Monataj Arĥivoj: Marto 2010
Nova Aspekto Debutas ĉe Mojose
Alvenas la printempo kaj oni ŝanĝas vestaĵon! Inter aliaj novaĵoj, nun legantoj povas vidi verkistonomojn en la artikolo mem (antaŭe tio nur eblis pere de RSS-fluo).
Virtuala ĥoro
Usona komponisto kaj ĥorestro Eric Whitacre faris interesegan eksperimenton: li disdonis muzikfoliojn de sia verko, Lux Aurumque (Lumo kaj Oro), por 9-voĉa gea ĥoro. Li proponis al ĥor-kantistoj en la tuta mondo ke oni registrigu sian voĉon en filmeton alŝutotan al YouTube. Poste, li miksis la kantojn de ĉiuj homoj kaj faris jenan video-klipon, absolute senspirigan.
Finfine temas pri 185 homoj el 12 landoj, kiuj kantas dise sed kunigitaj per la teknologio kaj la elano de S-ro Whitacre! Impresa virtuala ĥoro.
La teksto estas latina traduko de originala anglalingva poemo fare de Edward Esch. Ĝi tekstas:
Lux,
Calida gravisque pura velut aurum
Et canunt angeli molliter
Modo natumLumo,
varma kaj peza kiel pura oro
Kaj milde kantas anĝeloj
Al ĵus naskita bebo
Nova Videoklipo En Esperanto
Inicialoj DC estas plurlingva son-videa projekto el Frankfurt, Germanio. Kvankam MTV delonge rezignis pri sendependaj muzikvideoj, tiu arta formo verŝajne fruktodonas en Interreto. “Tatua Papili’ “, registrita je Plena Altdifino (Full HD) en 2010, esploras la rilatojn inter poezio, teknologio kaj arkitekturo. Teksto: Éric Languillat. Muziko kaj video: Roĝer Borĝes.
aŭ uzu la ligon: http://bit.ly/tatuapapilio
La Ĉiutaga Vivo Ĉirkaŭ La Mondo
Usona ĵurnalo Sacramento Bee publikigis belegan foto-kolekton pri la ordinara vivo de homoj en diversaj landoj, far de profesiaj fotografiistoj de Associated Press.



Fanaj Filmoj Por Senpaciencaj Hobitoj
Se la Granda Evento de via vivo en la jaroj 2001, 2002 kaj 2003 estis la kinigo de ”La Mastro de la Ringoj”… Se vi ĉiutage atendegas la ontan filmon ”La Hobito”… Jen bona novaĵo por vi! Kelkaj fanoj de la Angla fantasta aŭtoro Tolkien tiel sopiris al lia mondo Meztero ke ili produktis siajn proprajn filmojn. Nome:
★ The Hunt for Gollum – ”La ĉaso je Gollum” (anglalingva kun diverslingvaj subtitoloj; rete spektebla; daŭras 38 minutojn)
★ Born of Hope – ”Esper-naskita” (anglalingva kun diverslingvaj subtitoloj; rete spektebla; daŭras 70 minutojn)
Ambaŭ antaŭas la okazojn de La Mastro. Ili baziĝas je aferoj kiujn Tolkien mem skizis fine de tiu verko.
En The hunt for Gollum Aragorn serĉas la hobitaĉon Gollum tra sovaĝaj pejzaĝoj (filmitaj en norda Kimrujo). La sorĉisto Gandalf eksuspektis ke la senvidebliga ringo (havata de la hobito Bilbo) estas pli ol truk-ludilo… Pro tio ĝia eksa posedanto Gollum trovendas je ĉioma kosto!
Born of Hope temas pri la gepatroj de Aragorn kaj la antaŭhistorio de Aragorn mem.
Ambaŭ filmojn kreis pasiaj amatoroj, akirante mirindajn rezultojn per buĝetetoj, strebego kaj interreta kunlaborado.
Na Born of Hope kreis la Brita amatora aktorino Kate Madison, kiu per sia ŝparmono produktis antaŭfilmeton… Alŝutinte tiun en YouTube, ŝi sukcesis altiri sufiĉe da tutmondaj atento, mono kaj alispeca helpo por finfari la filmon! (Se vi legas la Hispanan, vidu jene.)
Kial atendi? Iru ni Mezteren! :-)
(Klaku la suprajn ligilojn de la filmoj por ekspekti ilin.)
Videoklipo De OK Go Furoras, Aperas Eĉ En CNN
Pli ol 6 milionoj da homoj jam vidis tiun ĉi videoklipon el bando OK Go pri speciale konstruita maŝino, nepre spektu!




