Monataj Arĥivoj: Decembro 2009

Google celebras Esperanton

Jes, hodiaŭ Google celebras Esperanton. Kial? Ĉar estas la 15-an de decembron, la naskiĝtago de LL Zamenhof la kreinto de nia lingvo. Se li estus ankoraŭ vivanta, li estus 150 jaraĝa ! Do Google flankigis esperantan flagon en sia logo. Bona maniero propagandi ĉu ne? Imagu, Google estas la plej vidata retejo en la mondo. Oni esperas, ke multaj personoj scivolemaj klakos sur la ŝanĝita logo kaj malkovros la vivantan lingvon de Esperanto.

NOTO: Mi rimarkis tion en “mia” Google en Francio. Ĉu en via lando ankaŭ videblas la Esperanta logo? Bonvolu komenti por informi nin.

Hiphopo en Esperanto: Eterne Rima – “Por La Rep’”

Sekve al la intervjuo de Eterne Rima en Mojose, estas kun granda plezuro ke ni informas vin pri novaĵo de tiu muzikisto. Jen finfine la albumeto “Por La Rep’”, kiu anoncas la alvenon de oficiala KD “Samideano”. La disko aperos baldaŭ en 2010, eldonita de Vinilkosmo.

La albumeto enhavas 4 kantojn kaj elŝuteblas senpage.

01 – Por la Rep’ (4:06)
02 – Mia loko (3:33)
03 – Elspezoj (3:46)
04 – Ne lasu ŝin enui (3:41)

Bonan aŭskultadon! Ni jam veke vibras kaj atendas viajn komentojn.

Kial Moderna Jakto

Malfacilas priskribi tion, kion oni devus sperti proprahaŭte. Sed belega video montras kreaĵon de itala disegnisto Luca Bassani Antivari kaj lia teamo, modernegan jakton nomitan WHY (Kial?) kun multaj fascinigiloj, kiu tamen ne estas energimalŝparajn. Preskaŭ triangula, kun propra plaĝeto 36metrojn-longa kaj kelkaj salonoj por nepensiga ripozo en la mezo de mara senlimo.

Partoprenu komentadon, ĉu vi povas imagi ke iam okazos e-renkontiĝo en iu simila jakto? Kiujn programerojn vi proponus kaj partoprenus?

Virtualaj albumoj premiere ĉe Vinilkosmo-mp3.com

Por unua fojo Vinilkosmo eldonas virtualajn albumojn (kiuj ne estas eldonitaj sur KD) laŭ FLAC kaj mp3 formatoj en sia elŝutretejo. Inaŭguras tiun ĉi novan formon de eldono la du albumoj ĉi sekve :


MUZIKO

Revolucio en pajleraro, de argentinano Ale Kosabela (Alejandro Cossavella), ĉefa komponisto de La Porkoj kaj Strika Tango. La virtuala albumo aŭskulteblas kaj elŝuteblas alklakante ĉi tie: Revolucio en pajleraro

MUZIKO

Temas pri ciferecigita kaj remastrigita malnova albumo”62 Minutoj“; la unua elstara rokverko de Persone aperinta sur kasedo en 1987. Dudek du jarojn poste, la albumo estas reeldonita kaj vi tiel povas malkovri (aŭ remalkovri) ĝin ĉe 62 Minutoj. Ne hezitu viziti pli amplekse la elŝutretejon www.vinilkosmo-mp3.com

FLAC formato
La novaĵo ankaŭ estas ke por tiuj albumoj kiuj ne aperos sur KD, Vinilkosmo proponas KD-kvaliton per FLAC (senperda formato), kio donos al plej postulemaj uloj kontentigan kvaliton. Por aŭkulti FLAC-muzikon vi povas elŝuti diversajn softvarojn kiel Foobar, Mediamonkey,Winamp kaj simile.

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.