Monataj Arĥivoj: Aŭgusto 2009

Kiel Solvi 7 Tutmondajn Problemojn

Se vi  preferas ke iu alia decidu kiel elspezi profiton de via aĉeto, tralasu ĉi-novaĵon.

7project

Naskiĝis antaŭ 2 jaroj ¨Project 7¨,  kiu ligigas vere konsciajn, neprifajfantajn homojn pretajn pagi multe por ĉiutagaj varoj kun la homoj kiuj bezonas monan aŭ alian helpon. La ĉefa ideo, kiun proponas kreintoj, sonas tre bele: ŝangu vian celon! Tio efektive signifas ke vi ne simple aĉetas pro VIA bezono, sed vi aĉetas pro bezono de IU ALIA. Oni celas kontribui al solvo de problemoj, kiuj ja sendube urĝas esti solvitaj en tutmonda grado: kuri malsanulojn, havigi domon al senhejmuloj, manĝigi malsatulojn kaj aliaj.

Kiel funcias ĉi-entrepreno? Dume oni aĉetadas varojn, ĉiujare projekt-kunordigando ricevadas proponojn de senprofitajn organizojn pri siaj agoj en 1 de 7 fakoj. Fine de la jaro oni elektas por ĉiu fako 1 gajninton kaj tiel oni realigas bonfarajn projektojn pere de mono, kiu estas vendprofito. Gravas ke ĉiu individua aĉetinto, registrita ĉe koncerna paĝaro, povos sekvi proprokule ¨kien iras mono¨ pere de blogaj novaĵoj, fotoj, videoj ktp.

Save gum

Atentu ke tiuj mojosaj maĉgumoj kaj alio aĉetblas ne nur en kutimaj vendejoj, sed ankaŭ en ĉereta butiko! Elektu vian varon, aĉetu ĝin konscie kaj rakontu al ni en la komentoj, ĉu vi kontentas pri la elspezo.

Akuzativo

Hiphopa kompilo 100% en Esperanto, libere elŝutebla

2009 certe estos la jaro de la hiphop en Esperanto.

Unue, januare 2009 estis la eliro de la Pafklik albumo. Poste, venis turneo de Tone el Brazilio kiu ludis en KEF, IJK, UK, Festo… Tie li vendis sian mallongan produkton (6-titola disketo “Repe, Ritme, Sone…” baldaŭ ĉe http://vinilkosmo-mp3.com ). Ankaŭ la albumo de Eterne Rima (“Reĝo de la strat’ “, aŭtuno 2009) baldaŭ alvenos.

Nun venis la ne plu atendita Hiphopa Kompilo Vol. 1 !!!


Malnova projekto

En 2006 Floréal Martourel lanĉis alvokon… De tie venis malsufiĉe da alkvalita materialon por eldoni “veran” diskon. Tri jaroj poste, la projekto estis relanĉita de Cyrille (Pafklik’) kaj Roĝer Borĝers. Hiphopo evoluas rapide, dum la disko-merkato ne tiom bone fartas… Ĉu libera elŝultada albumo eblus? Oni parolis kun Floréal, kaj jen la dua vivo de la projekto – kun amaso da partoprenantoj el buntaj landoj.

La pioniroj

  • Eterne Rima [Japanio / Polando]

Polanddevena, li nun loĝas en Japanio. Eterne Rima faris tutan provalbumon en 2001. Li por la kompilo proponas Amika man’ kaj Batas la Kalkan’. Ambaŭ kantoj temas pri la Esperanto-movado; energie kaj altkvalite, tiu donas finfine la unuan produktaĵon de Eterne Rima.

  • Dolchamar [Finlando]

Dolchamar kompreneble… Estis la unua kiu faris sukceson kun hiphopa kanto (Ĉu vi pretas?). En la kompilo li kunkantas kun Trackman Artiflex (Enmigrad’). Serioza temo por malrapida dolĉa muziko, remiksita de Roĝer Borĝes.

  • La Pafklik [Francio]

Ĵus post la eldono de Fek’ al Esperanto en Decembro 2008, ili devis rapide krei novan titolon por la kompilo. Hiphopa Epopeo estas invito al vojaĝo tra “la vera historio de la Pafklik”. Por tiu kiu ne jam aŭskultis la albumon, vi gustumos acidan humoron kun amuza instrumentaro…

  • Jan Schroeder [Germanio]

Tiuj (maljunuloj?) kiuj partoprenis IS 2000 certe memoras lian konceryon. Seksperanturismo estas klasiko salvita! Kruda, amuza, esperantista teksto… “En la diskejo, en la necesejo, en la estar-kunsido de Tejo…”

  • Tone [Brazilo]

Vi certe jam konas “Es-Pe-Ran-To… estas nova kanto… mia, kaj via, la lingvo internacia!”, ĉu ne? Sed ĉu vi sciis ke estis de Tone la kanto Verva Virino, kiu temas pri aliaj pli, ahm, seksaj sentoj… Aŭskultu…

Malkovroj

  • Argenta nubo [Koreio]

Kia energio! “Rezista Festo, jen nia stilo. Solidariĝu per danco kaj kanto”.

  • Musubana [Danio]

Freneza! La muziko estis farita en la studio de Ĵomart (kaj Nataŝa) en Stockholm, Svedujo, partoprenas Amir (Espo Despo) kaj la muziko estas de Roĝer Borĝes. “Diru ĉu mi kopirajtas” – jes ja fakte…

  • Trackman Artiflex [Ĉilio]

Post la partopreno kun Dolchamar, ni nun aŭdas liajn pensojn dum biciklado. “La biciklo por mi la plej bona ilo – Volas min atingi fina venko nu per ĝi […]“

  • Esperanto [Polando]

Ne esperantista tamen ili nomas sin “Esperanto” kaj subtenas la ideon; do ni petis de ili unu iterkanton (W Miedzyczasie)

  • Alejandro Cosavella [Argentino]

En ĉiuj stiloj li kamaleone estas… Vortoj Vakuaj, tiom belaj! Lasta remikso de Roĝer Borĝes kaj ora ŝlosilo por la albumo.

Elŝulti: http://hiphopesperanto.blogspot.com/

Aŭskulti: http://tinyurl.com/hiphopakompilo

Evoluo De La Logotipoj de Pepsi Kaj Coca-Cola

pepsicocacolalogo

Akanksha, Admirakiraj Vestoj La Tutan Jaron

Konatiĝu kun projekto de daŭrigebla modo, alveninta el Barato kaj praktikita en Novjorko ekde Majo 2009. La ideo estas jena:

concepto tube

Efektive ĝi signifas nur 7 roboj, tute similaj, por 7 tagoj de semajno, kiujn surmeti dum la tuta jaro. Sonas freneze, sed tute ne estas. Sheena Matheiken, edukita en Hindujo en religia lernejo – nun plenkreska – provas “eltiri ĉion” de la modesta kotona robo.

La kreiva Sheena aspektas ĉiutage tre malsimile: kiel eleganta sinjorino kun senriproĉa vestgusto, aŭ kiel senpensema adolesko, aŭ kiel propra avino dank’ al malnovstilaj aksesoraĵoj aŭ naciaj kromroboj.

tube2

La projekto ne nur instigas kunlaboron inter vestaĵdisegnistoj kaj homoj, kiuj volas mojose aspekti en la serĉo de daŭreblaj solvoj, sed ankaŭ kolektas monon por infanoj de hinduaj mizerdistriktoj.

Simple rigardu la fotogaleriondonacu viajn aksesorojn por kontribui al sukceso.

Rokidoj, La Nova Muzika Fenomeno De Esperantujo

6290_112365893246_103367528246_2261422_6532305_n

Internacia Esperanto-kultura festivalo KEF 2009 ĵus finiĝis prezenti siajn altkvalitajn originalajn artistojn kaj en Interreto jam furoras ĝia plej agrabla surprizo, sub-18a rokbando “La Rokidoj”, en kiu muzikumas Sesil Knage, Olga Marian Elliot Schou, Villads Bugge Bang kaj Carina – gefiloj de diversaj esperantistaj steluloj. Jen video:

La Rokidoj estas pura rokenrola sinteno, kaj ni amas ĝin!

6290_112364633246_103367528246_2261370_2559101_n

Unua Video Pri IJK 2009

Dum ni atendas videon kun la koncerto de Supernova, jen la unua filmeto por montri kion esperantisto Benny Lewis faris dum la Internacia Junulara Kongreso de Liberec’ (Ĉeĥio).

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.