NOTO: La limdato por kandidatiĝo estas la 10a de Majo 2010. Ekfilmu!
Surfisto Kaptas Plej Sovaĝan Ondon

Freneza ondo skuas la etan fiŝkaptistan vilaĝon Penzance (Cornwall), en Britio. (Ŝajne, surfisto Charlie Tomlinson ne timis ĝin).
Estu Preta Por La Somero 2010

13a - 16a Majo
Beneluksa Kongreso de Esperanto
Antverpeno, Belgio
14a - 16a Majo
Anemona Renkontiĝo 2010
Lesjöfors, Svedio
21a – 24a Majo (pentekosto)
Germana Esperanto-Kongreso
Kaiserslautern, Germanio
2a - 6a Junio
Blue floras la genciano 6 (junulara semajnfino)
Baden-Virtembergo, Aŭstrio
27a junio - 5a julio
Roskilde Muzika Festivalo
Roskilde, Danio
17a – 23a Julio
OSIEK-Konferenco
Herzberg am Harz, Germanio
23a Julio – 6a Aŭgusto
SOmera MezEŭropa REnkontiĝo (SOMERE)
Jünkerath, Germanio
24a – 31a Julio
IJK Internacia Junulara Kongreso
Los Cocos, Kubo
3a - 9a Aŭgusto
IJS Internacia Junulara Semajno 2010
Pécs, Hungario
21a - 28a Aŭgusto
Itala Esperanto-Kongreso
Venecio, Italio
–
Opcioj abundas, kien vi iros?
Virtuala Fenestro Baldaŭ Plibeligos Vian Salonon
Programaro Winscape kunigas vian Wiimote kun unu plata televidilo (aux du!) por simuligi virtualajn fenestrojn. Se vi havas iom da mono, jen kiel estis farita tio. Dume, spektu la videon:








