Monataj Arĥivoj: Novembro 2009
Japana Kodstrekara Dizajno

La reta galerio el Tokia desegno-studio Design Barcode montras kreivajn manierojn por pretigi kodstrekaron.
“Uĵo”: La Sufikso De La Jaro (Verŝajne)

Iu suna tago, Helen Sara B lacis pri la sufikso “-aĉ”. Ŝi tiam ekuzis la sufikson “-uĵ” en siaj retpoŝtoj por esprimi kontentiĝon ege plaĉe kaj facile. “Uĵu via nokto”, ŝi bondeziras. Emmanuel Bosquet klarigas en lia Facebook-paĝaro:
La sufikso “-UĴ” esprimas kontentiĝon de la parolanto. Oni povas diri “varmaĉa” kiam tro kaj aĉe varmas, sed oni ne havas vorton kiam la varmeco estas kontentiga, agrabla, ĉarma. Do “Mmh, tiu kovrilo estas varmuĵa!” indikas ke oni rekte kontentas pri la varmeco de la kovrilo. “Kia …promenuĵo!”, “Oh, kio okazuĵas?”. Komplimentoj: “Vi uĵas”, “Homuĵo!”
Kion pensus Onklo Zam’ pri tia evoluo de la lingvo? Diskutuĵu en nia komentejo…
“Unfriend”: La Vorto De La Jaro (Ŝajne)

La nova eldono de anglalingva vortaro The New Oxford American Dictionary anoncis ĝian “Vorto de La Jaro” por 2009: “unfriend” (t.e. forigi iun kiel ‘amiko’ en socia retejo kiel Facebook). Kiel ni diru tion en Esperanto? Vortumu en la komentoj!
Financa Krizo: Mmm…
Kiu dum malfacilaj tempoj ne emis iomete konsoli sin per dolĉaĵoj? Ĉu ĉi ĉokolado je formo de pica diagramo reestigos ĉaĉaĉaon en la vivo de borsofiaskinto, la Mojose-teamo ne scias – sed kia bongusta ideo! :-)
La belaĵon kreis Kataluna ĉokoladofirmao Chocolat Factory. La foton oni… pruntis el la Hispana gazeto El País.
Mi Havas Senton [video]
Amatora video por la kanto “I Gotta Feeling”, de Black Eyed Peas, realigita kun 172 studentoj pri komunikado ĉe Kanada universitato. Inspiriĝu: ĉu ni ne povus fari ion similan dum sekva esperanto-aranĝo?
La 7 Plej Bongustaj Blogoj De La Mondo
Jen la listo de neoficialaj “forn-mojosuloj”, alivorte tutmonde agnoskitaj blogistoj, kiuj tamen estas for de grandaj markoj de vinmanĝaĵa kritikumado.

- Itala La cuisine de Fabien kun diversaj receptoj kaj vere belegaj fotoj, pro kiuj en 2007 Fabien gajnis en konkurso “La plej bela foto-blogo”, organizita de squisito.org
- Kataluna 7canibales, kie amasas receptoj, diskutoj kaj rakontoj pri manĝaĝoj far de kelkaj iberiaj ĵurnalistoj kaj verkistoj
- Angla Jamiemagazine de juna kuiristo kaj lerta komunikisto Jamie Olivier, kiu, krom kuiri, ankoraŭ instruas en lernejoj la sanajn manĝkutimojn al gepatroj kaj infanoj
- Usona Nigell, interalie mojosa pro sia saĝecaro rilate kuiradon, manĝadon kaj manĝaĵojn
- Alia usona Dobianchi, kies aŭtoro sin prezentas kiel historiisto pri manĝaĝoj kaj trinkaĵoj, tradukisto kaj muzikisto. Efektive ĉi-blogo iĝis fama ĉar disvastigas inter usonanoj sekretojn de itala kuirarto kaj popularigas ankaŭ aliajn manĝaĵ-spertojn
- Aŭstralia Donnahay, kiu ĉefe traktas simplajn receptojn, facile plibonigeblajn. Post gajni internacian konkurson Gourmand Awards en 2007 pro la receptolibro, la aŭtorino nun malfermis vendejon kun propra nomo.
- ĉu vi jam lanĉis esperanto-lingvan receptblogon? Jen la loko por vi!
La Reĝo de Photoshop
Dum li preparas novan retpaĝon, digitala artisto Erik Johansson furoras en Svedio per siaj superrealismaj bildoj.





En la retejo DeviantArt vi povas vidi pliajn fotojn de Erik.
