Monataj Arĥivoj: Septembro 2009

Esperanto en brazila mezgrada lernejo ?

La Komisiono pri Edukado en la Brazila Senato aprobas projekton de la Senatano Cristovam Buarque (Partio de la Demokratiaj Laborantoj de Federacia Distrikto) kiu ordonas ke esperanto estu inkludata en la listo de fakultativaj lernobjektoj. Tiu propono ankoraŭ bezonas la aprobon de la Deputitaro.

Dum la Senato sin preparas por voĉdoni la polemikan balotan reformon, la Komisiono pri Edukado, Kulturo kaj Sporto aprobis en la lasta mardo vespere (15-a de septembro) nekutiman projekton kiu inkluzivas Esperanton kiel fakultativa studobjekto en la mezgrada instruado de la brazilaj lernejoj.

La projekto, kies aŭtoro estas de la senatano Cristovam Buarque, eks-kanditato al la prezidanteco de Brazilo en 2006, inkludas paragrafon en la artikolo 26-a de la Leĝo Pri Gvidlinioj kaj Bazoj (Brazila Leĝaro pri Edukado) dirante ke la esperantaj lecionoj estas fakultativaj sed la “oferto fariĝas deviga okaze de peto de la lernantoj”. Laŭ la teksto, la lernejoj havos tri jarojn por adaptĝi al la leĝo.

Por la sinpravigo de la projekto, la senatano Buarque, eks-rektoro de la Universitato de Braziljo, (UnB) diras ke, se la lernejo volas fariĝi paca aganto”, la instruado de esperanto “povas esti grava faktoro, ne nur ĉar temas pri lingvo sed ankaŭ pro la pacifisma spirito kiun ĝi simboligas. La senatano citas ankaŭ la kreinton de la lingvo, la pola Ludwik Lejzer Zamenhof, kaj memorigas ke lia celo estis krei “liberan internacian lingvon”, sed ankaŭ deklaras ke la “revo [de Zamenhof] certe ne realiĝos per la ĝeneraligo de la idiomo kiun li kreis, ĉar la angla “estos la ilo por lingva integriĝo en la mondo. Ĝis kiam tio okazos, daŭrigas la sinpravigon de Cristovam, “ esperanto estas komunikilo inter centoj da milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo kaj multe pli ol tio, ke ĝi estas parto de grandega movado por paco”.

En la komisiono, la projekto estis redaktita de la senatano Mozarildo Cavalcanti, kiu rekomendis la aprobon de la leĝo ĉar “la universaliĝo de la konado de Esperanto povas reprezenti akcelon de paco inter la nacioj”. Por Mozarildo, tio estos tre signifa ĉar la nacioj ankaŭ konfliktiĝas pro kulturaj kialoj, “kiel jam okazis dum la lukto pri la hegemonio inter la franca kaj la angla, kaj la sama  povas okazi baldaŭ inter la angla kaj la ĉina”.

La senatanoj Gerson Camata kaj Roberto Cavalcanti voĉdonis kontraŭ la projekto. Laŭ la Agentejo de la Senato, Camata diris ke la projekto estas “neutila”, ĉar tiu kiu lernas Esperanton ne havos eblon praktiki la novan lingvon. Spite tio, la teksto estis aprobata kvazaŭ fina decido (ne bezonas esti aprobita en plenkunsido) kaj iras rekte al la Ĉambro de Deputitoj.

Tradukita de Antonio Moreira Filho

Sendrata Elektro

Imagu vivon sen kabloj! Ke la elektro por via poŝtelefono ĉiam traflugus la aeron, same kiel radiaj aŭ interretaj ondoj…

Nu, la sendrata futuro baldaŭ nunos:

Laŭ la Dana retgazeto comon.dk ( http://is.gd/3ANbE ), la firmao Witricity (el Wireless Electricity – sendrata elektro) jam konstruis provtipon de sendrata elektro! La scienciston Eric Giler tiel ĝenis la baterimalpleneca sonsignalo de la poŝtelefono de lia edzino, ke li komencis teoriumi kiel sen kablo transsendi elektron.

Demonstron vidu jene:

Kvankam Eric Giler certigas ke la sendrata elektro tute sendanĝeras, mi ne povis ne komenti la nove brilan futuron per la sekva desegnaĵo. B-)

– Fek, tro forta kurento…

– Fek, tro forta kurento…

Netbook sen klavaro !

La plena palpebla Netbook (retkomputilo)

Kiu pli bona ennovaĵo por Netbook ol forigi klavaron? Ekde la alveno de  Iphone, ĉiu pensas pri tiu ebleco. Archos proponos baldaŭ retakomputilo sen klavaro.ARCHOS 9PCtablet.

La ARCHOS desegna teamo kupligis:  pioniran desegnan formon kun la plej progresantaj teknologioj, La plej bona novaĵo estas la bonega ergonomio kaj palpebla fasado Ekstrema magreco (0.63 ” ), ekrano 9″ , malpli ol 800g . Sen fizika klavaro, ĝi provizas virtualan klavaron, tre facile uzebla sur la ekrano. Kun la nova Intel® ATOM™ Z510 procesoron, 80 GB de memora disko, Bluetooth, wifi… Bedaŭrinde nur Vindozo 7 estos proponata.

Vidu la videojn, aĉetinda ĉu ne ?

La Ora Epoko De La Muziko

Jen trakolistoj kun bonega muziko el la 50aj jaroj kaj poste. Simple elektu periodon kaj tuj sonos la muziko – samkiel malnovaj diskludiloj! Ĉio aŭtomate funkcios ĝis la fino de la “disko”, kiam vi devos ĝin “ŝanĝi”. Jes, ni amas vinilon.

1950-1954
1955-1959
1960-1964
1965-1969
1970-1974
1975-1979
1980-1984
1985-1989

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.