Monataj Arĥivoj: Januaro 2010
Utile Forigu La Eksteran Mondon Per – La Sunenergia Kurteno!
Ni jam priparolis por vi la nekredeblan futuron de sendrata elektro. Dum ni atendas tiun tagon kiam kabloj ne plu bezonatos kaj la verda energio libere kaj ĝustacele ondumos tra la aero, ne mankas kreivaj solvoj al la energia problemo per pli establitaj teknologioj.
Dizajnisto Ming-Ching Hsueh kreis la sunenergian kurtenon. La ilo genie simplas:
Kiam sunas, simple malvolvu la kurtenan rulon antaŭ iun taŭgan fenestron. (Vi ne bezonas sunon ĉe via komputiltablo, ĉu?) La streĉita kurteno nun kaptos la sunradiojn, kaj stokos ilin kiel baterian elektron. Poste, dum la nigra nokto, vi povos ŝargi ĉiujn viajn maŝinetojn (poŝtelefonon, razilon ktp.) per la diversaj kabloenirejoj de la kurtena baterio. Brile, ĉu ne? :-)
Pli da bildoj vidu je: http://www.yankodesign.com/2009/10/01/sun-shine-and-a-curtain/
Ĉu Pli Bonas Lui Aŭ Posedi Vian Domon?

Malfacilas respondi, sed Edmund Phelps, nobel-premiito pri Ekonomio en 2006, luas lian domon. La usona ekonomiisto ricevis US$ 1.500.000-monsumon sed diris ke li ne aĉetus la domon, kie li loĝas. Se vi komprenas la hispanan lingvon, oni rekomendas la legadon de artikolo verkita de Juan Ramón Rallo pri la ĝusta prezo de loĝejoj. Li asertas ke “estas esenca kompari la prezon de luado kontraŭ la prezo de aĉetado por la sama domo. Tiu rilato, heredaĵo de bursaj analizoj, oni nomas ‘PER’ (Price-earning ratio). Ju pli alta estas la PER-valoro, des pli kosta estos la aĉetumado kompare al la luado”.
Ekzemple, se apartamento kostas 480.000 eŭroj kaj oni povas lui ĝin kontraŭ 12.000 eŭroj jare, ĝia PER-valoro rezultos je la numero 40. Tio signifas, ke oni bezonos 40 jarojn por repreni nian nemoveblan kapitalon (la apartamenton) pere de la luado. Aliflanke, se iu apartamento posedas PER-valoron de 5, tio estus tre bona investo, ĉar ŝparante nur 5 jarojn el luado ni reprenus ĉiun nian monon.
Ĉu nia matematiko fuŝas? Aldonu vian sekretan formulon en la komentejo.
Ukrainio Havas Talenton

Revelacia artistino Kseniya Simonova furoras en TV-konkurso “Ukrainio Havas Talenton” (Україна має талант), per siaj magiaj sablaj animacioj. Nekredeble brila video (8 minutoj), spektu!
Raportoj Pri Haitio

Alice Liu, de El Popola Ĉinio, starigis rubrikon pri tertremo en Haitio en la lingvo Esperanto. Vi trovos fotojn, novaĵojn kaj informojn pri ĉinaj viktimoj.
Ĉokolada Linukso

Tiu ĉi komputila labortablo por Linukso montras ĉokoladan kolortemon kiu estas bela, mojosa kaj utila – kun aldona Firefox-temo laŭstile. Por havi ĝin en via ekrano, vi bezonos:
- Kubuntu kun la temo “aya” de Plasma
- Adaptita starto-paĝo por Firefox
- Adaptita wp, qtcurve-agordaĵo, kolorskemo, deKorator
- Ikonoj el ffw from gnome-look
- Tajlorita konfiguro de conky
Pliaj detaloj (kaj fotoj!): The ChoKolate Linux Desktop [Flickr]

