Kartono+Lulkanto=Balouga
Bela donaco por viaj nevoj, nepoj kaj propraj idoj. Malpeza, rapide farebla kaj mojosa, ĉar simple kartona. Lul-lito Green Lullaby de Balouga, franca enterpreno de porbebaj kaj porinfanaj mobilaĵoj, dekoraĵoj kaj originalaĵoj, kiu aktive apogas ekologikonsciajn dizajnaĵojn kaj inventaĵojn.
En la sama kartona varlinio ekzistas krome benkoj kaj tabletoj je modera prezo. Aĉeteblas ĉio en la pariza vendejo Gallerie Balouga (25 rue des Filles du Calvaire) aŭ en retvendejo, kaj oni liveras en tuta Eŭropo kaj Svislando.
Posted on Februaro 19, 2010, in Dizajno and tagged balouga, green lullaby, parizo, véronique cota. Bookmark the permalink. 4 Komentoj.

Ĉu finfine skribantoj de la blogo Mojose ne deziras plibonigi siajn scipovojn de esperanto? Ni havas peza kaj ne pesa. Ankaŭ laŭ mia kono en Esperanto ne ekzistas vorto Disegni.
Mi plene subtenas. Estus multe pli agrable legi, se iu lingve plej sperta el mojose-teamo kontrolus la tekstojn antaŭ publikigo.
Krome ofte aperas miksaĵo de ĉapelitoj kaj x-oj en la tekstoj, do tion eblas facile solvi per iu el konvertiloj:
http://members.aon.at/aldone/konvertilo.html
http://web.comhem.se/~u11703017/KONVERTILOKAGU2.HTML
Korektite, dankon.. Tamen pri peza kaj pesa. Ekzistas ambaŭ kaj facile konfuzeblas.. kvankam vi pravas, en ĉi-frazo pli taŭgis peZa.
kaj demando de la teamo de mojose. ĉu finfine iu de legantoj sinproponos por provlegado? ni elkore bonvenigus personon kiu korektu artikolojn antaŭ publikado, anstataŭ fojfoje primoki lingvkonojn de aliaj.
La afero estas multe pli simpla. Sufiĉas aĉeti bonan vortaron kaj uzi ĝin!