Monataj Arĥivoj: Februaro 2010

Kartono+Lulkanto=Balouga

Bela donaco por   viaj nevoj, nepoj kaj propraj idoj.  Malpeza,  rapide farebla kaj mojosa,  ĉar  simple kartona. Lul-lito  Green  Lullaby de  Balouga, franca enterpreno de porbebaj kaj  porinfanaj mobilaĵoj, dekoraĵoj kaj originalaĵoj, kiu aktive apogas ekologikonsciajn dizajnaĵojn kaj inventaĵojn.

balouga

En la sama kartona varlinio ekzistas  krome benkoj kaj tabletoj je modera prezo. Aĉeteblas ĉio en la pariza vendejo  Gallerie Balouga (25 rue des Filles du Calvaire)  aŭ en retvendejo, kaj oni liveras en tuta Eŭropo kaj Svislando.

Kiel Trafi 18 Sunleviĝojn Dumtage

Sufiĉus pagi 3 milionojn de euro al hispana luks-turizm-firmao Galactic Suite, kiu anoncas en 2012 malfermi pordojn de la unua kosma hotelo por ajna pagipova persono. Kontraŭ tiu mono vi ricevos trejnadon sur tropika insulo dum 8 semajnoj kaj poste 3 tagojn  de ekstertera sperto je alteco de 450 kilometroj kaj je rapideco de 30 000 km/h.

Space hotel

Gxis nun  jam 43 riĉuloj mendis  hotelon, kvankam samtempe ĝi povas akcepti nur 4 gastojn.   Do aliĝu rapide  por ne vici tro longe!

Eksciu plurajn detalojn el intervuo de Xavier Claramunt pri la projekto (en hispana) aŭ   oficiala filmeto (en angla) kun bela kosma muziko.

La Kontraŭ-ŝuo

Tiuj ĉi viraj ŝuoj supoze estas pli bonaj por via korpo ol ordinaraj piedvestoj. Laŭ fabrikanto MBT, “la homa raso nature promenas sur nestabila planko, ne sur plana grundo”. La ŝuo-produktisto surbazas sian dizajnon je la fakto ke Masaj-tribanoj en Afriko havas malpli da dorsan kaj artikan problemojn, ĉar ili ĉiam promenas sur neplanaj surfacoj. Pro tio ili kreis la tielnomatan ”Masai Barefoot Technology (MBT)”, ŝuoj por ke homoj sentiĝu kiel se ili promenus… senŝue.

Oficiala prezo en pluraj vendejoj estas 209 €, sed zorgu pri Interretaj rabatoj. Vi trovos aŭtentikajn vendistojn ĉe la oficiala retejo de MBT.

La 15 Plej Frenezaj Konstruaĵoj De La Mondo

1. La Kurba Domo (Sopot, Pollando)

2. Arbara Spiralo / "Hundertwasser" (Darmstadt, Germanio)

3. Turo "Galatea" (Figueres, Hispanio)

4. Ideala Palaco / "Ferdinand Cheval" (Hauterives, Francio)

5. La Korba Konstruaĵo (Ohio, Usono)

6. Publika Biblioteko de Kansas City (Missouri, Usono)

7. Wonderworks (Orlando, Usono)

8. Habitat 67 (Montreal, Kanado)

9. Kubaj Domoj (Rotterdam, Nederlando)

10. La Freneza Domo / "Hang Nga Guesthouse" (Dalat, Vjetnamio)

11. La NIFO-domo (Sanjhih, Tajvano)

12. "Nakagin" Kapsula Turo (Tokyo, Japanio)

13. Doma Atako / "Erwin Wurm" (Wien, Aŭstrio)

14. Ligna Gangstero (Archangelsk, Rusio)

15. Muzeo "Ripley's" (Ontario, Kanado)

BONUSO: La plej freneza domo de la mondo

Centra Oficejo, Universala Esperanto-Asocio (Rotterdam, Nederlando)

Kato En Japanio Amuzigas Televidan Anoncon

Se iu parolas la japanan, bonvolu klarigu al ni pri la tekston. Dankon!

Utopio En Kvar Movimentoj

En la usona filmfestivalo Sundance okazis fine de januaro la premiero de la filmo Utopia in four movements de reĝisoro Sam Green. La titolo de la filmo (“Utopio en kvar movimentoj” aŭ “Utopio en kvar movadoj”) referencas al la tradicia konstruo de simfonio kaj al sociaj movadoj. Unu el la movadoj estas la esperantista, kiun Sam Green observis kaj filmis i.a. en kongreso de la usona landa asocio ELNA kaj en la Universalaj Kongresoj en Florenco, Jokohamo kaj Roterdamo. La nuna tempo estas laŭ Green malamika al utopioj, sed malgraŭ tio diversaj idealistoj plu persistas, ne perdante siajn idealojn, kaj la simpatio de la reĝisoro estas ĉe ili. Sam Green estas renoma kinisto, kies dokumenta filmo The Weather Underground (2003) pri la tiunoma radikala usona movado en la 60-aj kaj 70-aj jaroj estis nomumita por Oskaro. Multaj esperantistoj helpis al Green en diversaj stadioj de la estiĝo de lia nova verko. Li ricevis asiston i.a. de ELNA kaj ESF. La Centran Oficejon de UEA li unuafoje kontaktis fine de 2005. Dum la Internacia Filmfestivalo de Roterdamo en januaro 2006, en kies programo estis unu el liaj filmoj, Green vizitis la Centran Oficejon por esplori en la Biblioteko Hodler kaj por prepari ĉeeston de sia skipo en Universalaj Kongresoj.

Kiom Da Retadresaj Kurtigiloj Bezonas Esperantulo?

Ĉu vi emas mallongigi retadresojn?

Multaj retadresoj longegas kaj kreas kaoson en retmesaĝoj kaj babilejoj. Retadresa kurtigilo estas speciala retpaĝo per kiu oni povas krei alternativan adreseton por iu ajn paĝo. La plej konata kurtigilo estas http://tinyurl.com/.

Sed kial tiom da literoj?

La kurtigilo http://u.nu/ maksimume minimumas – eĉ per bela Esperanta vorto! B-)

Ekzemplo: La adreso http://u.nu/4hyw4 kondukas al tiu ĉi blogero.

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.